Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2009 / Esperantlingvaj krespoj kaj puntoj

Esperantlingvaj krespoj kaj puntoj

de Redakcio Laste modifita: 2009-08-17 09:49
Merkredo kiel kutime estis ekskursa tago dum la Universala Kongreso de Esperanto. La kongresanoj kiuj ne partoprenis iun el la ses tuttagaj ekskursoj en la regiono Podlaĥio povis turismumi en la naskiĝurbo de Esperanto. Multaj elektis viziti la ĵus malfermitan Zamenhof-centron, kie esperantlingvaj ekskursoj okazis ĉiuhore ekde la mateno ĝis la 17-a horo. Tie estas montrataj ankaŭ esperantlingvaj puntaĵoj. En apuda krespejo oni proponas al la kongresanoj esperantlingvan menuon.

La Bjalistoka Esperanto-Centro Ludwik Zamenhof en la strato Warszawska estis solene malfermita nur kelkajn tagojn antaŭ la inaŭguro de la Universala Kongreso de Esperanto, kaj ankoraŭ mankas eĉ decido pri tio, kiom kostos la biletoj, kiam oni enkondukos ilin. Dum la kongreso la eniro estas senpaga, kaj ĉiuhore okazas gvidata ekskurso en Esperanto.

Dum la ceteraj tagoj de la kongresa semajno la Zamenhof-centro estas tiel populara, ke vizitantoj devas en la kongresa akceptejo peti bileton, kiu indikas la horon kiam ili vizitu la centron. En merkredo granda parto de la kongresanoj estis eksterurbe, kaj eblis viziti la Zamenhof-centron en pli trankvila etoso, sen anticipa rezervo.

La konstruaĵo de la Zamenhof-centro pli frue apartenis al banko, sed dum la lasta tempo ĝi ne estis uzata, kaj serioze kadukiĝis. Kiam la urbaj aŭtoritatoj faris la decidon ĉi tie starigi Zamenhof-centron, la suba etaĝo de la konstruaĵo estis riparita je granda kosto, kaj la supra etaĝo komplete rekonstruita.

La ideo pri Esperanto-centro en Bjalistoko originas de la jaro 1959, kiam lige kun la jubilea Universala Kongreso en Varsovio oni anoncis la grandan planon starigi tian centron.

Lige kun la nova jubilea kongreso en 1987 la ideo estis remalkovrita, kaj en la korto de sinagogo Piaskower estis starigita memorŝtono kiu deklaris, ke en tiu loko estos fondita Esperanto-centro. En la suba etaĝo de la sama konstruaĵo nun troviĝas la sidejo de Bjalistoka Esperanto-Societo, sed la planita Esperanto-centro ne estis realigita tie.

La nova Esperanto-Centro Ludwik Zamenhof anstataŭe troviĝas en alia parto de la urbo, en la sama strato, kie plu staras la iama lernejo de Ludoviko.

En la enirejo de la Zamenhof-centro oni senpage disdonas nekutime artisme desegnitajn rondajn, verdajn insignojn, sur kiuj ĝoja "sinjoro Zamenhof" ŝvebas super Bjalistoko laŭ la maniero de la fama pentraĵo de Marc Chagall.

La moderne aranĝita konstanta ekspozicio en interesa maniero montras la aspekton de la urbo dum la junaĝo de Zamenhof, kaj apude la nunan aspekton de la samaj stratoj. La multmedia aranĝo havas parolon en la pola, dum klarigaj tekstoj aperas en Esperanto (unue) kaj en la angla (sur la dua loko).

- Mi estis pozitive surprizita, ĉar la tuto aspektis kiel kiu ajn moderna kaj profesie aranĝita ekpozicio, male ol ofte okazas kiam temas pri Esperanto. Same profesiecan impreson faris la esperantlingva gvidanto, rakontas kongresano Maria Sandelin.

En alia parto de la Zamenhof-centro dum la kongresa semajno estas ekspoziciataj esperantaj filatelaĵoj kaj puntoj kun esperanta temo.

Post vizito en la Zamenhof-centro kaj fotiĝo ĉe la iama lernejo de Ludoviko Zamenhof, multaj kongresanoj pluiris al apuda bonetosa krespejo, kies esperantlingvaj reklamfolioj kaj menuoj troveblis en la enirejo de la ekspoziciejo.

arkivita en: ,