Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2008 / Belga esperantisto akuzata pri seksatenco kontraŭ infano

Belga esperantisto akuzata pri seksatenco kontraŭ infano

de Redakcio Laste modifita: 2008-01-13 19:16
Konata belga esperantisto en decembro estis arestita, kaj ĝis nun restas en malliberejo. La polico esploras akuzon, laŭ kiu li kulpis pri seksaj atencoj kontraŭ knabino, kiun li instruis en la 1990-aj jaroj. La esperantisto mem deklaras, ke li pri nenio kulpas, kaj apelaciis al sekva instanco por ke li estu senprokraste liberigita. La apelacia komisiono longigis la arestotempon je unu monato.

La esperantisto estis arestita de la polico, post kiam lia nun 23-jara lernantino formulis akuzojn, laŭ kiuj ŝi meze de la 1990-aj jaroj estis ripete sekse atencita de li. La lernantino mem nun suferas de serioza psika malordo, kaj estas kuracata en kliniko, kie ne estas permesitaj vizitoj. Ankaŭ ŝi havas proksiman kontakton kun la Esperanto-movado.

La kuracistoj de la lernantino konsideris la akuzojn kredindaj, kaj transdonis la aferon al la polico, kiu post konsultiĝo faris la saman prijuĝon, kaj la 17-an de decembro arestis akuzaton. Poste la aresto estis longigita de konsilia komisiono.

La esperantisto, kiu estas jam pli ol 70-jara, mem deklaras sin komplete senkulpa, kaj tial kun apogo de sia advokato apelaciis al sendependa komisiono, por ke li estu senprokraste liberigita. La skriba deklaro de la lernantino, sur kiu sin apogas la akuzo, laŭ la advokato enhavas plurajn evidentajn malveraĵojn, kio povas malpliigi la kredindecon de la akuzo.

La 3-an de januaro la apelacia komisiono tamen decidis ne liberigi la akuzaton, sed longigis la arestotempon je unu monato. Intertempe daŭras la polic-esplorado. En lokaj gazetoj kaj televido en Belgio oni informis pri la akuzo kaj alvokis eventualajn aliajn viktimojn anonci sin ĉe la polico. Laŭ informo en belgiaj amaskomunikiloj, la akuzato "jam antaŭe havis kontakton kun la justico lige al similaj aferoj".

La akuzato mem asertas, ke li "en la pasintaj 40 jaroj neniam faris ion pri kio [li] devus honti", kaj ke li eĉ ne havis la teorian eblon ripete sekse atenci la knabinon, ĉar la lecionojn, dum kiuj tio devis okazi, li donis en la hejmo de la knabino, kaj la gepatroj ĉeestis en apudaj ĉambroj. Laŭ li, se efektive okazis seks-atencoj, la kulpulo devas esti iu alia.

arkivita en: