Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2008 / Germana esperantisto kaptita inter Rusio kaj Japanio

Germana esperantisto kaptita inter Rusio kaj Japanio

de Redakcio Laste modifita: 2008-03-17 10:10
La 37-jara radikala germana esperantisto Martin Krämer la 3-an de marto estis arestita en la proksimeco de la orient-Rusia urbo Ĥabarovsk. Laŭ liaj propraj vortoj, li estis batita de la policanoj. Poste li pluveturis al Japanio, kie li planis kunlabori kun Libera Esperanto-Asocio de Hokkajdo por prepari protestojn kontraŭ la planata konferenco de la grupo G8. La japanaj aŭtoritatoj ne permesis al li eniri la landon, sed perforte remetis lin en la rusian ŝipon per kiu li alvenis. Ĉar lia rusia vizo intertempe eksvalidiĝis, li ankaŭ ne povas reiri al Rusio.

Laŭ ruslingvaj informoj aperintaj en la retforumo de la novaĵservo Esperanto-novosti, la germana civitano Martin Krämer estis arestita de la polico la 3-an de marto en la urbo Vanino en la regiono de Ĥabarovsk, kiam li intencis pluveturi per pramo al la insulo Saĥalin.

Li estis kaptita pro sia nekutima vestaĵo - laŭ la polico li aspektis "kiel senhejmulo", kaj aparte suspektinda la polico opiniis la fakton, ke en lia bagaĝo estis pasportaj informoj de rusianoj kaj kopioj de dokumentoj. Laŭ Martin Krämer mem, li havas kontakton kun Libera Esperanto-Asocio en Hokajdo, kaj civitanoj de Rusio mem transdonis al li siajn personajn informojn, por ke li helpu havigi al ili vizojn por partopreno en esperantista aranĝo, planata en Japanio lige al kunveno kontraŭ tutmondigo en Hokkajdo en junio.

Laŭ Martin Krämer li post la aresto estis pridemandita de anoj de la rusia sekurecservo FSB. Tiuj laŭ li prenis liajn dokumentojn, lian tekokomputilon, personajn posedaĵojn, priserĉis lin, poste batis lin kaj minacis faligi lin el la fenestro de la 4-a etaĝo. Post kelkaj horoj li estis liberigita, kaj la pasporto redonita, sed sian komputilon kaj aliajn personajn posedaĵojn li laŭ la rusia radikala retejo avtonom.org ne rericevis.

Kelkajn tagojn poste Martin Krämer spite mankon de mono sukcesis ekveturi per pramo al Japanio. Normale civitanoj de Germanio rajtas eniri Japanion sen vizo kaj restadi tie dum 90 tagoj sen aparta permeso, sed la japanaj aŭtoritatoj en la haveno de Otaru malpermesis al Martin Krämer eniri la landon, kaj perforte reportis lin al la ŝipo, per kiu li alvenis el Rusio. La oficiala kialo de la malpermeso eniri Japanion estis, ke Martin Krämer ne havis sufiĉe da mono por la planita restado.

Esperantistoj en Sapporo kaj la ambasado de Germanio en Tokio klopodis interveni, por ke al Martin Krämer estu permesite eniri la landon, sed sen sukceso. Laŭ la lastaj informoj, la 14-an de marto la kargoŝipo kun Martin Krämer ekveturis reen al Saĥalin en Rusio, kien ĝi devis alveni sekvatage.

Laŭ Naoto Miyazawa, reprezentanto de Libera Esperanto-Asocio en Hokkajdo, Martin Krämer restos sur la ŝipo kaj ne provos eniri Rusion. Li eble havos ŝancon eniri Japanion, kiam la ŝipo post semajno revenos al Otaru.

- Japana enmigra oficejo deportis lin, sed la oficejo diras, ke post la re-alveno de Martin, ĝi akceptos peton de lia enlandiĝo kaj ĝi faros novan decidon pri Martin. Tio signifas, ke Martin kredeble baldaŭ eniros Japanion, kie multaj liaj kamaradoj kaj amikoj atendas lin. Tio estos venko de Martin, kaj venko de la internacia popolo.

Samtempe Naoto Miyazawa atentigas, ke nenio ankoraŭ estas certa.

- Ni devas esti atentaj, ĉar ankoraŭ Martin estas sur la vojo al Japanio, kaj multaj aktivistoj el  la tuta mondo klopodos eniri Japanion por demokratio de la mondo, kontraŭ la Pinta Konferenco de G8.

Foto: Rompres

arkivita en:
Peeter
Peeter diras:
2008-03-17 17:56
La okazo memorigas la anarkiisman literaturaĵon "La Mortula ŝipo" de B.Traven
http://www.karapaco.de/u/B.Traven/