Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2009 / ”Komercisto de la morto” estas esperantisto

”Komercisto de la morto” estas esperantisto

de Redakcio Laste modifita: 2009-05-05 20:23
La arestita, mondkonata rusa armil-komercisto Viktor But estas esperantisto. Li kreskis en Taĝikio, kie li ankaŭ lernis Esperanton. Post lia aresto en Tajlando, la landa asocio de UEA en Taĝikio verkis leteron subtene al Viktor But, invitante lin viziti Taĝikion. En la letero reprezentantoj de Asocio de Esperantistoj de Taĝikio skribas interalie: "Ni tre volas, ke la vero rapide gajnu la superecon, Vi povu liberiĝi kaj reiri al via agado por la bono de la socio."

Viktor But naskiĝis en soveta Taĝikio en 1967, poste studis en prestiĝa militista lingva instituto en Moskvo kaj estis sendita al Afriko kiel milita interpretisto. Post sia reveno li uzis la kaosan situacion lige kun la disfalo de Sovetio, malmultekoste luante kelkajn ekssovetiajn aviadilojn kaj dungante senlaborajn ekssovetiajn pilotojn.

La aviadiloj estis poste uzataj por liveri enormajn kvantojn da armiloj al diversaj internaj militoj en Afriko. Poste lia komerca agado rapide vastiĝis, kaj li iĝis unu el la plej konataj armil-komercistoj en la mondo.

Pri li Douglas Farah kaj Stephen Braun verkis la libron Merchant of Death ("Komercisto de la morto"), kaj parte pri li temis la mondfama filmo Lord of War ("Lordo de la milito"), en kiu ĉefrolis Nicolas Cage.

Laŭ multaj fontoj Viktor But regule vendis armilojn al ambaŭ flankoj de militaj konfliktoj. Estas indikoj, laŭ kiuj li vendis armilojn kaj al la talibanoj kaj al iliaj kontraŭuloj en Afganio, sed liajn servojn uzis ankaŭ Usono kaj Unuiĝintaj Nacioj. Mem Viktor But ĉiam insistis, ke li faris nenion kontraŭleĝan, kaj ke ne li kulpas, eĉ se aviadiloj de liaj kompanioj estis uzataj por kontrabandi armilojn.

Viktor But longe loĝis en Belgio, sed en 2002 Interpol dissendis ordonon pri lia aresto, kaj li fuĝis al Rusio. Li fine estis arestita en Tajlando en marto 2008, post longa operacio de la usona kontraŭdroga agentejo DEA.

La usonaj sekretaj agentoj sukcesis kapti lin, dum li mem evidente kredis, ke li estis vendonta armilojn al la Kolombia ribela grupo FARC. De pli ol unu jaro en Tajlando daŭras la proceso por ekstradicii lin al Usono.

Lige kun la lasta fazo de la proceso la konata franca periodaĵo L' Express la 24-an de aprilo publikigis grandan artikolon pri Viktor But. La artikolo enhavas informon ankaŭ pri tio, ke Viktor But jam en sia infanaĝo lernis Esperanton.

Pliaj esploroj montras, ke Viktor But komence de la 1980-aj jaroj efektive estis membro de la Esperanto-klubo en la ĉefurbo de Taĝikio, Duŝanbe. En la diskutforumo de la rusia retejo e-novosti.info antaŭ kelkaj semajnoj aperis letero de la veterana taĝikia esperantisto Firdaŭs Ŝukurov, kiu rakontas, ke la landa asocio de UEA en Taĝikio eĉ skribis leteron al Viktor But, post kiam lia aresto iĝis konata.

En la sama forumo poste aperis ankaŭ la kompleta teksto de la letero. Krom la unua enkonduka salutfrazo, la tuta letero estas ruslingva. Jen kompleta traduko al Esperanto:

Asocio de Esperantistoj de Taĝikio
N-ro 12, de la 17.12.2008
Al s-ro Viktor But
Tajlando, Bankoko


Saluton, estimata kamarado!
Estimata amiko, Viktor But,
Ni, la esperantistoj de Taĝikio, eksciis el gazetoj kaj televidaj novaĵoj pri Via nuna situacio. Ni estas profunde indignitaj, ke Vin superfortis mensogoj, kaj ni kunsentas al Vi.
Ni memoras Vin kiel aktivan, honestan kaj konsciencan esperantiston, kiam Vi studis la internacian lingvon Esperanto en Taĝikio. Vi estis malindiferenta kaj ĉiam pretis helpi al tiuj, kiuj tion bezonis. Vi estis membro de nia Esperanto-klubo. Surbaze de nia Klubo poste estis fondita Societo de Esperantistoj de Taĝikio. En la jaro 2005 ni fondis Asocion de Esperantistoj de Taĝikio.
Ni tre volas, ke la vero rapide gajnu la superecon, Vi povu liberiĝi kaj reiri al via agado por la bono de la socio.
Ni estus tre ĝojaj, se Vi povus viziti nian sunan respublikon, kie Vi frekventis lernejon kaj faris la unuajn paŝojn en sendependa vivo.

