Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2008 / Revuo de UEA denove presata en Nederlando

Revuo de UEA denove presata en Nederlando

de Redakcio Laste modifita: 2008-04-09 22:25
La revuo de UEA post kvin jaroj en Slovakio denove estas presata en Nederlando - por ŝpari monon. En la pasinta jaro la kostoj de la revuo superis la buĝeton per 9.000 eŭroj, nun oni esperas per malpli kosta produktado kaj ekspedado havigi pli da mono por aliaj celoj, eble unuavice por plia laborforto en la Centra Oficejo, rakontas la ĝenerala direktoro de UEA en intervjuo de Libera Folio. La redaktado de la revuo tamen plu estos farata de la nuna redaktoro en Slovakio. La kontrakto de Stano Marĉek estas aŭtomate renovigata ĉiun jaron, se la estraro ne faras alian decidon plej malfrue en aŭgusto de la antaŭa jaro. Osmo Buller mem en la nuna periodo oficas precize kvar jarojn, kaj lia kontrakto daŭras ĝis aŭgusto 2009. Onidire li konsentos resti por nova periodo nur, se la oficistaro efektive estos pligrandigita.

Libera Folio: Dum longa tempo la revuo de UEA estis produktata en Slovakio por ŝpari monon. Tamen la marta numero estas presita en Nederlando. Kial?

Osmo Buller: Denove por ŝpari monon. Kiam en 2003 oni ekproduktis la revuon en Slovakio, UEA ŝparis 10 mil eŭrojn kompare kun 2002. Iom post iom plialtiĝis la kostoj en Slovakio kaj ankaŭ en Ĉeĥio, de kie la revuo estis lastatempe dissendata. Plikostiĝis la tarifoj, kaj krome la slovaka kaj ĉeĥa kronoj plivaloriĝis kontraŭ eŭro. Jam antaŭ du jaroj oni preskaŭ revenigis la revuon al Nederlando, sed tiam redaktoro Stano Marček sukcesis marĉandi malpli altan prezon en Slovakio. Pasintjare la kostoj tamen tiom galopis, ke la revuo superis la buĝeton per 9.000 eŭroj. Ekde marto ĝi estas presata en Roterdamo kaj dissendata de DHL. La ŝparo je pres- kaj sendokostoj de unu numero estas 1200-1500 eŭroj, kaj sume la revuo kostos ĉi-jare eĉ malpli ol en 2002. La sendokostoj estas iom sub tiuj en 2002, sed la preskostoj nur duono de tio, kion ni pagis antaŭ ses jaroj al la tiama nederlanda presejo.

Kiel longe la revuo estis presata en Slovakio? Ĉu antaŭ tio ĝi ĉiam estis presata en Nederlando? Ĉu nun oni revenis al la sama presejo, kie la revuo antaŭe estis presata?

Oni presis la revuon en Slovakio ekde januaro 2003 ĝis februaro 2008. Antaŭe ĝi estis presata en Nederlando ekde 1957, unue ĉe la esperantista presisto Zwagers en la sama strato kiel la CO, kaj de oktobro 1970 ĝis la fino de 2002 ĉe la presejo Tuijtel en proksima urbeto. La nuna presejo nomiĝas Thieme MediaCenter.

Kiom estas la eldonkvanto de la revuo? Kiom el tiu kvanto iras al individuaj membroj?

La preskvanto estas 5000. Pagintaj ricevantoj - ĉefe membroj sed ankaŭ nur-abonantoj - estas proksimume 4000. Krome la revuo iras al 100-200 adresoj senpage aŭ intersânĝe.

Dum la lastaj jaroj abonantoj de tempo al tempo plendis, ke la revuo ne venas, kvankam ili jam antaŭ longe pagis la kotizon. Ĉu estis pli da tiaj misoj dum la slovakiaj jaroj, ĉar la abonant-registro troviĝis en unu lando kaj la ekspedejo en alia? Ĉu ekspedado el Nederlando donas iujn avantaĝojn?

Plendoj estas neeviteblaj, sed ili neniam estis multaj. Se montriĝis, ke ie la revuo alvenas tro malfrue, oni provis solvi tion per alispeca sendomaniero, bedaŭrinde pli multekosta. Verŝajne la ekuzo de DHL kaŭzos, ke ie la revuo alvenas pli malfrue. La CO sekvos la evoluon kaj faros rearanĝojn kaze de gravaj malfruiĝoj. Tricento da membroj cetere legas la revuon en la reta Jarlibro, kie ĝi aperas en la sama tago, kiam ĝi iras al la presejo. Al ili verŝajne ne multe gravas, kiam venas la presita versio. Unu avantaĝo de la ekspedado el Nederlando estas, ke al malfruaj kotizantoj oni nun sendas la jam aperintajn numerojn samtage, kiam oni registras iliajn kotizojn. Antaŭe ili devis atendi ĝis la apero de la sekva numero, kun kiu ili ricevis ankaŭ la pli fruajn.

En la historio de UEA estis periodoj kiam la revuo estis redaktata ekster la Centra Oficejo, eble plej rimarkinde dum la jaroj kiam William Auld ĝin redaktis. Sed tio ne daŭris longe, ĉu? Dum kiuj aliaj periodoj la redaktado de la revuo okazis ekster la sidejo de la asocio, kaj kial?

Se temas pri la Roterdama periodo, la redaktado okazis ekster la CO en ties komenco, de 1955 ĝis 1962, kvankam ankaŭ tiam parto estis farata en la CO. Ekde decembro 1962 ĝis decembro 2001 la redaktoro laboris en la CO.

Ĉu en la nuna epoko de tuja reta komunikado estas iuj malavantaĝoj de la fakto, ke la redakcio de la revuo de UEA ne troviĝas en la sidejo de la asocio?

Reta komunikado evidente ne povas konkurenci kun situacio, kiam la redaktoro kaj la cetera stabo estas daŭre kune. Same kiel en la 50-aj jaroj, ankaŭ nun parton de la enhavo oni preparas en la CO, ekz. la rubrikojn Oficiala informilo, Laste aperis kaj Nekrologoj, ĉar la koncernaj informoj troviĝas en la CO.

Kiomfoje estis longigita la kontrakto kun la nuna redaktoro, kaj ĝis kiam validas la nuna kontrakto? Ĉu estis ajnaj diskutoj pri eventuala revenigo de la redaktado de la revuo al Roterdamo?

La redaktoro laboras laŭ kontrakto, kiu aŭtomate renoviĝas por unu jaro, se la redaktoro aŭ la estraro ne retiras ĝin antaŭ la fino de aŭgusto. La nuna estraro ankoraŭ ne diskutis pri la revuo, sed la du antaŭaj estraroj ĉiam esprimiĝis pozitive pri la redaktado kaj la praktikaj aranĝoj de la revuo.

Ĉu la ricevotan ŝparon pro la revenigo de la revuo al Nederlando oni uzos por aliaj celoj?

La CO rutine klopodas ŝpari elspezojn ĉie, kie tio eblas, por kontraŭpezi malfavorajn evoluojn ĉe aliaj elspezoj. En tiu ĉi kazo la ŝparo tamen estas tiel granda, ke ĝi povos plirapidigi miajn planojn denove pligrandigi la stabon de la Centra Oficejo, kie la laborsarĝo estas sufiĉe neeltenebla.

arkivita en:
esperanto
esperanto diras:
2008-04-02 22:03
Sendepende de tio, kie la revuo de UEA estas presata, gravus, ke gxi estus interesa legajxo. Tiun kriterion gxi lau mi nuntempe bedaurinde ne tute plenumas. Gxia karaktero estas tro propagandeca. Necesas repripensi gxian koncepton. Gxuste okaze de la 100-jara jubileo de UEA devus esti diskutataj multaj aferoj de la informado, sed ne nur diskutataj, sed ankau realigataj.
Andreas Künzli (Svislando)
unuel
unuel diras:
2008-04-03 07:40
Efektive estas tiel, ke la revuo de UEA predikas al konvertitoj, kvazaŭ daŭre klopodante konvinki esperantistojn, ke ili ja ĉiel kaj ĉiam pravas, kaj se la tuta mondo ne tuj akceptas Esperanton, tio okazas pro la stulteco de la cetera mondo. Serioza revuo de serioza asocio devus iel kuraĝi tuŝi ankaŭ problemajn kaj intelekte postulajn temojn. Krome en la revuo abundas preseraroj, la aspekto estas kria kaj amatoreca, kaj la enhavo ŝajnas ĉefe dependi de tio, kian materialon la redaktoro hazarde ricevis por la koncerna numero. Oni uzas milojn kaj milojn da eŭroj por presi koloran makulaturon.
lamiller
lamiller diras:
2008-04-03 17:14
Mi emas konsenti . . . mi gxuste nun relegas la numerojn de 1953. En tiu jaro vintre okazis grandega inundo en Nederlando, kaj pli ol 2000 homoj mortis. En la revuo estas rakonto pri la sperto de unu familio, tre kortusxa kaj spirhaltiga. Kaj post pluraj monatoj aperis pli teknika artikolo pri la konstruado de la digoj, kun klarigo pri tio, kial la digoj disfalis. Ecx post tiom da jaroj, la legajxoj estas interesaj kaj atentokaptaj. (Mi antauxe sciis nenion pri la katastrofo de 1953).

Cetere, aperas literaturaj rubrikoj (noveloj, poemoj, kc), el kiuj kelkaj estas nur mezbonaj, sed kelkaj estas tre placxaj. Aperas enigmo-konkursoj. Foje aperas scienca artikolo ("La Konduto de Sekscxeloj de Chlamydomonas"). Kaj tiel plu. Certe enestas raportoj pri la Kongreso, la movado en diversaj landoj, novajxoj pri Esperantistoj, kaj kutimaj propagandajxoj . . . sed la tuto estas iom pli interesa ol la nuntempaj numeroj.

Lee Miller (Usono)
esperanto
esperanto diras:
2008-04-04 23:10
Ŝajnas al mi, ke la nivelo de la revuo estis sufiĉe alta dum la redaktorado de Fettes kaj Ertl. Necesus reveni al tiu nivelo.
Kompreneble mi konscias, ke estas malfacile redakti gazeton, kiu kontentigu samtempe la atendojn de lerta kaj klera/intelekta esperantisto en Eǔropo, kiu estas enuanta cinikulo kaj jam delonge ne plu kredas je la fina venko de Esperanto, au de mezulo aǔ komencanto en Vjetnamio, Brazilo aǔ Afriko, kiu kredas je la estonteco de Esperanto. Tiun dilemon necesus solvi.
Andreas Künzli
edmundo
edmundo diras:
2008-04-05 14:21
Interesa diskuto estas interesa diskuto, sendepende de tio, ĉu la leganto kredas je Dio, Fina Venko, ktp, kaj teda raporto estas teda raporto, same sendepende de kredoj.

Mi supozas, tamen, ke malnovaj argumentoj povas esti interesaj por novuloj, kiuj ankoraŭ ne konas ilin, dum ili ne plu interesas spertulojn.
bkolker
bkolker diras:
2008-04-07 07:16
Kiel leganto de la revuo de UEA dum duonjarcento, mi diru, ke gxia nivelo nun restas same bona, kiel en la antauxaj du jardekoj. Aliflanke, la revuo farigxis pli modernaspekta kaj facile legebla.
neabonanto
neabonanto diras:
2008-04-07 16:45
Antau ol ekdiskuti la nivelojn oni povas ja difini kion la vorto signifas. La idea, intelekta kaj profesia niveloj de la revuo nuntempe estas klare malpli alta ol sub la redaktado de la du antauaj redaktoroj. Pli facile legebla? Jes certe, ghuste pro la malalta intelekta nivelo, sed chu tio iel estas alstrebinda? Chu ne ankau iom gravas kio legeblas?
Jorge
Jorge diras:
2008-04-06 17:20
Mi konfesas, ke jam de multaj jaroj mi legas preskaŭ nur la recenzojn (kaj "Lasta aperis"). Lastatempe ankaŭ la neŭronkirlajn artikolojn de Probal Daŝgupto, por antaŭbatali alchajmeron. Heroldecaj raportoj kaj informetoj pri renkontiĝoj k.s. ne tro interesas min, i.a. ĉar ofte mankas kritikaj konsideroj.

