Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2009 / Centra Oficejo honorita per himno el poŝo

Centra Oficejo honorita per himno el poŝo

de Redakcio Laste modifita: 2009-08-15 17:52
La tradicia kongresa programero "Centra Oficejo respondas" ĉi-foje komenciĝis nekutime solene, per kelkaj taktoj de la Himno de Esperanto. Nur per kelkaj taktoj, ĉar la ĝenerala direktoro de UEA rapide rimarkis, ke la himno sonas en lia poŝo. "Pardonu, iu telefonas al mi. Alian fojon..." diris Osmo Buller, kaj malŝaltis sian poŝtelefonon. La resto de la programero laŭtradicie konsistis el plendoj kaj plendetoj, ofte sen ajna rilato al la laboro de la Centra Oficejo, sed ankaŭ el nekutime multaj laŭdoj al la oficistoj. Montriĝis aldone, ke Osmo Buller ne nur havas la himnon en sia poŝtelefono, sed krome savis ĝin de malapero el la kongresa libro.

En sia enkonduka parolado Osmo Buller rakontis, ke dum la pasinta jaro estis dungita nova oficisto, kongresa administranto Tobiasz Kazmierski. Spite tion la kvanto de oficistoj estas je unu triono malpli granda ol ĝi estis en la 90-aj jaroj, interalie mankas aparta direktoro de la Centra Oficejo, kies laboron nun devas plenumi la ĝenerala direktoro, li atentigis.

- La laboro siavice ne malgrandiĝis. En kombino kun la renovigo de la domo, kiu nun estas praktike finita, la kvanto de laboro estas grandega, kaj ĝi bedaŭrinde ne estas farebla ene de normalaj laborhoroj. Oni regule povas trovi oficistojn en sia laborejo ankaŭ vespere kaj semajnfine, kaj ofte ili ne povas utiligi siajn feriojn en normala maniero.

La moderna teknologio laŭ Osmo Buller ne nur faciligas, sed parte ankaŭ malfaciligas la laboron de la Centra Oficejo. Multaj kongresanoj nun uzas la retajn aliĝilon kaj mendilon en la lastaj tagoj kaj horoj antaŭ limdatoj, kio signifas, ke la mendoj kaj aliĝoj ne plu venas en ebena fluo.

- Antaŭe la aliĝoj kaj mendoj distribuiĝis multe pli egale en pli longa periodo ol okazas nun. Tio estis por la oficistoj pli agrabla kaj trankvila, ĉar oni ne bezonis labori sub tia premo. Pro tio ankaŭ okazis malpli da eraroj ol nun okazas. La tekniko evoluis sed la homoj restas kun siaj malnovaj fizikaj limoj. Tial mi petas, ke vi estu komprenemaj kaj toleremaj, kaj se necese, ankaŭ pardonemaj.

Feliĉe ĉiam estas klare, kiun oni devas kulpigi pri eventualaj eraroj kaj fuŝoj, diris Osmo Buller:

- Kiel ĝenerala direktoro de UEA mi kulpas pri ĉio, ankaŭ pri tio pri kio mi ne kulpas.

Li kulpas interalie pri tio, ke en la ĉi-jara kongreslibro mankas la listo de ĉiuj antaŭaj Universalaj Kongresoj, manko pri kiu kongresano Mila van der Horst-Kolińska ne laciĝis atentigi. La listo laŭ Osmo Buller forfalis en la lasta momento, ĉar la adresaro de la kongresanoj postulis unu paĝon pli ol estis antaŭvidite.

- Mi devis elekti inter la listo de kongresoj kaj la Himno. Mi decidis ke la himno ne rajtas elfali.

Inter la unuaj demandantoj, same kiel pli frue en la programero "Estraro respondas", estis viro vestita en verdaj ŝuoj kun verdaj ŝulaĉoj, brile verdaj ŝtrumpetoj, pale verda pantalono, ordinare verda t-ĉemizo, okulfrape verda jako, kaj pinte de ĉio verda ĉapo. La paperfolio sur kiu li listigis siajn numeritajn plendojn tamen ne estis verda.

Vera verduloLa kompleta verdulo unue forte protestis kontraŭ tio, ke en la luksa nova Zamenhof-centro, financita de la urba registaro, la klarigaj tekstoj de la ekspozicio krom Esperanto estas skribitaj nur en la angla. Poste li plendis pri fuŝaĵoj en antaŭaj kongresoj, kaj pri la aĝo de la konstanta kongresa sekretario Clay Magalhães, kiu laŭ li estas tute tro juna kaj nesperta.

Respondis Osmo Buller:

- Koran dankon al nia verda samideano. Mi ne scias ĉu necesas respondi - liaj plendoj pri Prago estas iom malfruaj. Vi plendis ke la konstanta kongresa sekretario estas tro juna, sed kutime oni plendas ke la movado estas tro maljuna. Do junaj funkciuloj devus esti kaŭzo de ĝojo, kvankam Clay ne plu estas en TEJO-aĝo. Aliflanke li estas la unua konstanta kongresa sekretario de UEA, kiu estas ankaŭ formale kompetenta por sia laboro, ĉar li havas universitatan diplomon pri la turisma fako.

Post diversaj plendetoj pri detaloj de la kongresa programo kaj la akustiko de salono Lapenna, kie la Centra Oficejo respondis, pluraj ĉeestantoj petis la vorton por danki la oficistojn pro ties diligenta laboro.

- Mi partoprenis en preskaŭ ĉiuj Universalaj Kongresoj de la lastaj dek jaroj, kaj mi povas konstati, ke tiu ĉi kongreso estas pli bone organizita kaj pli agrabla ol la averaĝo. Pri tio mi volas danki kaj gratuli al la Centra Oficejo, diris kongresano Paulo Branco el Belgio.

Mila van der Horst-Kolińska same deziris ne nur plendi, sed ankaŭ laŭdi.

- Mi vidis kiel multaj malfacilaĵoj estiĝis en la laboro de la Centra Oficejo pro la renovigo, kaj mi uzas la okazon por peti aplaŭdojn por la oficistoj.

La aplaŭdoj estis laŭtaj.

arkivita en: ,