Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2009 / Esperanto-centro malfermita en Bjalistoko

Esperanto-centro malfermita en Bjalistoko

de Redakcio Laste modifita: 2009-08-15 06:50
La 21-an de julio en 2009, urbestro Tadeusz Truskolaski solene inaŭguris Esperanto-Centron Ludwik Zamenhof, troviĝantan ĉe la strato Warszawska, n-ro 19 en Bjalistoko.

La inaŭguron, krom multaj amikoj de Esperanto, partoprenis interalie: vicurbestro Aleksander Sosna, prezidanto de la Urba Komitato Włodzimierz L. Kusak, kaj kunaŭtoroj de la ekspozicio, s-ino Jolanta Rogowska el la Historia Muzeo kaj s-ro Andrzej Lechowski, la direktoro de la Podlaĥia Muzeo en Bjalistoko.

Samtempe kun la malfermo de la Centro oni inaŭguris la konstantan ekspozicion "Bjalistoko de juna Zamenhof" kaj la du portempajn ekspoziciojn "Esperantaj ekslibrisoj kaj puntoj". La Centro troviĝas ĉe la strato Warszawska, n-ro 19. Ĝi estas kreita en la jaro de la 94-a Universala Kongreso de Esperanto, okazonta de la 25-a ĝis la 31-a de julio ĝuste en Bjalistoko - la naskiĝurbo de la kreinto/iniciatinto de la lingvo Esperanto.

La Centro Zamenhof - kiu estas filio de Bjalistoka Kulturcentro - gvidos la agadon, prezentanta la multkulturan karakteron de la urbo kaj la popularigadon de L. Zamenhof. Oni antaŭvidas, ke la Centro prezentados la konstantan ekspozicion, organizos portempajn ekspoziciojn, gvidos edukan aktivadon, okazigos seminariojn, prezentaĵojn kaj ekzercadojn.

(La teksto, tradukita de Jarosław Parzyszek, venas el la oficiala ttt-ejo de la urbo Bjalistoko: www.bialystok.pl Fotoserio pri la inaŭguro estas videbla samloke.)

arkivita en: ,
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2009-07-24 09:59
Post multaj jaroj de revado nun estas realigite.Mi, kiel iama sekretario de tiama PEA en Bjalistoko revis tiam kun kelkaj entuziasmuloj pri tio mallauxte kaj sopiris.Hodiaux mi estas felicxa, ke la urbaj auxtoritatuloj ekkonis, ke Esperanto estas sxanco por la urbo ka tuta regiono kaj realigis la deziron de esperantistojn ne nur de lokaj sed ankaux de la tuta mondo.

Kaj nun ni zorgu, ke gxi disfloru kaj estu "Mekko de Esperantistaro"

Tutkoran gratulon iama bjalistokano Stanislavo
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2010-11-23 14:53
S-ro Truskolaski ege subtenis la Esperanto- agadon kaj kiel oni vidas subteno de nobla ideo tute ne malhelpis al li kun bravuro venki la elektojn.

Mi, kiel iama bjalistokano vizitis la urbon post 36 jaroj kaj preskaux ne rekonis gxin. Mi tutkore gratulas al la venkinto kaj deziras pluajn sukcesojn por bono de la urbanoj kaj por Esperanto.
esperanto
esperanto diras:
2010-11-23 15:27
Cetere, en la Esperanta kaj angla Vikipedio li estas prezentita kiel "esperantisto", sed tiu indiko mankas ghuste en la pola Vikipedio (same en lia oficiala biografio) :-)

http://eo.wikipedia.org/wiki/Tadeusz_Truskolaski
http://en.wikipedia.org/wiki/Tadeusz_Truskolaski
http://pl.wikipedia.org/wiki/Tadeusz_Truskolaski