Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2008 / Svisaj regionaj parlamentanoj subtenas Esperanton

Svisaj regionaj parlamentanoj subtenas Esperanton

de Redakcio Laste modifita: 2008-03-09 07:18
Kiel konsekvenco de informa kampanjo de Svisa Esperanto-Societo, 27 svisaj parlamentanoj en la kantono Neuchâtel nun decidis subskribi mocion favore al Esperanto. La teksto de la propono restas sur tre ĝenerala nivelo por eviti ĝian rifuzon en la parlamento. Mireille Grosjean, kunprezidanto de SES, tamen ne havas tre grandajn esperojn pri ĝia akceptiĝo, sed opinias pozitiva jam la fakton, ke la propono estis subskribita kaj, lige kun sia diskonigo komence de marto, donos pozitivan publikecon al Esperanto.

Jam en novembro 2007 svisaj parlamentanoj, sekve de informa kampanjo de Svisa Esperanto-Societo, konsentis proponi Universalan Esperanto-Asocion kiel kandidaton por la Nobel-premio. Kiel rezulto de tiu kampanjo kelkaj politikistoj eksentis emon fari ion plian pri Esperanto.

La 21-an de februaro entute 27 parlamentanoj, reprezentantoj de diversaj partioj en la kantona parlamento de Neuchâtel, transdonis al parlamenta pritrakto mocion pri Esperanto. La teksto proponas ke oni traduku la konstitucion de la kantono al Esperanto; regule uzu la lingvon, almenaŭ kelkvorte, en oficialaj paroladoj; subtenu la nedevigan instruadon de Esperanto; konigu en amasinformiloj Esperanto-rilatajn aktivaĵojn; nomu stratojn laŭ merithavaj esperantistoj, kaj traduku al Esperanto diversajn dokumentojn kaj lokajn turismajn broŝurojn.

Mireille Grosjean supozas, ke la sukceso grandparte dependas de longdaŭra kampanjo por informi politikistojn kaj aliajn influhavajn personojn.

- Mi kutimas sendi dosieron pri Esperanto trifoje jare, ekde 2002,  al proksimume 120 adresoj de politikaj partioj, universitatoj, teknikaj altlernejoj, bibliotekoj, centroj por lertigado de instruistoj, neformalaj grupoj, diversaj instancoj, moŝtuloj kiel la konata balonisto Bertrand Piccard kaj aliaj. En tiu grupo estas Sinjorino Gisèle Ory. Ŝi kun Francine John subskribis kandidatigan leteron por Nobel-pacpremio por UEA 2008.

Libera Folio: Kiel tio kondukis al la nova propono?

- Konsekvence de tio Sinjoro Alain Bringolf ekpensis pri stimulo de Esperanto. Li estas deputito en Grand Conseil, granda konsilio, kiu estas la leĝofara potenco de la kantono Neuchâtel, kie situas la du famaj esperanto-centroj de La Chaux-de-Fonds: CDELI, Centro pri Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia, kie agadas Sinjoro Claude Gacond, elstara pedagogo, kaj la alia Kultura Centro Esperantista, kiu nun estas en la manoj de Valerio Ari (Giorgio Silfer) kaj lulilo de la Civito.

Libera Folio: Kiel la afero nun pluiros?

- Do ni revenu al Alain Bringolf. Li verkis proponon, kaj petis pri kunsido kun Claude Gacond kaj mi. Tio okazis la 11-an de decembro 2007. Ni interŝanĝis ideojn, proponojn, la teksto cirkulis inter lia kaj mia komputilo... Li akceptis ĉiujn niajn proponojn. La teksto restis tre ĝenerala, por eviti nean voĉdonon. Tamen tion ni ja riskas. Li bonege konas la politikon en nia kantono, kaj konsilis al mi proponi prelegon pri Esperanto en ĉiuj parlamentanaj grupoj, kvin. Mi sekvis lian konsilon. Do verŝajne mi prelegos kvinfoje dum la proksimaj monatoj. De tiuj prelegoj dependas la voĉdono.

Tamen, jam antaŭ la voĉdonado pri la propono, la afero kredeble donos iom da publika atento al Esperanto. La 4-an de marto en CDELI okazos gazetara konferenco pri la temo kun ĉeesto de kelkaj el la subskribintaj parlamentanoj.

Franclingvanovaĵero el regiona televidprogramo la 4-an de marto:

arkivita en: