Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2009 / ”Nekapabla veki pasiojn, Esperanto meritas disvastiĝi”

”Nekapabla veki pasiojn, Esperanto meritas disvastiĝi”

de Redakcio Laste modifita: 2009-07-14 08:12
Claude Hagège estas verŝajne la franca lingvisto plej bone konata por la nefaka publiko sialande. Ofte li intervenas en debatoj, defendante siajn ideojn kun tiu karakteriza pasio kiu televide eĉ pli efikas ol profundeco de la argumentoj. La verkoj de Hagège por la granda publiko inkluzivas librojn pri la morto de lingvoj, pri la neceso defendi la francan lingvon, pri dulingveco. Lia frua okupiĝo pri konscia interveno en la evoluon de unuopaj lingvoj preparis ĉe li la terenon pripensi ankaŭ la fenomenon Esperanto, pri kiu lia pozicio videble evoluis de relativa indiferento al informita simpatio. Tion jam registris intervjuo de François Lo Jacomo, aperinta en la serio Esperanto-dokumentoj de UEA (Esperanto kaj lingva diverseco, 2006). Sur la pensvojo de Hagège plej freŝdatan etapon ni trovas en lia verko "Dictionnaire amoureux des langues" („Pasia vortaro pri lingvoj”), ero de libroserio en kiu spertuloj traktas temojn aparte karajn al ili, ekde vino ĝis maro kaj Rusio ĝis Hispanio, en formo de tute person-tonaj enciklopedietoj. Ĉi-sekve ni aperigas, en traduko de István Ertl, la kapvorton ”Internaciaj (lingvoj)”.

La malnovaj revoj de la homaro ne estas ĉiuj nur aventuradoj de la animo sen alveno al konkretiĝo. Sojle de la 19a kaj 20a jarcentoj, Clément Ader kaj la fratoj Wright ekrealigis la antikvan revon de grekaj filozofoj, de Lukiano el Samosato el la 2a jarcento, de Leonardo da Vinci kaj de Cyrano de Bergerac: jugi la forton de gravito leviĝante al la ĉielo. Strange, en la kazo de universala lingvo la revo malpli facile fariĝas vero. Ni povas flugi avie de Parizo al Numeo kaj de Durbano al Arĥangelsko (eble ne per unusola aviadilo en la dua kazo!), kaj la homa genio signife superis la antikvan revon pri homo-birdo. Sed daŭre ne ekzistas tutmonda kodo por absolute ĉion diri, mankas lingvo universala. Tamen jes ja, baŭmos iuj, ekzistas tia: la angla – aŭ, almenaŭ, la angla videble estas survoje ekhavi tiun econ! Kaj kion pri Esperanto, grumblos aliaj! Ĉu la angla, ĉu Esperanto, nek unu nek la alia estas vere universala, eĉ se tion la unua ambicias kaj la dua planas atingi.

Kiam Lejzer Ludwik Zamenhof revenis hejmen el sia okulistejo en la geton de Bjalistoko [tiele – I. E.], li meditis pri la multaj provoj je kiuj riĉas la historio de lingvo-inventado. Sed Zamenhof atentis ĉefe pri la kreaĵo de sia rekta antaŭulo Schleyer, abato el Konstanco, t.e. pri volapuko, artefarita lingvo kies tro mallongan sukcesadon laŭ li klarigis la kompleta arbitreco de ĝia vort-trezoro, konsistanta el vortoj strangaj kaj neprononceblaj, almenaŭ por eŭropanoj. Lernante el tiu fiasko, la Manifesto de 1887 [tiele – I. E.] proponis, sub la nomo Esperanto, lingvon kies bazan materialon Zamenhof pruntis ĉefe el la latina, el la lingvoj latinidaj, el la germana kaj la greka.

Nur ke Esperanto, same kiel la aliaj artefaritaj lingvoj, forigis la esceptojn: ili forestis el la famaj dek ses reguloj resumantaj la esencon de ĝia sistemo. Ĉi tiun econ, per kiu Esperanto radikale diferencas de la naturaj lingvoj, ne kontestis la konsultiĝoj [tiele – I. E.] de 1894 kaj 1907, datoj inter kiuj situas la kongreso de Bulonjo-sur-Maro en 1905, pinta momento en la historio de Esperanto. Ĝi tiam gajnadis iom post iom la aprobon de parto de la sciencistaro, nome en Francio de akademianoj kiel Branly, Charcot aŭ Painlevé, kiuj admiris la logikecon kaj simplecon de la lingvo. Ili eĉ rekomendis ĝian uzadon en la sciencaj instruado kaj interŝanĝoj.

Facilas kompreni la entuziasmon de sciencaj elstaruloj, por kiuj la lingvo estas praktika ilo, des pli bone plenumanta sian rolon ju pli ĝi havas simplajn, malmultajn kaj senesceptajn regulojn. Esperanton aprobis lingvistoj el la fino de la 19a kaj el la 20a jarcentoj, kiel Baudouin de Courtenay, Meillet, Martinet. Esperanto ŝajnis al ili pli bona ilo ol la diversaj internaciaj lingvoj artefaritaj kiuj tiam samtempe dismultiĝis: spokil de Nicolas, Weltsprache de Volk, mundolingue de Lott, lingua komun de Kürschner, kaj la postaj kreaĵoj: ido, europeo, interlingua, mundial ktp, ĉiuj inventitaj lingvoj kiuj ne prenis la lokon de Esperanto.

Ĉi tiu lingvista aprobo ne estas facile klarigebla se supozi ke la lingvistoj amas la lingvojn kaj ekzemple ĝuas la malregulaĵojn akumulatajn de longa kaj kompleksa historio. Sed, ĝuste, ne sufiĉas esti lingvisto por ami la lingvojn, kaj la ĵus menciitajn tri eminentulojn pli interesis la rimeda funkciado de la homaj lingvoj ol ties poeziaj tendencoj.
Jen la esenco. Amo ne starigas kondiĉojn. Ĝi brakumas la amataĵon tian kia ĝi estas laŭ ĉiuj aspektoj, ne klopodas ĝin modifi, korekti aŭ maski – male, ĝi trovas intensan ĝuon ĝuste en ties ŝveloj kaj malglatoj, traktante tiujn alte, kvazaŭ artverkojn.

Kompare al tio, kion proponas Esperanto? Bone konatan facilecon de lernado, kiu certe igas ĝin praktika; la mallongecon de sia historio, en kiu observeblas ne la densa mistereco de la infanaĝo de ĉiuj aliaj lingvoj, sed la blindiga klareco de kreo okazinta en preciza momento, fare de preciza individuo, en preciza loko. Temas certe pri ecoj tre pozitivaj, kaj ili plene kongruas kun la artefariteco de Esperanto. Sed ĉi tiuj ecoj ne produktas emocion. Malfacilas imagi kiel eblus pasiiĝi pri tiom perfekta ilo same kiel oni pasiiĝas pri la luksaj diftongoj kaj la labirinta konjugacio de la rusa, pri la obseda harmonieco de la hungara, pri la malmilda kaj envulta kanto de la kastilia, pri la senfina arbustaro de la arabaj sinonimoj.

Tamen: eĉ se ĝi ne naskiĝis – kaj fakte ankaŭ ne celas esti – lingvo kapabla veki pasiojn, Esperanto meritis disvastiĝi sufiĉe por komplete plenumi sian rolon de internacia lingvo. Kial ĝi ne tute spertis tiun sorton, kvankam antaŭsignalitan de sukcesoj komence de la 20a jarcento? Ekzistas simpla klarigo por tiu duonfiasko: la fakto ke Usono intervenis en du sangajn konfliktojn kiuj, dum la unua duono de la 20a jarcento, en daŭro de malpli ol 50 jaroj, disŝiris Eŭropon kaj larĝiĝis al la tuta mondo. Tio ke la angla estis aldonita al la franca kiel lingvo de la Versajla traktato, okazis pro peto de Clemenceau (kurioza mensa misvojo ĉe homo alie tiom inspirita kiel militgvidanto), malgraŭ ke nek Wilson nek Lloyd George eksplice postulis tion.

Krome, en tiu epoko forte intensiĝis la jam signif-kvanta aĉetado de usonaj varoj. Fine, ni menciu kiel meze de la 20-aj jaroj Francio – fiere disvastiganta sian lingvon, aparte en sia konstruata kolonia imperio, kaj depostulanta por la franca la statuson de tutmonda lingvo – vetois ĉe la Ligo de Nacioj proponon de la asista ĝenerala sekretario, Inazo Nitobe, pri ĉiea enkonduko de Esperanto en la lernejan instruadon. Post tio la homoj kiuj bezonas internacian lingvon ne havis alian elekton ol lasi la anglan daŭrigi sian ekregadon.