Prezidanto de AET, Ŝukurov F.A.
Estrarano Raĥmatov M.R.


La letero neniam estis sendita al Viktor But. Ne pro tio, ke la gvidantoj de AET ekdubus pri la "bono de la socio", kiun alportis la komerca agado de Viktor But. Laŭ klarigo de la prezidanto, oni timis, ke la letero povus iel malutili al Viktor But dum la jura proceso.

arkivita en:
rcuenot
rcuenot diras:
2009-05-02 09:53
Ŝajnas al mi, ke ankaŭ al Esperanto povus malutili tiaspeca novaĵo, kaj al la idealo, kiun ĝi entenas. Kial distrumpeti, ke armilvendisto iam estis esperantisto ? Ĉu en tio kuŝas motivo de fiereco ?
gunnargallmo
gunnargallmo diras:
2009-05-02 14:38
Via rimarko estas prava, _se_ Libera Folio estas propaganda projekto; se ĝi estas ĵurnalisma projekto, ne por- sed primovada, ne. Gravas scii nian propran historion, inkluzive ĝiajn nigrajn makulojn.
andreasvc
andreasvc diras:
2009-05-02 15:09
Libera folio estu primovada, sed ĉi tiu novaĵo tute ne rilatas al la movado. Estas nenia indiko ke lia armil-komercado rilatas al lia esperantist-esto, nur kiam ekzistus ligon inter ili ĉi tio estus menciinda. La letero de la asocio ŝajnas al mi kiel despara atentigilo.

ŝajnes ke Hitler estis vegetarano kaj nefumanto, ĉu tio estu novaĵon por vegetaranoj kaj nefumantoj? Tute ne, mi kredas.
Gerrit
Gerrit diras:
2009-05-02 15:59
kio estas "despara atentigilo"? nek la unua nek la dua vorto al mi klaras. "atentigilo" estas klara, sed pri kio atentigus. "despara" - cxu estu "malespera"?
andreasvc
andreasvc diras:
2009-05-03 01:15
Kun "despara atentigilo" mi celis ekspluati iun okazon por gajni atenton. La armil-komercisto klare estas krimulo, kial defendi lin tiel sen iu rezono? Ŝajnas al mi krio por atento.
gmickle
gmickle diras:
2009-05-02 16:53
Se esperantisto gajnas Nobel-premion, ĉiuj esperantistaj komunikiloj raportas kaj neniu protestas, ke tio "tute ne rilatas al la movado". En ĉi tiu kazo la movada rilateco estas pli granda, ĉar movada instanco (landa asocio de UEA) esprimas oficialan vidpunkton en retforumo.
msandelin
msandelin diras:
2009-05-02 17:06
trafa komento, Gary.
andreasvc
andreasvc diras:
2009-05-03 01:22
Se ĉi tiu novaĵo estus primovada, ĉiu ago de ĉiu esperantisto estus primovada novaĵo, kaj tio evidente ne ĝustas. La ago devas esti iel rilate al esperanto.
pistike65
pistike65 diras:
2009-05-03 06:37
Iusence, per sia tem-elekto Libera Folio spegulbilde satiras la triumfismon kutiman cxe Esperantaj informiloj, kiuj raportas la esperantistecon ne nur de Nobel-premiitoj, sed ankaux de ajnaj homoj konataj kaj sukcesaj.
Fakte, armilvendistoj apartenas al la socie plej sukcesaj homoj...
amike
Istvan Ertl
gmickle
gmickle diras:
2009-05-03 08:42
Mi konsentas, ke ne ĉiu ago de ĉiu esperantisto estas movada novaĵero. Sed novaĵvaloron havas kolektivaj reagoj de esperantistoj al ekstermovadaj faroj de unuopaj esperantistoj.

Ankaŭ ĉi tiu kazo estas ekzemplo: Maciej Giertych, pola membro de la Eŭropa Parlamento, kiu reprezentas tie ekstremdekstran partion (Ligo de Polaj Familioj), estas esperantisto. Giertych iĝis iom pli vaste konata en Eŭropo pro la eldono de broŝuro, "Militantaj civilizacioj en Eŭropo", kiun multaj taksas judofobia/antisemitisma (ĉar ĝi asertas interalie, ke judoj memvole sin disapartigas en getoj) kaj pli ĝenerale rasisma. Li konatiĝis ankaŭ kiel defendanto de kreadismaj (kontraŭevoluciismaj) vidpunktoj en la EP.

La esperantisteco de Giertych en si mem ne havas novaĵvaloron, des pli, ĉar li delonge ne plu movade aktivas. Sed la grupa konduto de esperantistoj estas movada temo kun novaĵvaloro: kvankam oni kutime fulmrapide – kaj per multaj naciaj lingvoj - disvastigas la informon, ke famiĝinta persono estas esperantisto, ĉi-foje la informo, ke ne nur la du bone konataj, sed ankaŭ tria EP-ano estas esperantisto, iel mirakle ne disvastiĝas, kvankam almenaŭ inter polaj esperantistoj ĝi estas iom vaste konata fakto.
hectoralos
hectoralos diras:
2009-05-03 18:36
Mi konsentas kun tiuj, kiuj vidas en la novaĵo esperantistan flankon. Por mi aparte gravas ne la anekdota flanko de la koncernito iam lernis esperanton (ĉu li plu regas ĝin, ŝajne ne klaras), sed tio, ke nacia esperanto-asocio kvazaŭ aŭtomate neis ĉian akuzon kontraŭ "unu el la niaj". Tio tuj igas la aferon primovada.

Aliflanke en la kataluna esperantista retlisto, mi legas, ke la ĉefa programo pri novaĵaj dokumentfilmoj elsendos ĝuste hodiaŭ 30-minutan dokumentfilmon pri Viktor But, kaj oni asertas, ke li inspiris usonan filmon luditan de Nicolas Cage (laŭ retraduko, ion similan al "La milit-senjoro"). Do la koncernato ŝajne aparte elstarigis sin en sia fako. Eble inda je malnobel-premio, por sekvi ies pravigojn.
Tonyo
Tonyo diras:
2009-05-03 00:14
Eble li lernis la vortaron de la milito pere de Esperanto. Vidu historian tekston: http://gallica.bnf.fr/ark:/12148/bpt6k432923p.image.f4 (vortaro de la mislitistoj en pluraj lingvo, inklude Esperanton, eldonita dum la Unua Mondmilito). Plua provo, se necese, kiom plurala estas nia movado.
pistike65
pistike65 diras:
2009-05-03 06:33
Laŭ gonoraloj, la mislit' neĉesas?
amike
Istvan Ertl
jerrybs21
jerrybs21 diras:
2009-05-03 17:20
Certe cxi novajxo ne estas movada kaj nenion helpas por ni esperantistoj, nur kritikojn.
Joxemari
Joxemari diras:
2009-05-05 23:39
Ĉu prefere, eksciinte la novaĵon, la ĵurnalisto ĝin kaŝu? Tio sonas, krom bigote, cenzure. La novaĵon mi trovas interesega kaj sia-maniere flata al esperantistoj, ĉar ĝi egaligas ilin al normaluloj. Ve, mi bedaŭras nur, ke probable tiu homo estis nur unu inter la miloj de balbutantoj iam eklernintaj esperanton. Kiam simila novaĵo pri eminenta verda poeto aŭ akademiano?
slavik
slavik diras:
2009-05-06 03:34
Mi ne finkomprenas, ĉu ĉi-supre kelkaj komentantoj proponas silentigi certajn temojn en Esperantaj amaskomunikiloj?! Kial? Ĉu materialo en Esperanto pri iu esperantisto povas damaĝi la movadon? Ĉu ne sufiĉas bonaj ekzemploj por timi la malbonajn? Pluraj demandoj aperas.

La kazo de But vekis viglajn diskutojn en, minimume, eks-sovetiaj esperantistaj diskutejoj. Sekve do estas tute logike, ke ankaŭ la Esperantaj amaskomunikiloj almenaŭ menciu tion.

Esperantistoj estas nur lingva grupo, estas normale ke foje iun el tiu grupo oni juĝas pri krimoj. Certa elcentaĵo de krimuloj kaj misjuĝitoj, ŝajne, estas en ajna pli-malpli granda grupo.
chielismo
chielismo diras:
2009-05-06 17:40
Saluton! Invitu Vin aligxi al retgrupo por internacia komerco per Esperanto. Dankon pro via subteno kaj kontribuo!
--~--~---------~--~----~------------~-------~--~----~
"Komerco", retlisto ĉe Google Groups.komerco@googlegroups.com
Por partopreni, skribu al komerco+subscribe@googlegroups.com
Retpaĝo: http://groups.google.com/group/komerco/
Retejo(2) de IKEF http://sites.google.com/site/ikefesperanto/
-~----------~----~----~----~------~----~------~--~---
chielismo
chielismo diras:
2009-05-06 18:03
Nun la komercista retgrupo internacia per Esperanto havas pli ol 250 membrojn tra la mondo. Mi opinias ke ĝi estas unu el plej aktivaj retgrupoj tra Esperantujo. Kiel unu el 3 mastrumantoj de ĉi tiu retgrupo mi estas profesia komercisto internacia per Eo jam pli ol 10 jarojn. Mi opinias ke Esperanto estas praktika lingvo por internacia komerco. Sed tre bedaŭrinde, pleja parto de komercistoj en Esperantujo ne prenas Esperanton kiel profesian komunikilon. Pro tio nia movado estas seka sen sango kaj vivosupera. Se iu deziras pridemandi ion rilate al internacia komerco per Eo, skribu al mi, ĉina peranto de IKEF < chielismo@hotmail.com > Dkn!
Jorge
Jorge diras:
2009-05-08 18:27
La filmotitolo "Lord of War" estas nur la aparta maniero diri la koncepton "warlord" fare de unu el la protagonistoj, duonfikcia diktatoro de afrika regno. Se ni ekiras de la esperanta "militestro", bona traduko de la titolo estus "Estro de milito".
Rubeno
Rubeno diras:
2009-05-09 00:08
Mia vivo severe modifigxis pro la interna milito kiu disvolvigxas en Kolombio. Scii ke Viktor iel plugis la terenon por ke tiu cxi (kaj multaj aliaj) milito(j) kresku, montras al mi ke li estas simple homo kiu povas esti pelata de cxio bona aux de cxio malbona. Kiel cxiuj... Sed la elekto de lia pelilo rekte influis en mi. (Esperanto havas brakojn multe pli longaj ol mi iam imagis).
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2009-05-09 08:11
Ofte malbona ago povas esti utila.Cxi kaze ne ideala ago de s-ano Viktor But faras reklamon por esperanto bonan cxu malbonan, sed gxi rekonigas nian lingvon.Multaj geesperantistoj estas sxokitaj, ke esperantisto eble uzis por malnobla ago esperanton. Tion faras multaj en la tuta mondo. Ankaux s-ro But estas ne nur esperantisto, sed nur homo, kiu volas ankaux vivi kaj eble finfine ankaux pli bone.(krom tio li agis laux propra diro cxion legale)
Kvankam esperanto portas idealaj elementoj, tamen ne forgesu, ke gxi estas ankaux lingvo, kiun povas uzi kiu volas kaj en cxiu celo.Se krimuloj uzos gxin devos ankaux kriminalogoj kaj policistoj lerni.Same se komercistoj uzos pli kaj pli, devos doganservo uzi ktp..."Esperanto estas por nenio se ne estas por cxio"
Ankaux mi gxojus, se esperanto idealigus la homaron, sed cxiu sobra homo scias, ke tio ne eblas.Por sxangxi homon oni bezonas ofte jardekojn kaj homaron eble jarmilojn kaj tio estas duba.Nur revolucie oni povas pli rapide ion atingi kaj ankaux tio estas ne tro dauxra, cxar estas proverbo"Kio rapide okazas nenion valoras".
pistike65
pistike65 diras:
2010-06-29 22:40
Mi forklakis la mesaghon antau ol aldoni:

kun tutjara malfruo mi legis interesan prilaboron de la temo, fare de "Krokodilo".

amike
Istvan Ertl
pistike65
pistike65 diras:
2010-08-24 00:17
Kiel legeblis diversloke, Tajlando nun ekstradiciis Viktoron But al Usono.

amike
Istvan Ertl
pistike65
pistike65 diras:
2011-11-03 06:34
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2011-11-03 06:59
Estis do tute klare, ke li estos trovita kulpa.
La saman agon, se faros shtata instanco estus sendiskutebla. Oni ne rajtas detrui shtatan monopolon.
Iame firmao Krupp vendis armiloj por la nacia industrio kaj same liveris al malamika flanko.

Estas do granda diferenco kiu faras kaj kiu profitas. En pola lingvo ekzistas proverbo, "Se oni volas bati hundon, trovas bastonon!"

PS. Mia komento ne signifas, ke mi aprobas la agadon de But ghusta. (chio estas relativa).