Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2008 / Rezultoj de la Belartaj Konkursoj de UEA

Rezultoj de la Belartaj Konkursoj de UEA

de Redakcio Laste modifita: 2008-08-03 18:01
La rezultoj de la Belartaj Konkursoj de UEA en 2008 estis anoncitaj en Roterdamo ĵaŭde vespere.

Poezio:
Unua premio: Mikaelo Giŝpling (Israelo) pro "Rekviemo";
Dua premio: Gerrit Berveling (Nederlando) pro "Mortis la Dioj";
Tria premio: Jean-Marie Ries (Luksemburgio) pro "Tiu vino" kaj "Lastaj pensoj de mortanta poeto".

Partoprenis 21 aŭtoroj el 16 landoj.

Prozo:
Unua premio: Lena Karpunina (Rusio) pro "Ordinara vizaĝo";
Dua premio: Sten Johansson (Svedio) pro "Kemio";
Tria premio: Lena Karpunina (Rusio) pro "Novaj tempoj".

Partoprenis 24 aŭtoroj el 15 landoj.

Eseo:
Unua premio: ne aljuĝita;
Dua premio: Luiza Carol (Israelo) pro "Esperantismo kaj vegetarismo: similaj trajtoj";
Tria premio: ne aljuĝita;
Honora mencio: Pieter Doumen (Belgio) pro "Lingvo: trezoro de la popolo".

Partoprenis 5 aŭtoroj el 4 landoj.

Teatraĵoj:
Unua premio: ne aljuĝita;
Dua premio: Geraldo Mattos (Brazilo) pro "Amo  ne murdas";
Tria premio: ne aljuĝita.

Partoprenis 6 aŭtoroj el 6 landoj.

Filmo:

Partoprenis neniu valida konkursaĵo.

arkivita en: ,