Aparte interesaj montriĝas, bedaŭrinde!, la "nekrologaj" numeroj, kiel tiu pri William Auld. Kvankam la marta numero ĉi-jara kvazaŭ faras el Claude Piron novan sanktulon! Ĉu ni bezonas tiajn? Ĉu oni ne prezentu homon kiel homon?
Jorge
Jorge diras:
2008-04-06 17:22
Se paroli pri aliaj "informiloj", jen amuza eraro en ĵusa HeKo:

http://esperantarespubliko.blogspot.com/2008/04/far-i-tao-la-ina-poeto.html
Ranga
Ranga diras:
2008-04-13 12:21
Mi legas la revuon Esperanto ekde 1979. La nombro de pagxoj (24) ne altigxis ekde tiam. Mi sxatas ricevi la plidikan Esperanton! Ne mankas novajxoj plenigi la paperojn. Ekzemple, la Unua Tutlanda Esperanto-Kongreso en Barato en Februaro 1982 konkeris la kovrilpaghon de la revuo (Marto 1982) kun detala raporto en du plenaj pagxoj. En Februaro 2008, Barataj esperantistoj gastigis, unuafoje tiom grandskalan, 5-an Azian Kongreson de Esperanto. Sed la novajxo pri tiu evento okupis nur duonpagxon de la revuo Esperanto, malkuragxigante la Baratajn esperantistojn.
koosscharroo
koosscharroo diras:
2008-04-27 22:06
Reirante al la temo de la kostoj, mi ne komprenas, kial oni ne lancxas la eblecon por membroj kaj abonantoj ricevi la revuon nur perkomputile en PDF-strukturo. Tiam oni sxparas kaj la presado- kaj la sendokostojn (se ne paroli pri protektado de la vivmedio, kie la papero fine alvenos).
Mi spertas tiun abonmetodon de aliaj revuoj, kaj gxi vere estas kontentiga. (kaj restas surbreta loko por aliaj aferoj).
Ranga
Ranga diras:
2008-04-30 08:40
Mi audis de la CO de UEA, antau kvin monatoj, ke estas ebleco aboni la revuon 'esperanto' en pdf versio je plimalkara prezo! Bonega ideo, chu ne?
Stanislavo
Stanislavo diras:
2008-05-15 23:49
Karaj! Kun granda intereso mi tralegis cxiujn komentojn. Kaj mi ne konsentas, ke aktuale estas produktata "makulaturo" kiel skribis unu el komentintoj. Ne cxio dependas de cxefredaktoro. Multe dependas de ni, legantoj, kiuj ne sendas interesajn materialojn, ne informas pri arangxoj, ne preparas (-os) interesajn artikolojn. Mi ankaux ne konsentas kun opinio, ke nivelo de aktualaj numeroj estas malplialtaj ol antauxe. Mi mem legas revuon preskaux 20 jarojn, kaj ne povas konsenti ke nivelo malaltigxis. Grafike ecx estas bonege eldonata. Se temas pri eraroj (eraretoj), ili cxiam kaj en cxiuj gazetoj aperas, ankaux en niaj naciaj. Mi volas rememori, ke tiu ne eraras kiu nenion faras. Mi deziras al aktuala redaktoro kaj al eventualaj novaj multe da legantoj serioze kaj racie "kritikantaj". Pli bone ol kritiki estus helpi redakti Esperanto-n
Amike - Stanislavo Mandrak (PL)