Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2008 / Premio Deguĉi al Renato Corsetti

Premio Deguĉi al Renato Corsetti

de Redakcio Laste modifita: 2008-07-29 12:16
En la fermo de la 93-a UK en Roterdamo estis anoncitaj diversaj premioj kaj distingoj. La plej prestiĝan el ili, Premion Onisaburo Deguĉi, ricevis la antaŭa prezidanto de UEA, Renato Corsetti.

Premio Deguĉi estis starigita en la Jubilea Jaro 1987 per donaco de Oomoto por ĉiujare premii agadon, kiu pere de Esperanto antaŭenigas la internacian amikecon kaj solidaron en la spirito de Lazaro Ludoviko Zamenhof kaj Onisaburo Deguĉi. Pri la ricevanto de la premio decidas la estraro de UEA. La Premio konsistas el diplomo kaj monsumo de 2000 eŭroj.

Aljuĝante la premion al Renato Corsetti, la estraro de UEA skribis:

Renato Corsetti estas unu el la plej elstaraj agantoj de Universala Esperanto-Asocio. Por li Esperanto estis ĉiam nedisigeble ligita al agado por pli bona mondo, por internacia amikeco, solidaro kaj paco. Antaŭenigi tiujn idealojn signifas al li antaŭenigi Esperanton, kaj tute aparte, disvastigi ĝin precipe al tiuj partoj de la mondo, kie la Internacia Lingvo apenaŭ aŭ tute ne havas adeptojn. Tio instigis lin al pionira laboro por krei Esperanto-movadon en multaj landoj de la Tria Mondo, precipe en Afriko kaj arabaj landoj, ĉiam celante, ke al la novaj esperantistoj la posedo de la nova lingvo fariĝu rimedo por plivastigo de siaj spiritaj horizontoj kaj por persona kresko.

(Gazetara komuniko de UEA)

arkivita en: ,
gbeglokoffi
gbeglokoffi diras:
2008-08-04 10:36
Tiu premio jam iris al Rob Moerbeek kaj Simo Milojevich. Jen nun ankau al Renato CORSETTI. Chu ne eblus trovi aktiviulojn iom for de Osmo BULLER, kaj kiuj estas almenau same meritplenaj ?

Pro la proksimigho de la laureatoj al Osmo BULLER, oni povas havi la impreson, ke Osmo BULLER tiel konstruas kaj fortikigas sian reton chirkau si. Tiel, kiu celas tian premion, tiu estu lojala al Osmo BULLER. Certe en 2002 Osmo neniam akceptos doni tiun premion al Renato.

Chu la homoj kiel Tereza KAPISTA, Marie-Helene DESERT ktp ne meritus tiun premion ?
Jorge
Jorge diras:
2008-08-04 12:42
Jen tempest' en akvoglaso,
la skandalo de l' monato,
lagofunda serpentego!
pistike65
pistike65 diras:
2008-08-04 15:10
Kara Koffi,

eble Vi ne rimarkis la frazon
"Pri la ricevanto de la premio decidas la estraro de UEA."

amike
Istvan Ertl
Peter
Peter diras:
2008-08-05 00:39
Estimata s-ro Gbeglo Koffi,

dum la UK Vi ne ellasis iun ajn iomete taŭgan podion por publike trakti Viajn opini-diferencojn kun Osmo Buller. Bonvolu ekscii, ke tio fariĝas por ĉeestantaj, sed ne tuŝataj personoj iom post iom teda. Tial mi petas la permeson esprimi almenaŭ foje mian deziron, ke problemojn privatajn oni laŭeble solvu ankaŭ private.

Sinceran kaj elkoran dankon,

Peter