Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2008 / La Centra Oficejo ricevos novan oficiston

La Centra Oficejo ricevos novan oficiston

de Redakcio Laste modifita: 2008-07-31 01:25
La lasta plena tago de la Roterdama Universala Kongreso, vendredo, komenciĝis per la dua kunsido de la komitato de UEA, kiu estis malfermita je la 9-a horo en salono Hodler. La komitato akceptis la buĝetproponon de la estraro senŝanĝe, kio signifas, ke nun eblos dungi novan oficiston por la Centra Oficejo. La nova oficisto tamen ne estos la antaŭa oficisto kaj nuna honora membro de UEA, Simo Milojević, kiu sur nia foto diskutas kun la prezidanto de la asocio. La komitato akceptis ankaŭ la aliĝpeton de unu nova landa asocio el Afriko.

Mirinde malmulte, preskaŭ tute ne, la komitato diskutis pri la buĝeto. La propono de la estraro estis akceptita preskaŭ unuanime, kvankam en pluraj aliaj programeroj de la kongreso estis levitaj interalie demandoj pri tio, ĉu la mono de UEA vera sufiĉas por unu nova oficisto. Tiaj demandoj tute ne aperis en la komitatkunsido.

Pli da diskuto okazis pri eksteraj rilatoj, edukado kaj pri landa agado. En la punkto pri landa agado, post diskuto estis forigita el la rekomendoj la frazo "Okazu pliintensigo kaj pliefikigo de kunlaboro inter Afrika Esperanto-Centro kaj Afrika Oficejo".

Gbeglo Koffi, la antaŭa estro de la Afrika Oficejo de UEA, kaj la nuna gvidanto de Afrika Centro Esperantista, diris dum la komitata kunsido, ke lia Esperanto-centro estas tute sendependa, kaj ke ĝi ne apartenas al la Esperanta Civito.

La prezidanto de UEA Probal Dasgupto tiam petis, ke Gbelgo Koffi konfirmu tion per retpoŝto, kaj sendu tiun mesaĝon samtempe kopie al la Civito. Probal Dasgupto tamen same bone povus ricevi tiun konfirmon rekte en la retpaĝaro de la Civito, se li atente ĝin studus.

Tie estas skribite, ke la privata lernejo Instuto Zamenhof en Togolando "gastigis la Afrikan Oficejon de UEA de septembro 2004 ĝis decembro 2005, kaj poste la Afrikan Centron Esperantistan, kiu estas sendependa de iu ajn organizaĵo, esperanta kaj ne esperanta".

Plia studo malkaŝas, ke la "plene sendependan" instituton gvidas la Civitano Gbeglo Koffi, kaj ĝi troviĝas en la ejo de la privata lernejo Instituto Zamehof, kiu siavice estas posedata de TIETo (TIETTI-Instituto de Esperanto en Togolando). TIETo siavice estas "paktinta establo" de la Civito ekde la jaro 2004.

La Madagaskara komitatano uzis sian unuan parolvicon en la komitatkunsido, en kiu ŝi bedaŭris la ĝenan konflikton inter "du afrikaj oficejoj", kaj esperis ke tio jam finiĝos.

Kiam temis pri eksteraj rilatoj, Michela Lipari proponis, ke en Bjalistoko okazu diskuto pri tio, kion signifas la neŭtraleco de UEA, kaj kiajn sekvojn tiu havu por ekstera agado. La prezidanto maldankis kaj forte kontraŭis la proponon, ĉar laŭ li tio kondukus al tio, ke ni eble havus poste UEA1, UEA2 kaj eble UEA3, pro diversaj konceptoj pri neŭtraleco.

Jam iĝis malbona tradicio, ke mankas tempo trakti la punkton "Strategia laborplano kaj ceteraj agadoj" de la komitata tagordo. Ĉi-jare oni anstataŭe decidis, ke diskuto pri tio okazu en la lastatempe plene stagnanta komitata retlisto.

La komitato akceptis per 49 subtenaj voĉoj la aliĝon de Burundia Esperanto-Asocio. La akcepton kontraŭis neniu komitatano, sindetenis 5, kaj malvalidaj voĉoj estis same 5, unu el ili estis malplena, kaj 4 ne validis, ĉar en ili estis skribita la vorto "jes" anstataŭ "por".

La kongresa libroservo en vendredo lastmomente por la jubilea kongreso ricevis la verkon de Ulrich Lins "Utila estas aliĝo" pri la historio de UEA.

Dum la tradicia kongresa aŭkcio la unuan kongresan numeron de la venontjara kongreso en Bjalistoko sukcesis aĉeti Synnöve Mynttinen por la facila prezo de 320 eŭroj. La plej multekosta varo, pollingva unua libro, kies minumuma vendoprezo estis 500 eŭroj, restis ne vendita. Estis farita unu oferto de 500 eŭroj, sed la aŭkci-gvidanto Humphrey Tonkin decidis retiri la libron por la venonta jaro.

La vendredan programon fermis la tradicia internacia arta vespero.

Laŭ raporto de Jukka Pietilänen kaj aliaj informoj

arkivita en: ,
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2008-07-26 08:53
100 jara neutraleco estis por UEA tre grava, kio garantis eble gxies sukcesan travivon, kvankam ne cxiam en cxiu kazo placxis al mi.Ofte konformistoj provis kunlabori kun iu regximo, sistemo kaj hodiaux ili ankaux ne ekzistas.Vivante kaj agante en iama GDR-o mi travivis kritikan agadon de "sxtataj esperantistaj funkciuloj" ( ecx pagataj) kiuj provis determini agadon de lokaj esperantistoj kaj agdon en TEJO kaj UEA kaj nun ili ankau preskaux ne ekzistas.
Mi opinias, ke UEA dauxre restu neutrala, sed devas kunigi cxiujn flankojn kaj idealojn.Ankaux miaj infanoj ne havas saman opinion kaj mi tamen respektas cxiun.Ni restu neutralaj, sed ne hezitu diri, se ion ni opinias malgxusta.

Kelkaj vortoj ankoraux pri auxkcio.Estas gxuste, ke UEA pli komercigxas kaj tiu cele servas la cxiujara auxkcio interalie, sed laux mia opinio gxi devus okazi publike el interneto por multaj atingeblaj, cxar certe ankaux tiu volus volonte partopreni, kiu tempe aux pro malsano ne povis partopreni la kongreson. Tiam mi estas certa, ke oni akirus pli grandan sumon kio ne devus esti egala al UEA.
Amike kaj tamen samideane restas via Stanislavo