Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2008 / Lee Chong-Yeong forpasis

Lee Chong-Yeong forpasis

de Redakcio Laste modifita: 2008-07-06 21:39
La antaŭa prezidanto de UEA, Lee Chong-Yeong, forpasis en Koreio la 4-an de julio 2008 en la aĝo de 76 jaroj. Li naskiĝis la 13-an de februaro 1932 en Samcheonpo, Koreio. Li studis ĉe la universitatoj Yeungnam (Koreio), Havajo kaj Harvard (Usono) kaj doktoriĝis en Japanio pri komerca ekonomiko. Li laboris kiel ĉefo de la merkatuma grupo de la organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj pri Nutraĵoj kaj Agrikulturo kaj estis emerita profesoro de la Ŝtata Universitato Kyungpook (Koreio). Kiel prezidanto de UEA Lee Chong-Yeong iniciatis la Nitobe-simpozion, kiu okazis unuafoje en la Universala Kongreso de Esperanto en Prago en 1996, kaj estis inter la iniciantintoj de la Manifesto de Prago.

Lee Chong-Yeong lernis Esperanton en la jaro 1949, kiam li estis 17-jara, kaj estis prezidanto de Korea Esperanto-Asocio (1994-95, 1998-2001), prezidanto (1995-1998) kaj vicprezidanto de UEA (2001-2004).

Li verkis kelkajn librojn pri Esperanto en la korea, kaj ankaŭ la dokumenton "Esperanto en Internaciaj Organizaĵoj", eldonitan de UEA en 2003. Li ankaŭ estis unu el la ĉefaj agantoj por la eldono de la ĉina-japana-korea komuna verko Historio por Malfermi Estontecon. Li estis honora membro de UEA.

En intervjuo de Libera Folio en 2005 li diris interalie:

- Kvankam la angla estas efektive internacia lingvo, neniuj regnoj oficiale povas aŭ pretas agnoski ĝin en interŝtataj organizaĵoj, precipe ne en EU. La nura solvo estas en neŭtrala internacia komuna lingvo. Jen estas la okazo por Esperanto kaj la defio al ĝi. La celo de la movado devas esti atentigi internaciajn organizaĵojn pri tio ke ili havas lingvan problemon kiu ĝenas demokratian internacian komunikadon, kaj instigi, ke ili diskutu la lingvajn problemojn.

Alia eksprezidanto de UEA, Renato Corsetti, funebre komentis la forpason:

- Ni klinu niajn flagojn antaŭ Lee Chong-Yeong! Temis pri unu el la plej sinceraj esperantistoj, kiujn mi iam renkontis. Li laboris por Esperanto kaj neniam petis ion ĉe aliaj esperantistoj aŭ organizaĵoj pro tio. Li estis profunde konvinkita pri Esperanto, tiom profunde, ke kelkaj "modernuloj" inter la esperantistoj ne komprenis, kial li vere pensis, ke indas proponi Esperanton al la neesperantistoj, al la internaciaj organizaĵoj, al Unuiĝintaj Nacioj. Mi dankas lin pro ĉiuj instruoj, kiujn li donis al mi kaj ĝenerale al UEA dum liaj periodoj kiel prezidanto kaj vic-prezidanto.

La nuna prezidanto de UEA, Probal Dasgupta, diris, ke la forpaso de Lee Chong-Yeong estas grava persona bato al li.

- Mi laste renkontis lin ĝuste antaŭ ol forveturi el Jokohamo. Li donacis al mi ekzempleron de Historio por malfermi estontecon - tiu inspira libro, kies eldonon li spronis per granda persona iniciato, kaj kiun mi atente legis post mia reveno. La mandaton de d-ro Lee Chong-Yeong kiel prezidanto de UEA ni ĉiuj memoras kiel tempon de rejunigo kaj redirektado de la Asocio.

arkivita en:
gloro
gloro diras:
2008-07-04 21:49
Kiel prez. de Korea Esperanto-Junularo, mi neniam forgesos lian varman kaj afablan kuraĝigon al junulara movado. Ripozu en ĉielo kun trankvileco, nia kara majstro! Ni vojos la vojon kiun vi survojis kun espero.
Karesema
Karesema diras:
2008-07-06 04:29
Estis kun granda malĝojo, ke mi ricevis informon pri la forpaso de tia eminenta samideano S-ro Lee Chong-Yeong.Certe lia agado por Esperanto estos porĉiame rememorinda kiel bona ekzemplo de vera esperantisto.
Kun profunda anima-doloro, mian kondolencon.
Karesema/ Brazilo/ Porto Alegre
Faro
Faro diras:
2008-07-06 06:28
S-ro Lee estas iama unu sola prezidanto de UEA el Azio. Ni, azianoj perdis tre gravan esp-iston! Koreaj esp-istoj iros hodiaŭ vespere por funebra ceremonio... Mi vere dankas pro via aktiva agado por Esperantio en la tuta mondo! HARADA Tsukuru el Nipono
Faro
Faro diras:
2008-07-06 13:41
Pardonon... D-ro Lee Chong-Yeong estis iama la 2a UEA-prezidanto el Azio. La unua estis d-ro Yagi Hideo el Nipono, mia amikino korekte sciigis min... Pardonu pro mia eraro... Ankoraŭfoje mi kondolencas.
unuel
unuel diras:
2008-07-06 13:44
Lee Chong-Yeong efektive estis la dua prezidanto de UEA el Azio. La unua prezidanto de UEA el Azio estis Hideo Yagi en la 1960-aj jaroj. Ankaŭ la nuna prezidanto estas aziano.
rafmagon
rafmagon diras:
2008-07-09 14:56
Bonvolu akcepti miajn kondolencojn pro morto de sinjoro Lee. Chiam estas malbona novajho audi pri forpaso de esperantisto sed nun ech multe pli pro la graveco de Sinjoro Lee en la interncia movado kaj pro lia fruktedona laboro rilate al esperanto dum multaj jaroj