Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2009 / Betoveno kaj Auld en furora publika koncerto

Betoveno kaj Auld en furora publika koncerto

de Redakcio Laste modifita: 2009-08-15 08:04
Multaj kongresanoj en mardo entuziasmis pri la publika koncerto okazinta lunde vespere en la ĉefa placo de Bjalistoko. Sep poemoj de William Auld estis kantitaj kun muziko speciale komponita de la bjalistokano Max Fedorov. Poste la finalo de la 9-a simfonio de Betoveno estis kantita en Esperanto, unuafoje en la monda historio.

- Hieraŭ okazis vere nekomparebla evento. Ĉiuj partoprenantaj bjalistokanoj ĝojis, festis kaj aplaŭdis, diris kongresano Stanislav Rynduch el Germanio.

Same opiniis eksestrarano de UEA Ranieri Clerici.

- Estis vere unika koncerto, mi tre esperas ke oni filmis ĝin por posta prezento.

La esperanta teksto por la 9-a simfonio de Betoveno estis speciala aranĝita de Joanna Filipowicz-Choroszucha por kvarvoĉa koruso kaj kvar solistoj.

"La publiko estis tute ravita de la kvalito kaj de la unikaĵo mem, pompa spektaklo de postkurantaj voĉoj de violono, aldo, perkutiloj kaj ĥoro", skribis Francesco Maurelli poste en la kongresa kuriero.

arkivita en: ,
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2009-08-08 19:41
Estis vere granda travivajxo, mi plenkreska viro havis malsekajn okulojn!
Unuan fojon oni publike koncertis kaj kantis en la internacia lingvo 9-an simfonion de Ludwig van Beethoven kaj kompreneble Europa-himnon.

La artistoj ricevis grandegajn aplauxdojn ne nur de esperantistoj.Cxiuj estis ravitaj kaj dirigento diris, ke precipe por vokalistoj estas Esperanto tre konvena kaj facila.

La okazintajxo estis prezentita en kadroj de Festivalo de Kulturo, kie miloj da bjalistokanoj spektis dum tuta semajno bonegajn prezentadojn kaj cxio tute senpage. Restos por mi granda enigmo kiel oni tion povus arangxi.


edmundo
edmundo diras:
2009-08-09 12:41
Ĉu iu povas citi la precizan tekston, kiun oni kantis?
manolo
manolo diras:
2009-08-09 13:42
Kvankam mi ĉeestis, mi ne povis kapti la tekston, krom la unuan recitativon de la baso.

Mi supozas ke ili kantis la tradukon de Kalocsay: http://eo.wikipedia.org/wiki/Odo_al_%C4%9Cojo (serĉu "Odo al Ĝojo" en vikipedio)
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2009-08-11 20:56
Ekzistas intertempe jam multaj tekstoj.Plej bana laux mi estas vortoj de
Umberto Broccatelli:

Kantu kune amikaro,
ni la gxojon festas nur,
nek rivero nek montaro
plu landlimoj estas nun.

Ho Euxropo, hejmo nia,
tro dauxradis la divid´.
Nun brilegu belo via,
cxiu estas via id´.

Via flago kunfratigas
homojn post milita temp´,
via legxo nun kunigas
civitanojn en konsent´.

Sub la sxildo de la juro
ni vivadas en konkord´,
Tio estas nia jxuro!
Unu land kaj unu sort´.

Tra l´Malnova Kontinento
nun lauxtigxu nia kan´,
flugu per facila vento
en la lingvo Esperant´!

Jen ekzemplo por la mondo:
jen direkto, jen la voj´:
tuthomara granda rondo
en la paco, en la gxo´!

(Saluton, tiel nomata "Roboto")
Dirk
Dirk diras:
2009-08-11 22:32
Kvankam la teksto de Umberto Broccatelli iel kanteblas laŭ la fino de la 9-a simfonio de Betoveno, ĝia enhavo apenaŭ rilatas al la originala teksto de Ŝilero/Betoveno.

Espereble iu registris aŭ registros prezentadon de tiu grava verko.
JFilipowiczChoroszucha
JFilipowiczChoroszucha diras:
2009-08-12 02:47
Mi arangxis la tekston el la traduko kiun faris Kalocsay de la poemo de Friedrich Schiller.