Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2008 / TEJO ne atingis 400 individuajn membrojn en 2007

TEJO ne atingis 400 individuajn membrojn en 2007

de Redakcio Laste modifita: 2008-03-21 21:41
La 21-an de marto UEA oficiale publikigis informojn pri la membraro en 2007. Kiel Libera Folio jam pli frue raportis, per lastmomenta kampanjo UEA ankaŭ pasintjare sukcesis superi la magian limon de ses mil individuaj membroj: la fina cifero iĝis 6.011, 55 malpli ol en la antaŭa jaro. Pli serioze suferis TEJO, kies membrokvanto malaltiĝis je 121, kaj eĉ restis sub 400. Pro la Jokohama Universala Kongreso, Japanio pasintjare iĝis la lando kun la plej multaj membroj de UEA, rakontas la gazetara komuniko de UEA.

La Jokohama UK faris el Japanio superpotencon en la membrostatistiko de UEA en 2007. La nombro de individuaj membroj en la pasintjara kongreslando pli ol duobliĝis: el 410 en 2006 al 858. Kun 991 aligitaj membroj Japanio liveris entute 1.849 membrojn de UEA kaj gajnis la unuan lokon ankaŭ en la suma statistiko de ambaŭ specoj de membreco, same kiel en 2006, sed tiam la diferenco kun Germanio estis nur 84, dum en 2007 ĝi estis 572.

En multaj landoj la efiko de UK al la membriĝoj estis minusa. Estis entute 6.011 individuaj membroj; en 2006 ili estis 6066. Perdis precipe la landoj, kie la Florenca UK akcelis membriĝojn en 2006, i.a. Francio (-121), Italio (-84), Hispanio (-43) kaj Svislando (-30). Tamen, la ĝenerala malkresko ne okazis pro UK sed pro tio, ke IJK estis malpli granda ol en 2006. La malplimultiĝo de junaj (malpli ol 30-jaraj) membroj estis pli granda ol la ĝenerala malkresko. La nombro de junaj individuaj membroj de UEA - samtempe individuaj membroj de TEJO - estis 394 (-121). En 2008 TEJO tamen denove antaŭvidas pli grandan IJK kaj sekve ankaŭ rekreskon de siaj individuaj membroj.

La distribuo inter la diversaj kotizkategorioj estis: Membroj kun Gvidlibro 386 (375 en 2006), Membroj kun Jarlibro 1.468 (1.308), Junaj Membroj kun Jarlibro 229 (342), Membroj-Abonantoj 2.825 (2.862), Junaj Membroj-Abonantoj 128 (132), Dumvivaj Membroj 809 (824), Junaj Dumvivaj Membroj 24 (25), Dumvivaj Membroj kun Jarlibro 58 (50), Junaj Dumvivaj Membroj kun Jarlibro 13 (16), Honoraj Membroj 63 (64), Membroj de Honora Patrona Komitato 8 (8).

Apud Japanio, almenaŭ 100 individuajn membrojn liveris Francio (548), Germanio (514), Brazilo (344), Usono (330), Nederlando (249), Italio (204), Svedio (164), Finnlando (156), Rusio (151), Britio (149), Belgio (148), Hispanio (143), Ĉinio (141), Hungario kaj Pollando (po 100).

La nombro de aligitaj membroj estis 11.477 (-255). Temas pri tiuj membroj de la aliĝintaj landaj asocioj, kiuj ne estas individuaj membroj de UEA. Kun 1.051 aligitaj membroj la landa asocio de Ĉinio sola superis la limon de 1.000. Sekvis la asocioj en Japanio (991), Germanio (763), Italio (737), Belgio (513), Pollando (500), Britio (391), Usono (385), Francio (332) kaj Svedio (326).

La aliaj asocioj pagis por malpli ol 300 membroj. Inter la aligitaj membroj tiuj malpli ol 30-jaraj estas samtempe aligitaj membroj de TEJO. Ili nombris 1.979, kio signifis malkresketon de 20 membroj.

La tuta membraro de UEA, t.e. individuaj kaj aligitaj membroj kune, estis 17488. En 2006 ĝi estis 17798; sekve okazis malkresko de 310. Daŭras do la falanta tendenco. Dek jarojn pli frue, en 1997, UEA havis 20.131 membrojn, kiuj konsistis el 7.113 individuaj kaj 13.018 aligitaj membroj. Ekde 1999 la suma nombro insiste restas sub 20.000.

Ĉefe pro la malkresko de individuaj membroj, falis ankaŭ la nombroj de pagitaj abonoj al la revuoj de UEA kaj TEJO. La oficiala organo de UEA, "Esperanto", nombris 4.017 pagitajn abonojn (-72), kaj la socikultura revuo de TEJO, "Kontakto", 745 abonojn (-148).

Gazetara komuniko de UEA

arkivita en: