Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2009 / Eŭropo solenas jubileon de Zamenhof... en varsoviaj vendejoj

Eŭropo solenas jubileon de Zamenhof... en varsoviaj vendejoj

de Łukasz Żebrowski Laste modifita: 2009-12-22 13:27
Pano, fromaĝo, sukero, kolbasetoj, robo kaj jako – interalie tiujn vortojn en Esperanto renkontis klientoj de kelkaj vendejoj en la varsovia kvartalo Muranów, kie loĝis Ludoviko Zamenhof. Ĝuste okaze de lia 150-a naskiĝdatreveno tiun ŝanĝon de etikedoj preparis Pola Esperanto-Junularo kune kun kuratorino Natalia Romik kaj Historia Muzeo de Polaj Judoj. La nomoj de produktoj plenumis funkciojn konkretajn, sed samtempe abstraktajn, ĉar ili neatendite eniris la ĉiutagan realon de loĝantoj. La reagoj de klientoj estis malsamaj, kelkaj miris pri la novaj verdaj etikedoj, dum aliaj tuj rekonis, ke temas pri Esperanto.
Eŭropo solenas jubileon de Zamenhof... en varsoviaj vendejoj

Esperanto en vendejoj

Ankaŭ kadre de la okazaĵo, apud la domo, kie loĝis Zamenhof, oni kantis por li Cent jarojn, kaj poeto Wojciech Stamm deklamis pomaĵon en Esperanto.

Pri la evento aparte multe informis amaskomunikiloj. Anoncoj antaŭ la evento aperis en du plej gravaj ĉiutagaj gazetoj en Pollando: Gazeta Wyborcza kaj Rzeczpospolita. Sonraportoj aperis en la unua programo de Pola Radio kaj en la populara junulara radio Eska. Dum tuta tago en la varsovia radio Kolor aperadis registraĵoj de lunda renkontiĝo kaj Esperanto-leciono de Varsovia Vento.

Esperantistoj gastis en Pola Radio EURO (vizitis ĝin Mariusz Majewski, prezidanto de PEA filio en Varsovio) kaj en TOK FM (Łukasz Żebrowski). Tamen plej mirindan efikon donis anglalingva raportaĵo de la evento preparita de Associated Press. Ĝi ricevis la titolon Eŭropo solenas la 150-an naskiĝdatrevenon de kreinto de Esperanto kaj estis aperigita en kelkdeko da amaskomunikiloj en la tuta mondo, interalie Yahoo (foto), TIME kaj The New York Times. Tiel iom neatendite pri evento de Pola Esperanto-Junularo povis ekscii homoj en ĉiuj mondanguloj.

La jubilea evento estas jam la dua nekutima Esperanto-okazaĵo preparita de PEJ kaj Historia Muzeo de Polaj Judoj. Pri laborrenkontoj okazintaj septembre oni povas legi en la artikolo Grafitio Esperante - laborrenkontoj en Varsovio.

Ligiloj al raportoj kaj foto-galerio de la evento troveblas ĉe la paĝaro de Pola Esperanto-Junularo.

Łukasz Żebrowski

arkivita en:
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2009-12-22 17:40
Jen estas bona ekzemplo kiel reklami kaj antauxenigi Esperanton.Tiajn akciojn ni bezona pli multe kaj pli ofte.
Ni ofte kritikas junajn homojn, sed donu al ili eblecon. Ili havas ideojn kaj sercxas novajn vojojn.
Kritiki, filozofi kaj gardi postenon cxe skribotablo ne donos efektojn-
Danko al la varsovia gejunularo!
PS Cxe okazo mi komparis signifon; mantelo, palto, pelto
. Komparu ankaux vi.

Sincere Stanislavo























pistike65
pistike65 diras:
2009-12-23 06:02
... por tio atendu enkondukon de Esperanto cxe la borsoj!

Al Łukasz kaj liaj kolegoj mi kore gratulas. Kvankam mi persone malsxatas la figuron de Che Guevara (imagu se iu promenus kun T-cxemizo de Heydrich aux Goebbels aux Mussolini), cxi T-cxemizon mi sxatas, portas, tiel ke mendis gxin ecx pluraj miaj kolegoj neesperantistaj.

amike
Istvan Ertl
javergara
javergara diras:
2009-12-23 20:28
Mi povas kompreni la amaran rankoron de eksaj civitanoj de landoj subpremitaj de totalismaj diktaturoj supozate "socialismaj", sed mi timas ke egaligi la homon Che Guevara al estroj de genocidaj fashismaj reghimoj estas iom tro.

Oni ja plene rajtas malaprobi la fakton ke li iniciatis kaj kondukis gerilon, kaj kondamni la postan evoluon de la sistemo kies instalighon en Kubo li partoprenis (kiun cetere li baldau forlasis), sed tio ne malhelpas la fakton ke li estas vaste agnoskata de sinsekvaj generacioj de junuloj kiel idealisma batalanto kapabla je grandaj sinoferoj serve al tio kion li kredis justa, chiam je la flanko de la subprematoj kaj ofendatoj de la Tria Mondo. Li ne ordonis amasajn murdadojn, malkiel tiuj kiujn István opinias spegulaj ekvivalentoj.

José Antonio Vergara
pistike65
pistike65 diras:
2009-12-23 22:16
Kara José, ni certe konsentas pri la plenumindeco de certaj celoj kiujn oni atribuas ecx al Che Guevara, kiel la batalo por plibonigi la sorton de subprematoj kaj ofendatoj de la Tria Mondo. Tie efektive kusxas diferenco kun fasxistoj, cxe kiuj ne nur la agado sed ankaux la celoj estis malnoblaj.
Che Guevara eble "ne ordonis amasajn murdadojn", sed ja murdis mem, kaj rolis kiel kruela prizonestro post la venko de la kuba revolucio. Mi preferas Mahatman Gandhi (malgraux lia letero al "amiko" Hitler...) kiel temon de T-cxemizo - kaj Zamenhofon, ecx (aux des pli) se maskitan kiel Che.
Amike
Istvan Ertl
javergara
javergara diras:
2009-12-24 03:11
Kara István,

via aplomba argumento tuj kondukis nian jhus startintan diskuton al punkto kie ne plu eblas utile dialogi, kompreneble. Mi nur povas respondi al vi, tamen sen nenia espero ke tio impresos vin iel ajn, ke la CIA-agentoj kaj kubaj ultradekstruloj kiuj asertas ke Che estis murdisto apartenas precize al la sama speco de homoj kiuj helpis organizi la kruele sangelvershan diktaturon de Pinochet en mia lando, mem torturis kaj murdis homojn chi tie kaj kunlaboris en la terorisma murdado de altranga eksministro de la Allende-reghimo en Vashingtono mem (Orlando Letelier). Kaj chi-kaze ne temas pri onidiroj, sed pri faktoj pruvitaj ech en tribunaloj.

Kiel profunde konvinkita demokrato, mi sentas nenian simpation al la nuna Kuba reghimo (tamen devos kompreneble konduti per strikta diplomatia afableco venontjulie en Havano, subtene al la kubaj esperantistoj). Mi radikale distingas inter ghi kaj la kortusha idealismo de Che, kiu fakte rigardis kaj sentis la mondon multe pli simile/proksime al Mahatma Gandhi ol vi pensas. Kiel aktiva porpaca rezistanto al perforto, mi tute ne kundividas (sed komprenas) lian tiaman decidon batali per armiloj, sed mi respektas lian obstinan ribelemon kontrau chia maljusteco.

Amike,

José Antonio Vergara



Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2009-12-24 08:32
Kara Istvan kaj Antonio,
via diskusio tre devojigxis kaj finis en la sakstrato. Cxesu mi petas tiun diskutadon kiu nenien gvidas.
Pro murdoj oni povus skribi senfinajn romanojn. Murdis ja cxiuj! Cxu en Antiko, cxu nia sankta eklezio, cxu fama franca revolucio, cxu pola regxo Sobieski, kiu liberigis Vienon k.t.p., k.t.p.
Kompreneble oni diferencigas "la murojn". Murditaj estis ecx pacamaj esperantistoj, krucigitaj popolgvidantoj, bruligitaj sciencistoj ....
Oni devas diference tion pritrakti kaj estas ankaux en diversaj epokoj diverse diferencata, do ni ne solvos tion.
Mi proponus koncentrigxi por taskoj de Esperanto kaj per gxia disvastigxo kontribui pace kaj konscie por pli bona nia mondo.
Tion tamen ni povos pli bone akiri, se regos; unueco, frateco kaj solidareco!
Tion deziras al vi cxe la jarfino sincere via Stanislavo
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2009-12-24 09:23
Kara Istvan kaj Antonio,
via diskutoo tre devojigxis kaj finis en la sakstrato. Cxesu mi petas tiun diskutadon kiu nenien gvidas.
Pro murdoj oni povus skribi senfinajn romanojn. Murdis ja cxiuj! Cxu en Antiko, cxu nia sankta eklezio, cxu fama franca revolucio, cxu pola regxo Sobieski, kiu liberigis Vienon k.t.p., k.t.p.
Kompreneble oni diferencigas "la murojn". Murditaj estis ecx pacamaj esperantistoj, krucigitaj popolgvidantoj, bruligitaj sciencistoj ....
Oni devas diference tion pritrakti kaj estas ankaux en diversaj epokoj diverse diferencata, do ni ne solvos tion.
Mi proponus koncentrigxi por taskoj de Esperanto kaj per gxia disvastigxo kontribui pace kaj konscie por pli bona nia mondo.
Tion tamen ni povos pli bone akiri, se regos; unueco, frateco kaj solidareco!
Tion deziras al vi cxe la jarfino sincere via Stanislavo
pistike65
pistike65 diras:
2009-12-24 22:24
Ni povas nun konstati ke la amika diskuto kiun José kaj mi surscenigis amuz-motive pri Che Guevara, atingis sian celon: erarigi la dejxorantan orakolon de la Civito. Vidu kiel li muntis komplikajn teoriojn pri koleraj ripostoj kaj dissxiroj sine de UEA:
http://www.esperantio.net/index.php?id=1085
Nu, cxiu jugxas laux propra psihxo...
...kaj sur la tero pacon al la homoj de bona volo.
Istvan Ertl
pistike65
pistike65 diras:
2010-09-05 20:00
Legu kelkajn vortojn de murdisto:
http://pistike65.wordpress.com/[…]/

amike
Istvan Ertl
javergara
javergara diras:
2009-12-22 18:14
Mi havis la ghojon konatighi kun Łukasz Żebrowski kaj aliaj TEJO-kaj PEJ-aktivuloj en Bjalistoko. Estas tre stimule konstati kiel entuziasme ili alportas sian refreshigajn energion kaj kreemon al nia foje tro rutineca movado, ekz. per la T-chemizo kun bildo de Zamenhof kvazau li estus iaspeca Che Guevara.

vivu la (paca) lingva revolucio!

Kun gaja admiro,

José Antonio Vergara
estrarano de UEA
LukiZ
LukiZ diras:
2010-01-05 18:39
Mi ĵus trovis raporton pri la evento en la franca lingvo:
http://www.agoravox.fr/tribune-libre/article/l-europe-fete-le-jubile-de-67332