Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2008 / Komunikoj de UEA dekjariĝas

Komunikoj de UEA dekjariĝas

de Redakcio Laste modifita: 2008-05-15 22:44
Precize antaŭ dek jaroj aperis la unua retpoŝta gazetara komuniko de UEA. Tiu komuniko temis pri la 90-jariĝo de UEA, kaj pri oka malferma tago, okazinta en la Centra Oficejo pli ol du semajnojn antaŭ la apero de la komuniko. De tiam la informfluoj en la reto rapidiĝis, kaj ankaŭ UEA devas rapidi aperigi siajn informojn.

Okaze de la dekjariĝo de la gazetaraj komunikoj Libera Folio petis intervjuon ĉe la ĉefa iniciatinto, ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller. Laŭ li, ankaŭ Kalle Kniivilä, la redaktoro de Libera Folio, havis rolon en la estiĝo de la komunikoj.

Libera Folio: Kiel aperis la ideo pri gazetaraj komunikoj de UEA?

Osmo BullerOsmo Buller: Jam dum via vizito al la CO kiel komisiito pri informado, la 5-an de septembro 1997, ni parolis pri manieroj pliefikigi kaj -rapidigi la informfluon al aktivuloj kaj la ekstera mondo. Mi ne memoras, al kiel konkretaj ideoj ni tiam venis, sed revon pri ia gazetar-komunikeca servo mi havis ankaŭ pli frue. Eble la tuto ekĝermis jam en miaj diskutoj kun la tiama redaktoro de la revuo, Mark Fettes, en la 80-aj jaroj. Pro la ĉiama manko de tempo la konkretigo kaj realigo de la ideoj daŭre prokrastiĝis, ĝis majo 1998, kiam la retpoŝto jam estis sufiĉe disvastiĝinta rimedo kaj ankaŭ pli simpla maniero ol dissendado de paperaj komunikoj. Komence tamen eblis ricevi la komunikojn ankaŭ papere. 

Ĉu do la plioftiĝo de retpoŝta komunikado estis la decida evoluo, kiu instigis vin al la lanĉo de la gazetaraj komunikoj?

La retpoŝto ebligis la lanĉon sed poste ĝi ankaŭ kaŭzis, ke la komunikoj parte perdis sencon. Multaj informoj, ankaŭ pri UEA, jam disvastiĝas en aliaj retlistoj antaŭ ol mi havas tempon pretigi komunikon, kaj sekve mi rezignas denove komuniki pri sama afero, eĉ se la jam disvastiĝinta informo estus iel mankohava aŭ eĉ iel erara. En la unuaj du-tri jaroj Gazetaraj Komunikoj estis relative oftaj, regulaj kaj riĉenhavaj, sed poste ili malplioftiĝis. Tio okazis ne nur pro la apero de aliaj retaj informkanaloj sed ankaŭ pro manko de laborforto. Dum mia foresto el la CO, en 2002-2003, aperis tre malmultaj komunikoj, prizorgitaj de Andrej Grigorjevskij. Post mia reveno en aprilo 2004 la ritmo denove plioftiĝis, sed ne atingis tiun de la komenca periodo. Okazis ankaŭ longaj paŭzoj, kiuj restas kiel kuriozaj atestantoj pri aparte premaj periodoj en mia laboro.

Ĉu ne tamen komunikoj dissendataj de oficejo de UEA montras aferojn unuavice el la vidpunkto de la asocio, do estas iaspeca propagando?

Mia principo ĉiam estis, ke la dissenditaj informoj estu fidindaj. Tuj la unua komuniko kaŭzis kritikojn el la estraro, ĉar mi ne kaŝis, ke ĉe la elektado de la kongresurbo 2000 mi atentigis la estraron, ke pro la situacio en Mez-Oriento estus riske elekti Tel-Avivon. La posta evoluo ja montris, ke tio ne estis tute malprava atentigo, ĉar nur unu monaton post la UK komenciĝis intifado. Cetere, baldaŭ post la lanĉo de Gazetaraj Komunikoj komencis aperi ankaŭ Heroldo Komunikas, kies teknika realigo estis imitaĵo de GK. Esenca diferenco inter ambaŭ tamen estas, ke la servo de UEA havas strikte komunikan kaj objektivan karakteron, HeKo grandparte, se ne plejparte, konsistas el polemikaĵoj kaj eĉ ne evitas personajn kalumniojn. 

La komunikoj de UEA estas nur esperantlingvaj. Ĉu ne indus fari komunikojn ankaŭ por la ekstera mondo?

Kvankam inter la praceloj de GK estis lanĉi ankaŭ apartan serion por la ekstera mondo, efektive komencis aperi nur unu serio, en kiu la ĉefa parto de la komunikoj estis interesaj nur por esperantistoj, sed parto povis taŭgi ankaŭ por ne-esperantistoj, ĉu kiel tiaj ĉu post ioma adapto. Tial oni instigis landajn asociojn traduki sialingven tiujn, kiuj povus interesi eksteran publikon. Tio efektive okazis en kelkaj lingvoj. Precipe aktivaj dum longa tempo estis James Rezende Piton en Brazilo kaj Don Harlow en Usono, kiuj prizorgis respektive portugalan kaj anglan versiojn, sed sporade kunlaboris ankaŭ aliaj.

La unua gazetara komuniko de UEA aperis la 15-an de majo 1998.
arkivita en: