Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2008 / Deviga angla por pintaj golfistinoj

Deviga angla por pintaj golfistinoj

de Redakcio Laste modifita: 2008-09-04 19:38
Profesiaj virinaj golf-ludistoj, kiuj ne sufiĉe bone scias la anglan, ne plu rajtos partopreni en la granda turniro de LPGA, aranĝata en Usono ĉiujare. Ekde la jaro 2009 ĉiuj partoprenantoj devos kapabli paroli la anglan en maniero kiu kontentigas la aranĝantojn. Tiuj, kies lingvoscio laŭ la aranĝantoj ne sufiĉas, estos elfermitaj el la konkurso, ĉar parolante tro malbonan anglan aŭ tra interpretisto, ili laŭ la aranĝantoj ne povos allogi sufiĉe da sponsora mono por la konkurso. Por la ekvivalenta konkurso de viraj golfistoj tamen ne ekzistas postulo pri scio de la angla.

LPGA (Ladies Professional Golf Association) estas usona organizaĵo por profesiaj virinaj golfistoj. La asocio havas sian sidejon en Daytona Beach en Florido, kaj estas plej konata pro la golf-turniro kun la nomo LPGA Tour, serio de ĉiusemajnaj konkursoj por golfistinoj el la tuta mondo, kiu okazas ĉiujare de februaro ĝis decembro. La konkursoj estas aranĝataj ne nur en Usono, sed ankaŭ en Singapuro, Meksiko, Ĉinio, Sud-Koreio kaj Japanio.

En 2008 la sumo de la premia mono de la konkurso estis pli ol 58 milionoj da usonaj dolaroj, kolektataj de diversaj sponsoroj. Laŭ la aranĝantoj la enkonduko de la lingvo-ekzameno rilatas ĝuste al la sponsorado: usonaj sponsoroj ne volas pagi por konkurso, kies gajnantoj eble ne ricevos sufiĉe da publika atento en usonaj amaskomunikiloj pro sia nescio de la angla.

Usonaj golfistoj dum la lastaj jaroj ne tre bone sukcesas en la konkurso. Usonano lastfoje gajnis la plej grandan monsumon en 1993, kaj dum la jaroj 2000-2008 neusonanoj gajnis 28 el 36 ĉefaj ĉampionecoj. Multaj el la gajnintoj estis koreoj, kaj ne ĉiuj el ili bone sciis la anglan.

Meze de aŭgusto LPGA aranĝis devigan renkontiĝon por la koreaj partoprenantoj de la ĉi-jara turniro, por informi ilin pri la nova regulo.

Seon-Hwa Lee, la sola aziano kun multaj venkoj en la ĉi-jara turniro, rakontis al usonaj amaskomunikiloj, ke ŝi ricevas helpon de privata instruisto de la angla. Ŝi nun pli bone kapablas respondi al demandoj sen interpretisto.

- La ekonomio estas malbona, kaj ni perdas sponsorojn. Ĉiuj komprenas.

Simile opiniis alia korea golfistino, Pak Se-ri:

- Ni konsentas, ke ni devus iom paroli la anglan. Ni ĝenerale tiel bone ludas. Kiam oni gajnas, oni devus fari la paroladon en la angla.

Multaj aliaj tamen kritikis la novan regulon, kaj ankaŭ la fakton, ke la prijuĝo de la lingvoscio okazos laŭ la subjektiva opinio de la aranĝantoj, ne per vera testo. Michael Walker, ĵurnalisto de Golf Magazine, proponis kvar pliajn novajn regulojn por partoprenantoj de la LPGA-turniro:

  • Igu ĉiujn ludantojn trapasi seriozan teston pri angla lingvoscio. Tiel la tuta turniro konsistos el nur du kvaropoj.
  • Enkonduku devigon, ke ĉiuj ludantoj lernu ĵongli, ludi gitaron kaj fari magiaĵojn. Tio allogos publikon!
  • Devigu la usonajn ludantojn ĉesi malgajni tiom ofte.
  • Igu ĉiujn ludantojn lerni la korean.



arkivita en:
hoss
hoss diras:
2008-08-29 00:15
Bone. Do aranĝantoj de similaj konkursoj ekster Usono devus nun postuli, ke usonaj ludantoj unue lernu la loka(j)n nacia(j)n lingvo(j)n sufiĉe bone antaŭ ol partopreni. Tiel, eble la usonaj aranĝantoj komencos kompreni la lingvoproblemon.
Kirilo
Kirilo diras:
2008-08-29 11:16
Mi iom miras.
Multfoje mi jam aŭdis, ke la tuta mondo ja parolas la anglan. ;-)

