Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2008 / La retejo de Claude Piron

La retejo de Claude Piron

de Redakcio Laste modifita: 2008-01-23 22:46
Claude Piron (1931-2008) estis svisa psikologo kun forta intereso pri lingvoj, diplomito de la Interpretista Lernejo de Ĝeneva Universitato. Li laboris ok jarojn en Monda Organizo pri Sano, i.a. en Orienta Azio kaj Afriko. Trejnita kiel psikanalizisto kaj psikoterapiisto, li komencis praktiki psikoterapion en 1969 en la ĝeneva regiono (de 1999 en Gland, Svislando). Li instruis en la Psikologia kaj Edukscienca Fako de Ĝeneva Universitato de 1973 ĝis emeritiĝo en 1994. Lia verko "Le défi des langues" ("La lingva defio"), kiu estas iom psikanalizo de internacia komunikado, estis eldonita ĉe L'Harmattan (Parizo) en 1994. Li publikigis en Esperanto ok romanojn, plurajn novelarojn, poemaron kaj kantokasedon. Li publikigis diverslingve multajn artikolojn pri internacia kaj interkultura komunikado, kaj pri psikologio. Li aŭtoris aŭ kunaŭtoris tri franclingvajn librojn pri psikologiaj temoj.

La ligoadreso estas: http://claudepiron.free.fr/