Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2008 / Osmo Buller ne planas demisii

Osmo Buller ne planas demisii

de Redakcio Laste modifita: 2008-08-03 00:14
Dum la tradicia programero "La centra oficejo respondas" Osmo Buller ricevis la demandon, kiam lia mandatperiodo finiĝos. Li respondis, ke verŝajne ne baldaŭ estos bezono serĉi novan ĝeneralan sekrearion, ĉar li ne havas planojn demisii. La publiko eksciis ankaŭ, ke laŭ buĝetpropono por la jaro 2009 estos dungita nova oficisto. Ankaŭ post tiu fortigo la oficistaro daŭre estos malpli granda ol antaŭ kelkaj jaroj.

Proksimume okdek kongresanoj kolektiĝis en salono Lapenna ĵaŭde matene por fari demandojn al reprezentantoj de la Centra Oficejo. La kunsidon malfermis ĝenerala direktoro Osmo Buller, ĉe kies flanko sur la podio sidis oficistoj Clay Magalhães kaj Pasquale Zapelli. Poste aliĝis ankaŭ la librotenisto de la Centra Oficejo, Stanka Starčević. En la salono ĉeestis plia dungito de UEA, la redaktoro de la revuo Esperanto Stano Marček.

- Mi volas unue memorigi nin ĉiujn pri kolego, kiu ne plu estas inter ni, pri Marvin Stanley. Unu tagon post la kongreso en Jokohamo ni ricevis tiun funebran sciigon. Li dum 21 jaroj estis oficisto, nia ĉefa librotenisto, kaj kies forpaso estas granda perdo al ni ĉar ni ne nur perdis kolegon kaj amikon sed ankaŭ oficiston kun grandega sperto, diris Osmo Buller.

Poste li klarigis, ke en novembro 2007 anstataŭ Marvin Stanley estis dungita Ralph Schmeits, kiu pli frue laboris du jarojn kiel sekretario, kaj anstataŭ li kiel sekretario estis dungita Katarzyna Marciniak, antaŭa TEJO-volontulo.

- En ĉi tiu momento ni estas ok oficistoj en la CO, Stano Marček ekster la oficejo, kaj krome en la salajrolisto de UEA estas ankaŭ purigistino. Du el la oficistoj estas partatempaj, tiel ke sume egalas al 7,2 plentempaj laborantoj. Tio estas konsiderinde malpli ol estis antaŭ kelkaj jaroj - tiam estis 12 oficistoj, kiuj egalis al 11 plentempaj, el kiuj unu estis redaktoro en la oficejo. Mi ofte diras, ke oni aplikis trionan rabaton je la nombro de la oficistoj, sed tio rezultigis teruran premon, la oficistoj devas ofte rezigni pri siaj ferioj kaj labori multe pli ol la oficialajn laborhorojn, diris Osmo Buller.

En la buĝetprojekto por 2009 estas mono por la dungo de unu plia oficisto, kio iom malpliigos la laborpremon de la oficejo, li poste rakontis.

Hans Bakker demandis, ĉu vere UEA havas monon por dungo de plia oficisto, kaj proponis, ke la subkomitato de financoj ricevu pliajn klarigojn pri la afero antaŭ la vendreda komitata kunsido.

Osmo Buller respondis, ke la buĝeto estas bone pripensita.

- Tiu pliigo de la oficistaro estas finance absolute sekura. Pri tio mi povas doni mian honoran vorton, ĉar mi preparis la unuan malneton de la buĝeto. La bezono ekzistas jam de pluraj jaroj, sed antaŭe ne estis tiuj financaj eblecoj. Praktike UEA tamen havis ekstran oficiston, aŭ eĉ plurajn, en la formo de kromlaboro kaj neferiado. Tio estis la kontribuo de la nunaj oficistoj por repagi la deficiton de antaŭaj jaroj. Nun estas la dua jaro sen deficito, venontjare la buĝeto estos en ekvilibro. La estraro estas bone informita pri la havebleco de la mono, kaj la komitato povas plene fidi la estaron, diris Osmo Buller.

Estis demandoj pri eldono de mondomapo en Esperanto, pri mankantaj informoj en la kongresa libro, kaj pri la prezo de amasloĝejo, kiu tra UEA kostas unu eŭron pli por nokto ol se oni rekte rezervas. Pri la prezo de la amasloĝejo la konstanta kongresa sekretario Clay Magalhães respondis, ke UEA devas ricevi pagon por sia laboro:

- Ni pagis jam pasintjare por sesdek lokoj en la amasloĝejo. Tio donis garantion, ke almenaŭ sesdek kongresanoj povas loĝi tie. Se oni mem provus rezervi malfrue, eble restus neniu loko.

Gbeglo Koffi demandasGbeglo Koffi, la antaŭa estro de la Afrika Oficejo de UEA, demandis, kiom da oficejoj UEA nun havas kaj kiuj estas iliaj direktoroj.

- Kiuj estas la taskoj de tiuj oficejoj, ekzemple la Afrika Oficejo? Oni diras, ke la Afrika Oficejo zorgas pri la preparoj de la ILEI-konferenco en  Benino. Ĉu nur tio estas la tasko? Antaŭe revuoj kaj libroj estis preparataj en la Afrika Oficejo, tio ne okazas nun?

Gbeglo Koffi demandis ankaŭ kial mono kiu devis esti ĝirita al li neniam alvenis, sed pri tiu temo Osmo Buller ne volis paroli en publika kunsido.

- Pri kontoj mi ne respondos, ĉar neniu rajtas publike trakti aferojn, kiuj rilatas al unuopaj kontoj. Oni ĉiam rajtas fidi, ke ĉiuj informoj pri tiaj aferoj estas konfidencaj ĉe UEA. Ni ne donas iujn ajn informojn kiam ĉeestas eksteruloj, kaj ĉiuj ĉi tie estas eksteruloj, kiam temas pri kontoj de Gbeglo Koffi.

Rilate la Afrikan Oficejon Gbeglo Koffi ne ricevis respondon. Anstataŭe Osmo Buller konsilis al li levi la demandon en la kunveno pri afrika agado aŭ en la komitata.

Krome Gbeglo Koffi denove volis scii, kiam finiĝos la mandatperiodo de Osmo Buller.

- Pri la fino de mia mandatperiodo mi ne scias, ĉar mi tute ne havas planojn eksigi, kaj ne baldaŭ aperos anonco pri nova ĝenerala direktoro. Mi ne scias, ĉu Gbeglo Koffi vidis en sonĝo ke estus bezono pri nova anonco, sed mi ne vidas tian bezonon, respondis Osmo Buller.

Poste estis demandoj pri misoj dum duontaga ekskurso, pri listigo de profesioj en la kongreslibro kaj pri "ortografia eraro" en la ŝildo apud la pordo de la Centra Oficejo. Post iom da enketado evidentiĝis, ke temas pri mankanta streketo en "Esperanto-Asocio".

- Mi ne rimarkis tion, mi ne legas la ŝildon ĉiumatene, diris Osmo Buller.

arkivita en: ,
edmundo
edmundo diras:
2008-07-24 17:07
Mi pensas, ke mi vidis ĝin (ĉe http://uk08.lafontano.net/informilo.php) hodiaŭ matene, sed nun ĝi ne estas tie. Ĉu mi sonĝis?
edmundo
edmundo diras:
2008-07-24 23:13
Jubileanto 4 estas nun elŝutebla denove, sed ĝi estas ŝanĝita. La unua, malaperinta versio havis raporton pri la arestita kongresano.