Sed la plej potencan apogon al la angla venigis – sekve de la dua mondmilito, en kiu la usona soldataro ludis decidan rolon en la militaj okazejoj same en sud-okcidenta Pacifiko kiel en Eŭropo – alia gravega fenomeno: nome, pro eksplicita trudo en la Plano Marshall al la okcidentanoj interŝanĝe pro la milithelpo donita de Usono, okazis senprecedenca inundo de usonaj varoj kaj pensmanieroj en la kampoj de sporto, modo, amasmuziko, kinarto, industriaj teknikoj, strukturo de la merkatoj, scienca esplorado ktp.

Fakte, ĉi tiu fenomeno tute ne limiĝas al Eŭropo. Male, ĝi estas tutmonda. Kaj ĉar la vortoj ĉiam senpere sekvas la objektojn kaj ideojn kiujn ili indikas, la usonangla simple kaj senplue iĝis la efektiva Esperanto de la nuna mondo, forrabante de ĝi tiun rolon de internacia lingvo al kiu ĝi nature aspiris. Tio tamen ne signifas ke Esperanto ne gardis iujn poziciojn. Regule okazas esperantistaj kongresoj, kiujn partoprenas kongresanoj apartenantaj al plej diversaj lingvoj kaj landoj, kaj aparte grandajn kontingentojn sendas Japanio, Pollando, la baltaj landoj – ni rimarku ke temas senescepte pri lokoj kies lingvojn nur la tieuloj konas. Veras ankaŭ ke troveblas granda nombro da ĉinaj esperantistoj, malgraŭ ke la ĉina spertas signifan disvastiĝon regionan.

Kiel ajn, la movado por Esperanto estas aktiva kaj vigla, aparte en Eŭropo. En 2004 el la anoj de Eŭropa Parlamento 43% voĉdonis favore al alpreno de Esperanto kiel eŭropa lingvo. [Eraro. Temis nur pri manleve malekceptita amendopropono en raporto, fare de EP-ano Gianfranco Dell’Alba, pri eventualaj ŝanĝoj al la funkciado de multlingveco ĉe la  Eŭropa Parlamento. La vortumo pri Esperanto proponis nur „antaŭenigon de neŭtrala pontlingvo”. – I. E.]

Ekzistas, flanke de signifa tradukagado el la plej grandaj verkoj de la monda literaturo, diversnaciaj aŭtoroj kiuj verkas en Esperanto romanojn, poemojn aŭ teatraĵojn. Temas pri fakto kiun ni akceptu kiel fakton, eĉ se ni preferas literaturon inspiratan de lingvoj naturaj, ĉirkaŭ kies malfacilaĵoj, neregulaĵoj kaj misteroj disvolviĝas la obstina batalo de verkisto kontraŭ la ribelo de la vortoj, kontraŭ la aporioj de la senco kaj la doloraj devojigoj de l’direblo. Kondiĉe ke estu klare ke temas pri internacia lingvo helpa, kiu estas multe pli instrumento ol celo en si mem, aŭ objekto arte kultivata, kaj ke ĝi nek pretendas nek riskas – malsame al la angla – iam anstataŭi ĉiujn naciajn lingvojn, Esperanto povus rehavi – ene de la limoj kiujn indikis ĝia inventinto – la utilan rolon kiun akaparis la angla.

Krome, kvankam klaras ke la du mondmilitoj ne nur fortigis la regon de la angla en ties ekskolonioj, sed krome disvastigis ĉie ĝian usonan varianton, postsekve al la komerca, teknika kaj politika ekspansio de Usono, tamen nemalmultaj naciaj lingvoj plu havas antaŭ si estontecon kiel idiomoj de regiona komunikado, foje sur vastegaj teritorioj: la germana en granda parto de Mezeŭropo, la araba kaj ĝiaj variantoj de Agadir ĝis Mogadiŝo, la fula kaj haŭsa de Dakaro ĝis Bango, la svahila de Najrobio ĝis Johanesburgo, la hinda kiel „lingvo de la Unio” en Barato malgraŭ la lokaj postuloj bengala, tamula kaj aliaj, la mandarinĉina de Dalian ĝis Pnompeno kaj de Urumĉio ĝis Tajpeo, la rusa en preskaŭ la kompleta teritorio de eks-Sovetio, se konsideri ke ĝi estas vaste uzata kaj komprenata ne nur en eŭropa Rusio kaj en la vastega Siberio, sed ankaŭ en Ukrainio, Belorusio, Moldavio, Kartvelio, Baltio, kaj la ses islamaj respublikoj de Kaŭkazio kaj Meza Azio, ktp.

Pri la internaciaj lingvoj aliaj ol la angla: ilia kampo ne malvastiĝas, prefere eĉ plilarĝiĝas. La nombro de la landoj-membroj, regulaj aŭ observantaj, de la Internacia Organizaĵo de la Frankofonio, proksimas al sepdeko kaj regule kreskas. La ĉinparolantaro, kiun Ĉinio ŝajne klopodas tutmondigi, ŝajnas stari antaŭ bela estonteco. Tre bone fartas ankaŭ la hispanparolantaro, ĉar ne nur loĝantoj de Hispanio kaj Latin-Ameriko, sed ankaŭ kroma granda kvanto da homoj uzas la kastilian por interkomuniki. Laŭ kvanto, malpli signifa estas la parolantaro de la portugala, sed ĝi firme radikas en Eŭropo, Afriko kaj Ameriko: kial ja uzus la anglan por interparoli kaboverdano kun brazilano, mozambikano kun portugalo, angolano kun timorano?

Ke la usonangla rolas hodiaŭ kiel efektiva Esperanto de la mondo, enhave perfidas eĉ la ideon de internacia lingvo, ĉar la usonangla estas la nacia lingvo de riĉaj kaj industriaj landoj kiel Britio, la pli granda parto de Kanado, Aŭstralio, kaj la plej potenca inter ili, Usono. Jen situacio senprecedenca. La latina jam malaperis el la ĉiutaga parola uzado kiam ĝi komencis funkcii dum multaj jarcentoj, daŭrige al la antikva Romo fariĝinta la sidejo de la katolika eklezio, kiel la lingvo de ĉi tiu eklezio, sed krome ankaŭ kiel lingvo administracia, jura kaj scienca en multaj eŭropaj landoj, ankaŭ centre aŭ oriente, kiel Hungario aŭ Pollando, kies lingvoj havas originon tute ne latinan. Kiel internacia lingvo de Eŭropo, la latina do neniam minacis la naciajn lingvojn, ankaŭ ne tiujn kiuj historie mem originis el ĝi, kaj kies firmiĝo signifis anstataŭadon de la latina, malaperinta el la popola uzo.

Jen eble la kialo ke ne estas absurde proponi la latinan kiel lingvon (retrovitan) por Eŭropo, laŭ la ideo de diversaj humanismaj medioj, inter kiuj la anoj de la Unio Latina. Kio veras pri la latina, veras ankaŭ pri la klasikaj lingvoj de la budhismo, la sanskrita kaj la palia, prestiĝaj lingvoj donacintaj vortojn al la birma, la taja, la kmera, lingvoj kiuj dum longaj periodoj havis alvokiĝon internacian, politike kaj kulture. La anglan malhelpas nur tio ke ĝi kunportas kun si la ideon de regado fare de unu parto de la mondo, ĝiaj denaskaj parolantoj, kaj la ideon de klopodo alianciĝi kun tiu potenco en multaj aliaj landoj, kiuj elektis ĝin kiel oficialan lingvon. Temas pri grandega minaco kontraŭ la diverseco de la lingvoj kaj kulturoj. Ĝin povus fiaskigi la evoluo mem de la historio kaj de la fortorilatoj, ĉar imperioj ĉiam havas finon. Kaj fiaskigi tiun minacon povus ankaŭ ĝenerala konsciiĝo pri ĝia graveco.

Gloso: aporio -1) (filoz.) Neebleco solvi filozofian demandon, ĉar ekzistas kontraŭdiroj aŭ en la problemo mem aŭ en la uzataj nocioj; 2) neebleco en certa situacio fari la ĝustan decidon; senelireco, sakstrato. (laŭ gloso de Jorge Camacho al Tlön Uqbar, Orbis Tertius de Borges)

Fonto: Hagège, Claude: Dictionnaire amoureux des langues, Plon-Odile Jacob 2009, p. 329-337.




arkivita en:
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2009-07-11 21:18
Ci tie prezentitaj faktoj klarigas en plej granda parto situacion de la lingva situacio internacie kaj mi tute konsentas,kion mi jam ofte substrekis,
cxiu imperia regado havas iam finon.
Pro tio ju pli frue la mondo kosultigxos kaj interkomprenigxos pri komuna neutrala lingvo, des pli racie ni povos ekonimie mastrumi kaj pace kunvivi sen timo de kulturaj militoj.Nur esperanto aux ecx latina lingvo kiel neutrala garantias normalan disvolvigxon de naciaj lingvoj kaj ties kulturoj.
Tamen la lingvistoj decidu, cxu pli bona estas esperanto aux latina pri kio mi tute ne dubas.Bedauxrinde nur, la imperialaj cirkostancoj certigas al ceteraj havi pro angla lingvouzado profitojn kaj libervole certe ne detronigxos.Estus do konsiderinde pripensi kiel internacie provi solvi tiun situacion.
KenMiner
KenMiner diras:
2009-07-12 00:31
Ĉu la enciklopedieto vere asertas, ke "la usonangla estas la nacia lingvo de... Britio, la pli granda parto de Kanado, Aŭstralio..."? Aŭ ĉu eblas kulpigi la tradukinton? ;)
pistike65
pistike65 diras:
2009-07-12 08:21
"...l'anglo-américain est la langue nationale de... la Grande-Bretagne, la plus grande partie du Canada, l'Australie..."

amike
Istvan Ertl
KenMiner
KenMiner diras:
2009-07-12 14:16
Ehe; jen la problemo. "Anglo-américain" signifas "relatif aux anglais et aux américains". "La usonangla" estas tiu varianto de la angla lingvo parolata en Usono (kp. "la britangla", "la brazil-portugala" k.a.). Eble plejbone simple "la angla estas la nacia lingvo de..."
Jorge
Jorge diras:
2009-07-12 19:08
Jen la vera problemo. Kiel jam atentigis foje Ken Miner en sia blogo, legante esperantajn tekstojn oni ofte ne certas pri la signifo celata de la aŭtoro.

Esperanto, verdire, estas tre malpreciza lingvo. Kompilantoj de E-vortaroj ofte demandas sin, ne kiel oni efektive diras tion aŭ alion, sed kiel oni diru, aŭ kiel oni dirus (se esperanto estus nacia lingvo parolata ĉiutage en ĉiaj medioj kaj situacioj).

Ĉiel ajn, ĉiuj obĵetoj pri/kontraŭ esperanto kaj esperantuloj same fareblas pri naci-lingvoj kaj ĉi ties parolantoj -- kvankam en alia grado.
pistike65
pistike65 diras:
2009-07-12 20:54
Ken Miner skribis:
"... por Esperanto... ne ekzistas normaro por gramatikeco kaj por signifoj komparebla kun la indiĝenaj parolantoj, kiuj tiel servas ĉe la etnolingvoj. (...) Se oni asertus, ke Esperanto estas semantike svaga, nepreciza lingvo, oni rajtus respondi: kial ĝi do tiel bone funkcias? La fakto estas, ke ni ne scias, kiugrade ĝi funkcias, ĉar oni neniam esploris, laŭ mia scio, la komprenadon de E-lingvaj tekstoj. Kaj iom post iom mi konstatis ion, kio devintus esti evidenta al mi ekde la komenco: kvankam oni povas "esprimi ĉion" (kiel oni diras) en la interlingvo, neniam oni sisteme esploris, kiom oni komprenas.”
amike
Istvan Ertl
Gerrit
Gerrit diras:
2009-07-12 14:33
Lucio el Samostato estas en Esperanto konata kiel Lukiano el Samosato. (Lukio aux azeno -- Filozofomerkato -- Veraj Rakontoj -- Jugho pri la Diinoj -- Dialogoj de la Dioj). Konu viajn klasikajhojn!
pistike65
pistike65 diras:
2009-07-12 16:09
... al Ken kaj Gerrit!
Ekslatinisto, mi aparte hontas pri la Lukiana miso - jam korektita.
Pri "usonangla" mi ne tiom certas. La uzo estas duobla aux triobla, laux mia sperto. Unue, la logika "angla kaj usona", kiel Vi diras.
Due, historie, "anglo-américain" signifis ankaux "les habitants des colonies anglaises d'Amérique du Nord" (vidu http://atilf.atilf.fr/dendien/scripts/tlfiv5/visusel.exe?11;s=3258832680;r=1;nat=;sol=0; ), do, kvazaux "angla en Usono", ecx se "avant la lettre".
Kaj trie, nuntempe gxin uzas, kun la signifo ne "usona kaj angla" sed "angla, precipe usona", kontrauxantoj al la trouzo de la angla, por emfazi ke la plej disvastigxanta angla estas gxuste la usonangla. (Ekz. en la frazo "Jean-Marie Colombani, directeur de la publication du Monde, publie sans la moindre réciprocité, et à l’exclusion de toute autre langue, un supplément hebdomadaire en anglo-américain tiré du New York Times.") Mi kredas ke Hagège alixgas al cxi tiu tria uzo. Tion montras ke en lia teksto la unua apero de la vorto "usonangla" okazas post la klarigo pri la historia rolo de Usono en la 20a jc.

amike dankas
Istvan Ertl
mbavant
mbavant diras:
2009-07-13 21:35
Via interpreto de la franca termino (efektive plursenca) estas tute ĝusta. Li ne celas apartan dialekton de la angla, sed tiun lingvon, kiun oni nomas angla, sed kiu fakte estas stirata de la politika potenco de Usono (do neniel plu de Anglujo). Restas la debato, ĉu la E-a vorto povas kovri tiun signifon. Miaopinie, jes.
Jorge
Jorge diras:
2009-07-12 19:04
Laŭ PIV, NPIV, Cherpillod kaj Zamenhof, ne "Lukiano" sed "Luciano", t.e. ne rekte el la greka sed tra la latina.
pistike65
pistike65 diras:
2009-07-12 20:52
La formo "Lukiano" ebligas ne miksi la povran helenon kun Lucky Luciano.
amoke
Istvan Ertl
dennis
dennis diras:
2009-07-12 16:19
La komentoj de Sinjoro Hagege certe povas utili al la ghenerala, ekstera informado pri Esperanto.

Antau jaroj estis aliaj lingvistoj kaj fakuloj kiuj parolis favore pri Esperanto. Unu el ili estis Mario Pei, itala/usona lingvisto kiu popularigis lingvajn temojn; alia estis Umberto Eco, kiun, se mi bone memoras, intervjuis Istvan.

Chu estas aliaj tiaj homoj? Ili povas helpi al ni por pli alloge kaj pli senmite informi al la publiko.

Amike,

Dennis Keefe
Universitato de Nankino, Chinio
www.linguafest.info
www.bekkurso.info
krokodilo
krokodilo diras:
2009-07-13 12:09
Ankaŭ Henriette Welter parolas favore dum lasta recepto al Unesko (en Parizo), sed mi pensas ke ĉiaj-ĉi fakuloj, konataj de amas-komunikiloj, timas aspekti propagandistojn de esperanto, timas estiĝi stampataj, etikedataj, brulsignataj kiel esperantistoj ĉe televidoj, « etikedo » foje malkonsiderata en Francio.
Krome, kiam iu konata parolas favore pri esperanto, la movado ripetas liajn vortojn multfoje kaj uzas ĝin kiel argumento. Poste, la lingvisto malŝatus tiun naturan rezulton.
Ne facilas solvi tian problemon. Iom post iom, dum la esperanto progresas, tia timo malaperas.
pistike65
pistike65 diras:
2009-07-14 11:09
... de blogantino, kiu opinias ke Hagège subtenas Esperanton tro malfirme:
http://www.ipernity.com/blog/onagrino/151920
amike
István Ertl
Angelos940
Angelos940 diras:
2009-07-14 11:27
"Sed ĉi tiuj ecoj ne produktas emocion. Malfacilas imagi kiel eblus pasiiĝi pri tiom perfekta ilo same kiel oni pasiiĝas pri la luksaj diftongoj kaj la labirinta konjugacio de la rusa [ktp.]"
Se Claude Hagège povus legi certajn diskut-forumojn (ekz. Klasika Esperanto), li certe ne dirus tion. Sed mi preferas ke li restu ĉe sia opinio kaj ne tro informiĝu pri certaj niaj internaj aferoj!