Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2008 / Barack Obama reklamata en Esperanto

Barack Obama reklamata en Esperanto

de Redakcio Laste modifita: 2008-02-27 13:18
Barack Obama, kandidato al la usona prezidanteco, estas reklamata en Esperanto ĉe la multlingva film-retejo dotSUB.com. La originale anglalingva muzik-filmeto krom Esperanto estas tradukita al la araba, ĉina, franca, hispana kaj japana lingvoj. Krom la reklamfilmo pri Barack Obama en la retejo troveblas preskaŭ kvindek pliaj filmetoj kun kompleta esperanta traduko, kaj dudeko da filmoj originale en Esperanto.

La pli ol kvarminuta muzik-reklamo pri Barack Obama estis ĝis nun spektita pli ol 400-foje, sed ne eblas scii, en kiuj lingvoj ĝi estis spektita, kaj same la nuntempa sistemo de dotSUB.com ne ebligas scii, kiu tradukis la filmon al Esperanto. La esperanta traduko estas bonkvalita, kaj finiĝas per alvoko, kiu mankas en la originala, anglalingva teksto: Esperantio salutas Barack Obama kaj Hillary Clinton. Memoru, ke ĉiu plia militotago mortigas la esperon pri nova politiko.

Jen kelkaj frazoj el la esperantlingva teksto de la muzika reklamfilmo:

Flustris sklavoj, aboliciistoj sur la fajropadoj al la libero:
Povas ni! Povas ni!
Kantis enmigrantoj ĝin, kiuj venis de bordoj foraj,
pioniroj, okcidenten sturmante al senpardona sovaĝo:
Ho, povas ni! Povas ni!
Vokis laboristoj, organizante sin, virinoj, volantaj voĉdoni,
kaj prezidanto, kiu elektis Lunon nia nova lim'...

Unu el la ĉefaj esperantlingvaj aktivuloj de la multlingva film-retejo dotSUB.com estas Chuck Smith, sed ankaŭ li ne povas diri, kiu tradukis la reklam-filmon al Esperanto.

La retejo, kie nun aperas la esperantlingva reklamo pri Barack Obama, estis kreita por facila kaj senpaga subtekstigo de libere distribuataj filmoj al laŭeble multaj lingvoj. La filmoj povas esti tradukataj el kiu ajn lingvo al kiu ajn alia, kaj inter la priesperantaj filmoj ĝis nun plej furoris okminuta, anglalingva filmeto de Claude Piron, kun la titolo  La lingva defio. Ĝi estis ĝis nun spektita pli ol 9.500-foje, kaj tradukita al dudeko da lingvoj.

- La retejo estis ĉefe kreita, por ke homoj sen povo produkti subtitolojn povu fari tion sen la devo aĉeti multekostajn programojn. Tamen, oni ankaŭ trovas longajn filmojn ĉe dotSUB.com. Ekzemple, grupo kiu nomiĝas Global Lives produktas filmojn pri vivo en diversaj landoj de la mondo, kaj studentoj tutmonde tradukas ilin. Mi persone pensas ke dotSUB.com donas al ni unikan eblon disvastigi Esperanto-kulturon, sen la devo ke homoj komprenu Esperanton por rigardi ĝin, opinias Chuck Smith.

La plej longa tute esperantigita filmo en la retejo laŭ li estas 47-minuta filmo pri Muhammad Yunus, Nobel-premiita fondinto de banko por malriĉuloj.

arkivita en:
amuzulo
amuzulo diras:
2008-02-25 10:41
Originala franclingva filmo "L'homme qui plantait des arbres" (La homo kiu plantis arbojn) estas ege interesa 30-minuta filmo, sed bedaŭrinde nur 32% tradukita en Esperanton. Se iu povus fintraduki ĝin, mi ege aprecus. Mi ŝatus poste montri ĝin ĉe Eo-renkontiĝoj...

Oni povas vidi ĝin ĉe http://www.dotsub.com/films/lhommequi .
Dirk
Dirk diras:
2008-02-28 21:36
Se temas ne cxefe pri teknikajxoj, sed pri la teksto mem: ekzistas jam traduko "La viro kiu plantis arbojn", eldonita en 1991 de "UTOVIE - Arboj sen landlimoj". La libreto haveblas cxe UEA kaj eble ankaux cxe aliaj libroservoj.
bab
bab diras:
2008-11-05 08:47
la plej efika reklamo en la historio de Esperanto!