Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2009 / La prezidanto de UEA perdiĝis en Bjalistoko

La prezidanto de UEA perdiĝis en Bjalistoko

de Redakcio Laste modifita: 2009-08-11 16:15
Kiam la prezidanto de UEA alvenis al Bjalistoko por partopreni la Universalan Kongreson de Esperanto, la loĝiga servo ne povis trovi lian nomon en sia komputilo. Probal Dasgupta poste vane vagis en la urbo por trovi sian hotelĉambron.

- Estis tute interesa sperto, kvankam pluvis, kaj mi tute malsekiĝis. Mi tre facile misiras, sed feliĉe plurfoje homoj haltis por demandi al mi ĉu mi bezonas helpon.

Fine la ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller, savis la prezidanton, kaptante lin en aŭton kaj veturigante lin al la fine trovita hotelĉambro.

Montriĝis, ke la nomo de la prezidanto ja troviĝis en listo, sed ne en tiu, kiun havis la Loka Kongresa Komitato. La ĝustan liston havis oficistoj de la Centra Oficejo.

- Ni hazarde vidis la prezidanton surstrate, kiam ni estis veturantaj al granda elektronikaĵ-vendejo por aĉeti printilon por niaj bezonoj. Kompreneble ja estis rezervita hotelĉambro por li, sed li alvenis en momento, kiam ne ĉeestis iu, kiu povus montri al li, kie, rakontis Osmo Buller poste.

La famo pri la aventuro de la prezidanto disvastiĝis inter la pli bone informitaj kongresanoj, kaj iuj ŝerce supozis, ke povus temi pri konspiro kontraŭ la regado de Probal Dasgupta. En diskuto kun la redaktoro de Libera Folio eksprezidanto Humphrey Tonkin prezentis alian interpreton.

- Ĉi tiu okazaĵo perfekte montras, kiel demokratia asocio UEA estas. Ni egale fuŝas sur ĉiuj niveloj.

arkivita en: