Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2008 / Malferma tago de UEA kun 110 vizitantoj

Malferma tago de UEA kun 110 vizitantoj

de Redakcio Laste modifita: 2008-12-05 05:47
La 29-a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA en sabato, la 29-a de novembro, allogis 110 vizitantojn el 14 landoj. En la agadkalendaro de UEA ĝi estis la lasta aranĝo dediĉita al la 100-jariĝo de la Asocio. La programo estis abunda. La ĉefa preleganto estis la ĉi-jara Grabowski-premiito Andreas Künzli, kiu faris du prelegojn.

En sia unua prelego Andreas Künzli parolis pri la vivo de Hector Hodler, la fondinto de UEA, kaj ankaŭ pri li kiel modelo por verkoj de sia patro, la pentristo Ferdinand Hodler. En sia dua prelego li ekskursigis la aŭskultantojn tra Ĝenevo, kun salto al Berno, konigante la lokojn, kie troviĝis la Centra Oficejo dum la svisa periodo de UEA.

Ĉi-jare ankaŭ Institucio Hodler '68 festis rondan datrevenon. Pri la celoj kaj historio de la 40-jara financa subtenanto de UEA parolis Grégoire Maertens, ĝia preskaŭ dekomenca estrarano kaj longtempa prezidanto. La prelegoj de Künzli kaj Maertens okazis en la konferencejo de la CO, kiu ĉi-foje estis ankaŭ koncertejo, kie dufoje kantis kaj gitarludis Alejandro Cossavella el Argentino. Cossavella, kiu intertempe certigis sian lokon kiel unu el la pintaj muzikistoj en Esperantujo, gastis en la Malferma Tago jam la duan fojon post sia internacia debuto en aprilo 1998.

Paralela programo okazis en la biblioteko. Andreas Künzli prezentis sian imponan verkon "Universalaj lingvoj en Svislando", Ziko van Dijk lanĉis la gvidlibron "Vikipedio por vi", kaj Marek Blahuŝ parolis pri "Esperanta kulturo: ĉu konservinda elektronike?". Aparte atendita estis la lanĉo de "Esperanto estas...", DVD, kiu en moderna, alloga maniero prezentas Esperanton por la ekstera mondo. La nova filmo naskiĝis el multnacia kunlaboro kadre de Esperanto ĉe Interreto, kies aktivuloj prezentis sian agadon ankaŭ dum aparta progamero.

La Libroservo de UEA vendis dum la tago librojn k.a. varojn por 2701 eŭroj. Pleje furoris "Vikipedio por vi", de kiu vendiĝis 12 ekzempleroj. Po 11 ekz. estis venditaj la Esperanta kaj franca versioj de la Esperanto-dokumento "Esperanto kaj lingva diverseco" kun intervjuo kun la fama lingvisto Claude Hagège.

Aliaj librofuroraĵoj estis "Afero de espero", historio pri la afrika Esperanto-movado de H. Goes (10 ekz.), la gvidilo "Internaciaj Ekzamenoj de ILEI/UEA" (8 ekz.), la romano "Vismar" de I. Nemere (7 ekz.), la UEA-historio "Utila Estas Aliĝo" de U. Lins (6 ekz.), la ekzercolibreto "Poŝamiko" de B. Allée kaj K. Kováts (6 ekz.), kaj la tria volumo de "Beletra Almanako" (5 ekz.). Inter la aliaj varoj la plej popularaj estis la pollingva informa disko "Esperanto — Ciekawe informacje o esperancie" (10 ekz.) kaj la nova DVD "Esperanto estas..." (7 ekz.). En propra kategorio pinta laŭ la vendonombro estis ankaŭ la folio kun dek poŝtmarkoj pri la UEA-jubileo, vendita en 66 ekzempleroj.

arkivita en: