Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2008 / Bibliografia Esperanto-ekspozicio en Madrido

Bibliografia Esperanto-ekspozicio en Madrido

de Redakcio Laste modifita: 2008-03-09 21:11
De la 11-a de februaro ĝis la 8-a de marto eblis viziti en la Madrida komerca centro Gran Vía de Hortaleza bibliografian ekspozicion Esperanto kun la titolo"De individua kreaĵo al kolektiva kreado". Ĝin organizis Hispana Esperanto-Federacio (HEF), kadre de sia pli ĝenerala projekto "Lingvoj, trezoro de la homaro, ilo por dialogo", kiu disvolviĝos dum 2008 kaj 2009 por celebri la Internacian Jaron de la Lingvoj, la Eŭropan Jaron de la Interkultura Dialogo kaj por kunmemori la 100-an datrevenon de Universala Esperanto-Asocio.

La elektitaj libroj montris kiel persona projekto, la individua kreaĵo de Zamenhof, iĝis tutmonda kultura movado danke al la kolektiva laboro de beletristoj kaj parolantoj de la lingvo. La ekspozicio celis esti samtempe distra kaj instrua, tial, krom la librojn kaj ties bibliografiajn referaĵojn, la vizitantoj trovis en la vitrinoj ankaŭ tekstetojn kun koncernaj informoj pri la lingvo kaj ĝia kulturo.

Ĉio organiziĝas laŭ tri aksoj:

La individua kreado: Zamenhof, iniciatinto de Esperanto. Ĉi tie oni montris librojn kaj alispecan materialon pri Zamenhof kaj la originoj de la lingvo: biografioj, fotoj, la Fundamento de Esperanto, ktp.

La kolektiva kreado: literaturo, evoluilo de la lingvo. Ĉi branĉo reliefigis la gravecon de literaturo en la evoluo de esperanto ĝis plena maturiĝo, tial la montritaj libroj kovris panoramon de la unuaj tradukoj de Zamenhof ĝis la nunaj tendencoj kun aparta emfazo pri niaj klasikuloj. Krome, ĉi tie havis lokon la literaturo tradukita -el la hispana kaj aliaj lingvoj-, la originala literaturo, la literaturo por infanoj kaj junuloj, la sciencfikciaj verkoj kaj la eseoj.

La kolektiva kreado: esperanto-parolantoj, forĝistoj de kulturo. Vera enradikiĝo de la lingvo ŝuldiĝas, tamen, al ties parolantoj, kaj tio montriĝis en la tria fako de la ekspozicio. Vizitantoj vidis ĉi tie ampleksan kolekton de revuoj kaj diskoj, kaj eldonitaĵoj de la plej gravaj esperanto-institucioj, ĉefe de UEA, pri kies ĉi-jaraj centjariĝo kaj kandidatiĝo al Nobel-premio pri Paco ni ankaŭ informis.  Fine, kelkaj kuriozaĵoj  -esperanto en kino kaj libro en brajlo-, kaj areto de lernolibroj kaj vortaroj.

Sabate tuttage kaj vendrede vespere funkciis en la Komerca Centro informangulo prizorgata de esperantistoj, kie eblis aŭskulti muzikon, aĉeti lernolibrojn kaj ricevi bazajn ideojn pri la lingvo. Ni taksas la kunlaboron kun la Komerca Centro tre profita, ĉar ĝi ne nur ebligis la muntadon de ekspozicio kaj budo, sed ankaŭ pagis la diversajn informilojn, kies kosto atingis la sumon de mil eŭroj. Krome, ĉiutage ĝi disaŭdigis muzikon en Esperanto en difinitaj momentoj de la tago.

La aktivaĵo altiris la atenton de amaskomunikiloj, kaj rezulte de tio oni radie intervjuis plurfoje la direktoron de Fundación Esperanto, Toño del Barrio, televido filmis la ekspozicion, kaj diversaj ĵurnaloj interesiĝis pri la afero.

HEF celas munti la ekspozicion en aliaj madridaj lokoj kaj helpos en la organizado de similaj agadoj en aliaj hispanaj urboj. Temas ĉefe pri tio, profiti la loke disponeblan materialon (foje multe pli interesan ol ni pensas), elŝrankigi ĝin kaj montri en konvena loko. Kiel orientilon, kompletan liston de la libroj montritaj dum ĉi ekspozicio eblos baldaŭ konsulti en la retejo de HEF. La informaj tekstetoj estos deŝuteblaj kaj tradukeblaj cele al eventualaj similaj alilokaj agadoj.

La montritaj libroj apartenas plejparte al Biblioteko Juan Régulo Pérez, sed ankaŭ estas multaj ekzempleroj el la kolekto de Esperanto-Liceo de Madrid. La informeroj ĉerpiĝis ĉefe el la libro de Antonio Valén, El esperanto: lengua y cultura. Menciindas ankaŭ aliaj gravaj fontoj kiel la paĝaro de HEF kaj Vikipedio.

Aparte dankindas la deĵorantoj ĉe la budo kaj ĉiuj aliaj, kies pli nevidebla laboro, tamen tute ne malpli grava, ebligis la sukceson de ĉi aktivaĵo.

Du hispanlingvaj intervjuoj estas aŭskulteblajĉi tie:

Ana Manero

arkivita en:
Jorge
Jorge diras:
2008-03-18 20:40
Lunde, la 17an de marto, post noktomezo (do fakte jam la 18an), la hispana televidprogramo "La (2) Noticias" elsendis raporteton pri esperanto: http://www.youtube.com/watch?v=DGlRiJitKaM