Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2008 / Telefonvoko el alia realo

Telefonvoko el alia realo

de Redakcio Laste modifita: 2008-08-03 16:30
Iun tagon Csaba Székely en la hungara urbo Baja ricevis telefonvokon el alia realo. La persono en la alia fino de la telefona linio parolis Esperanton, uzis tute ordinarajn vortojn, kaj parolis pri konata temo. Spite tion, la du realoj ne renkontiĝis, kaj fine la kontakto estis definitive interrompita de teknika malhelpo. Ŝajne ne sufiĉas venki la lingvajn barojn por atingi interkompreniĝon.

Baja, kie mi loĝas, estas malgranda, apud-Danuba, hungara urbeto. Ĝi ne estas konata, kaj situas ekster la kutimaj turismaj itineroj. Oni ne scias, ke nin indas viziti dum la dua sabato de julio, kiam okazas grandega festivalo de la fiŝista supo, la mirinda unikaĵo de la loka kuirarto.

Krom tiu, por sportemuloj estus interesa la lasta sabato de junio. La sola tago kiam oni povas romantike naĝi 4,7 kilometrojn en Ŝugovica, la flankbranĉo de Danubo, kiu ĉirkaŭfluas ankaŭ la insuleton de la urbo. La naĝadon kronas gastigo per fiŝista supo.

Malgraŭ la nekonateco, preskaŭ ĉiujare ni ricevas gastigan peton laŭ la Pasporta Servo, do kiam en telefono iu ekparolas en la internacia lingvo mi tuj pensas pri tio. Tamen kelkfoje mi ricevas strangajn vokojn.

Hieraŭ estis bela somera tago. Mi antaŭete revenis el mia laborejo, iom manĝis kaj rigardis la novaĵojn en la kuireja televido. La trankvilon rompis sonorigo de la telefono. Mi prenis ĝin.

- Ĉu vi parolas esperante? surprizis min agrabla virina voĉo.

Ho, certe iu peto pri gastigo - trafulmis en mi.

- Jes, mi parolas esperante, mi respondis atendante scivole sinprezenton.

- Ĉu en via lando estas gazetoj en kiu povas aperi tekstoj kun grandaj literoj? mi perceptis la demandon kvazaŭ iun surrealan sonĝon. De kiu planedo ĉi virino aperis? Certe ŝi telefonas el iu kaŝita loko, kiun ne atingas novaĵoj pri la mondo.

- Kompreneble en multaj gazetoj povas aperi grandliteraj anoncoj, mi respondis ĝentile.

- Ĉu vi scias, ke la miskomprenoj en la angla lingvo kaŭzas multajn akcidentojn? balbutis iom surprizite la virina voĉo.

Nu, - mi pensis - ni atingis la mitan legendaron de la esperantistoj. Kvankam en la lastaj tempoj mi jam ne sekvis la okazaĵojn, sed mi memoris, ke tiu temo eternas, kiel la senĉesaj, senaplikaj teminaraj laboroj.

- Jes, - mi respondis - mi scias pri la blufoj de UEA koncerne la aviadilajn akcidentojn. Tamen mi pensas, ke tiaj aferoj en ajna lingvo povus okazi.

- Sed mi konas multajn pilotojn - ŝi balbutis - kaj okazas multaj akcidentoj.

- Tamen en kio mi povas helpi vin? - mi provis ne ridi.

- Mi konas en Pollando plurajn pilotojn. Eĉ ili diras, ke estas problemoj en la interkompreniĝo - ŝi reagis.

- Sed kion vi volas de mi? Ĉu vi pagos la anonckotizojn, se mi aperigos iun vian ideon? mi provis direkti la parolon al praktikaj terenoj.

Post longa embarasa silento ŝi ankoraŭ komencis diri ion, denove menciis Pollandon, sed la baterio de mia telefono elĉerpiĝis kaj la kontakto rompiĝis.

Ŝi poste ne revokis min, do restos eterna enigmo kiu ŝi estis kaj kion ŝi entute volis.

Eble ŝajnas, ke la supra dialogo estas nura elpensaĵo, tamen ĝi vere okazis.

Csaba Székely

arkivita en:
edmundo
edmundo diras:
2008-07-18 10:51
Mi ricevis multe pli strangajn televonalvokojn en Esperanto!

Cetere, ĉu UEA iam okupiĝis pri aviadilakcidentoj? Mi vidis materialojn pri tio kompilitajn de iu (usona?) esperantisto, sed mi ne memoras partoprenadon de UEA en tiu kampo.

Mankas novaĵoj somere, ĉu ne?
luisgui
luisgui diras:
2008-07-20 02:20
Ja, li estis R. Kent Jones:
http://www.esperanto-chicago.org/newsletters/02_05.pdf
(En Vikipedio aperas, verŝajne erara ordo: K. R.)
http://eo.wikipedia.org/wiki/Kent_R._Jones.
--
Luis Guillermo Restrepo Rivas
ClaudeNourmont
ClaudeNourmont diras:
2008-07-18 15:05
mi supozas, ke temas pri francino, del. de UEA en l'Hay-les-Roses. Sxi laboris/as cxe flugkompanio, se mi bone memoras.