Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2008 / Pola ŝipo kaj 32-lingvulo markis la tagon de lingvoj

Pola ŝipo kaj 32-lingvulo markis la tagon de lingvoj

de Redakcio Laste modifita: 2008-10-06 11:05
La 26-a de septembro laŭ decido de la Konsilio de Eŭropo ekde la jaro 2001 estas festata kiel la Eŭropa tago de lingvoj. Aparte aktive la celebradon partoprenas esperantistoj. En la hejmpaĝo de la Konsilio de Eŭropo troviĝas informoj pri la festotago en nur kvar lingvoj, sed unu el tiuj lingvoj estas Esperanto. Ĉi-jare la Konsilio de Eŭropo ricevis kaj publikigis informojn pri dek esperantistaj arangoj lige kun la lingvotago, de Serbio en la sudo ĝis Svedio en la nordo. La plej multaj esperantistaj aranĝoj tamen certe pasis sen la scio de la Konsilio de Eŭropo.

En la pola urbo Gubin, la lerneja Esperanto-klubo Verdaj papilietoj okaze de la lingvotago konstruis "lingvoŝipon", kies ferdekoj estis plenigitaj per vortaroj preparitaj de la lernantoj. En la lerneja korto infanoj prezentis kantojn en Esperanto kaj en la germana, lingvo de la tuje translima urbo Guben.

En Slovenio kaj Serbio la lingvotagon markis ekspozicioj pri Esperanto, en Nederlando kaj Litovio okazis specialaj kursetoj pri Esperanto. Jam pli frue dum la semajno estis aranĝita provleciono de Esperanto en la sveda urbo Malmö, lige kun la granda Eŭropa Socia Forumo. Enkondukis la aranĝon en Malmö la prezidanto de Eŭropa Esperanto-Unio, Seán Ó Riain, kiu en sia anglalingva parolado akcentis la gravecon de egaleca interkultura dialogo.

Dana Esperanto-Asocio, Sveda Esperanto-Unio kaj Eŭropa Esperanto-Unio  partoprenis kune en aranĝoj dum la Eŭropa Socia Forumo kiu okazis de la 17-a ĝis la 21-a de septembro. Dum ĉiuj tagoj funkciis budo, kie la  deĵorantoj vigle diskutis kun la vizitantoj kaj disdonis centojn da  flugfolioj en diversaj eŭropaj lingvoj, disponigitaj de la diversaj asocioj de EEU.

Kadre de la sama Eŭropa Socia Forumo, dum seminario pri "Ĉarto de principoj", oni rekomendis starigon de "komuna publika spaco" en la Eŭropa Unio. Tia komuna publika spaco laŭ la seminarianoj necesigus interalie la kreon de "eŭropuniaj amaskomunikiloj". Tamen mankis klarigo, kiel tion atingi manke de komuna lingvo.

Eŭropa Socia ForumoFine de la Eŭropa Socia Forumo okazis granda manifestacio kun partopreno de pli ol 15.000 personoj, kie ankaŭ la la Esperanto-movado estis reprezentata.

Ankaŭ en la sidejo de la Eŭropa Komisiono en Bruselo oni solenis la lingvotagon, interalie per gazetara konferenco pri "la neceso lerni kaj praktiki fremdajn lingvojn en EU". Dum la gazetara konferenco oni prezentis la "plej multlingvajn tradukistojn" de la Komisiono, interalie la grekon Ioannis Ikonomou, kiu parolas 32 lingvojn.

Ĉeestis la gazetaran konferencon ankaŭ Seán Ó Riain, kiu kaptis la okazon rakonti al la ĵurnalista publiko pri la ambicia esperantista projekto Lingvolanĉilo, kiu celas uzi Esperanton por enkonduki infanojn al la studado de fremdaj lingvoj en la unuaj klasoj de la baza lernejo. Tamen neniu ĵurnalisto montris apartan interesiĝon pri la projekto.

– Fakte mi estis inter la 4 tiel-nomataj "poliglotoj", kiuj estis invititaj de la Komisiono prezentiĝi, ĉar mi parolas sufiĉe flue 8 lingvojn, kaj povas traduki el aliaj 6 (multe malpli ol la greka kolego, kompreneble). Pro tio, mi havis la okazon plurfoje mencii Esperanton, kadre de Lingvolanĉilo, sed ankaŭ aliloke. Ekzemple, la Ĝenerala Direktoro de la traduk-sekcio de EU, S-ro Lönnroth, demandis al ni kvarope kiu estis la plej malfacila, kaj la plej facila, lingvo kiun ni lernis, ni parolis pri la pola kaj pri Esperanto. Neniu redemandis pri Esperanto, sed ankaŭ neniu faris iun ajn negativan komenton pri ĝi. Eĉ alia kolego de la kvaropo, João Pedro Gomes, studis Esperanton dum 2 jaroj, sed dumlonge ne uzis ĝin.

Anticipante la lingvotagon, la Eŭropa Komisiono ankaŭ eldonis definitivan version de grava 15-paĝa dokumento pri multlingveco kiel "rimedo por Eŭropo kaj komuna sindevigo".

Jam en la lingvotago mem, la 26-an de septembro, la respondeca komisionano Leonard Orban partoprenis forumon pri multlingveco en la universitato Sorbonne en Francio. Dum la forumo oni diskutis pri la agado de la EU-ŝtatoj por plibonigi la lingvoscion de la civitanoj. Centra temo de la forumo estis la "pozitiva influo de multlingveco al evoluo, kresko kaj sento de komuneco".

La oficiala celo de la Eŭropa Tago de Lingvoj estas atentigi la ĝeneralan publikon pri la graveco de lingvolernado, konsciigi ĝin pri la ekzisto kaj valoro de ĉiuj lingvoj parolataj en Eŭropo, kaj aldone popularigi la tutvivan lingvolernadon. Tamen mankas daŭre en la oficialaj strukturoj de la Eŭropa Unio komuna opinio pri tio, kiujn lingvojn eŭropanoj lernu.

arkivita en:
bab
bab diras:
2008-09-28 03:08
Se ni povus ĉiuaspekte malkaŝi ĝuste KIAL neniu ĵurnalisto montris apartan interesiĝon pri la projekto prezentita de Ó Riain, tio ja estus granda paŝo antaŭen por Esperanto.
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2008-09-28 10:15
Se oni rigardas la lingvon kiel komunikilon, tiam ideale ekzistu nur unu lingvo, ĉar tiam ĉiuj povas komuniki kun ĉiuj. La lingvo kiu plej proksimas al tiu idealo en la hodiaŭa mondo estas la Angla. Do, unuflanke oni ne komprenas kial denaskaj Anglalingvuloj estus interesitaj plibonigi la fremdlingvan instruadon en siaj bazlernejoj, aliflanke oni ne ŝatas montri ke oni ne komprenas tion (ĉar tiam aŭ la demandanto aŭ la respondanto aspektos stulta).
bertilow
bertilow diras:
2008-09-30 11:20
"En la hejmpaĝo de la Konsilio de Eŭropo troviĝas informoj pri la festotago en nur kvar lingvoj, sed unu el tiuj lingvoj estas Esperanto."

Kie estas tiuj informoj en Esperanto en la hejmpaĝo de la Konsilio de Eŭropo?
katalin25931
katalin25931 diras:
2008-09-30 11:50
La informoj trovigxas sub tiu adreso jam de la pasinta jaro, kiam post iom da diplomatia agado oni akceptis publikigi miajn tradukojn de iliaj tekstoj.
http://www.ecml.at/edl/default.asp?t=materials
bertilow
bertilow diras:
2008-10-01 12:17
"La informoj trovigxas sub tiu adreso jam de la pasinta jaro, kiam post iom da diplomatia agado oni akceptis publikigi miajn tradukojn de iliaj tekstoj.
http://www.ecml.at/edl/default.asp?t=materials"

Dankon! Eble tio ne gravas, sed al mi ŝajnas, ke "ecml.at" estas la hejmpaĝo de la Eŭropa Centro de Modernaj Lingvoj. La hejmpaĝo de la Eŭropa Konsilio estas laŭ miaj scioj ĉe "http://www.coe.int/". Nu, tiu ECML ja estas kreita de la Konsilio de Eŭropo.

En la efektiva TTT-ejo de la Eŭropa Konsilio mem troviĝas nenio ajn en Esperanto. La tiea serĉilo trovas eĉ ne unu mencion de nia lingvo.
harri
harri diras:
2008-10-01 17:05
Kiel vi serĉis, Bertilo? La serĉilo sur http://www.coe.int/ tuj donas al mi liston de paĝoj kun la nomo de nia lingvo. Mi tuj ricevis sesdekon da paĝoj (mi ne scias ĉu tio estas ĉio, aŭ ĉu listo iel limigita). La listo ne estas impona, ie nur vico da lingvoj aŭ mencioj parentezaj, sed tamen. Tie troviĝas almenaŭ io ankaŭ en Esperanto. Mi trovis du unupaĝajn pdf-dokumentojn "Komunaj referencniveloj: ĝenerala skalo" kaj "Komunaj referencniveloj: laŭŝtupa memtaksilo". - Se ne funkcias la serĉilo ĉe coe.int, provu gugli pri "esperanto site:coe.int".
pistike65
pistike65 diras:
2008-10-01 21:33
Ekzemple, oni povas legi cxe
http://www.coe.int/t/dg4/linguistic/Source/Skutnabb-KangasEN.pdf
studon de nia konata apogantino, Tove Skutnabb-Kangas, pri "Kial lingvo diverseco estu gardata kaj subtenata en Euxropo?". En gxi, piednoto klarigas la ekziston de Espaj denaskuloj.
Amike
Istvan Ertl
bertilow
bertilow diras:
2008-10-01 22:49
"Kiel vi serĉis, Bertilo?"

Mi uzis la serĉilon "Search the news". Ĝi donas neniom da trafoj. Sed ja ekzistas ankaŭ pli ĝenerala serĉilo, kaj ĝi ja donas trafojn.
pistike65
pistike65 diras:
2008-09-30 12:38
en Guglo donas 73 efektivajn trafojn pri la vorto "Esperanto" ene de www.ecml.at.

Amike
István Ertl
katalin25931
katalin25931 diras:
2008-09-30 11:55
Mi kosnilas al vi konsulti la pagxojn de edukado.net, kie legeblas multaj informoj pri tiu tago kaj ties arangxoj cxi-jaraj kaj pri tiuj de antauxaj jaroj. <a href="http://www.edukado.net/pagina/TAGO+de+LINGVOJ/17369//"><b>Tago de Lingvoj</b></a>

Aparte atentu kaj lauxeble kontribuu cxe la pagxo: <b>Instruu vian lingvon</b>, kies agado estas registrita cxe la Konsilio de Euxropo. <a href="http://www.edukado.net/pagina/Instruu+vian+lingvon/17394//">http://www.edukado.net/pagina/Instruu+vian+lingvon/17394//</a>.
Vi estas bonvenaj.