Serioze: Eble ĉiuj ne-anglalingvanoj bojkotu la konkursojn, ni vidos, kion diros la sponsoroj, kiam ludos nur mezkvalitaj golfistoj.
KenMiner
KenMiner diras:
2008-09-01 15:21
... defendas la regulon, sur la bazo, ke tiu turniro estas precipe propaganda evento por antaŭenigi virinan golfludadon, pli ol pure sporta evento: http://torontosun.com/Sports/Golf/2008/09/01/6626961-sun.html -- sola defendo kiun mi ĝis nun vidis. Laŭ mi tamen la regulo rapide malaperos pro ĝenerala malaprobo.
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2008-09-01 21:16
La golfludaj magazinoj kompreneble raportas sufiĉe amplekse pri la afero. Jen ligoj al la Skandinaviaj:

Jen la Dana (la plej sagaca, laŭ mi):
http://golfonline.dk/kategori.asp?kat=&nyheder_id=8464

Jen la Norvega:
http://golf.no/article2619847.ece

Jen du artikoloj en la Sveda (tiu revuo ŝajne aperas eĉ semajne):
http://www.golf.se/extra/news/?module_instance=1&id=77743
http://www.golf.se/extra/news/?id=77756&module_instance=1

Cetere mi kredas ke ne estas hazarde ke la incidento okazas en virina sporto. Oni ne havas la saman atendon ke vira lingvaĵo estu laŭnorma.
Peter
Peter diras:
2008-09-02 21:26
Envidente konkurso estas malpli interesa por loka publiko (kaj sekve ankaŭ por sponsoroj), se en ĝi la propraj trupoj delonge estas sensignifaj.

Sed estas pena, longdaŭra kaj ne tute sekura maniero, reakiri pli bonan sukceson per trejnado por ŝanĝi la situacion. Pli facilas zorgi per (interpreteblaj) reguloj, ke malpli aŭ neniaj eksterlandanoj partoprenu - tiel la usonaj ludantinoj aŭtomate ricevas la unuajn lokojn. Tamen, tiu maniero ne tute kongruas kun tio, kiun mi komprenus sub la termino "sportsmanlike". Mi miras, ke la organizantoj ne simple sugestas al la enmigrantaj autoritatoj, rifuzi al eksterlandaj ludantinoj la necesan vizon. Tiu kondukus al la sama efiko, sed sen tiel okulfrape kulpigi la aranĝantojn pri manipulado de la konkurso.

Kiel ajn, organizi aliloke konkurencan konkurson kaj tiel lasi la usonan fariĝi el sporta vidpunkto sensignifa vilaĝa aranĝo, tiel ke eĉ la plej bonaj usonaninoj preferas foresti, ŝajnas al mi esti la ekvivalenta respondo al tia "spritaĵo" ...
gmickle
gmickle diras:
2008-09-05 23:16
La LPGA antaŭ kelkaj horoj retiris sian decidon elfermi sportistinojn pro "nesufiĉa" kono de la angla, konservante tamen la opcion monpuni ilin pro tiu kaŭzo.

Vidu: http://ap.google.com/article/ALeqM5hUbJhKCLRQv6DieBfbsOW7E6Q4NgD930OJQO2

Juristoj ankoraŭ klopodas atingi plenan retiron de la dispono:

http://www.asianweek.com/2008/09/05/lieu-and-yee-help-rescind-lpga-english-language-policy-penalties/

Gary
swpage24
swpage24 diras:
2008-09-08 16:46
En ĉi tiu honta decido devigi al fremdaj golfludantinoj lerni anglan, oni povas rimarki la potencon de la angla lingvo, la kialojn pro kiuj la angla daŭrigas sian marŝadon ĉirkaŭ la globo. La LPGA-estraro parolas pri la sponsoroj, kiuj pagas la konkurson, kaj kiuj volas varbi la gajnintajn golfstelinojn, ofte neusonajn, por reklami iliajn produktojn al la usona publiko. Reklamkontrakto ofte valoras milionojn da dolaroj, kaj plejparto de la enspezo de multaj ludantoj devenas de tiuj sponsoroj. Kompreneble, ĉiu ludanto volas tian kontrakton, kaj fremda ludanto tuj komprenas la profiton de lerni anglan. Do, Esperanto logas per la justeco, egaleco, kaj aliaj noblaj ideoj, sed la angla logas per io nuntempe pli forta, la mono kaj la prestiĝo.