Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2008 / Aktuale.info uzos Esperanton por atingi alilingvanojn

Aktuale.info uzos Esperanton por atingi alilingvanojn

de Redakcio Laste modifita: 2008-02-24 17:34
Novaĵoj pri Esperanto baldaŭ estos haveblaj ne nur en Esperanto. Meze de februaro en Poznano, Pollando, okazis intensa laborkunsido pri planata multlingva novaĵ-retejo, kiu laŭplane enhavos aktualajn, ĵurnalisme verkitajn novaĵojn kun rilato al Esperanto. La laborkunsidon partoprenis reprezentantoj de TEJO kaj UEA. Financado venas de la usona fondaĵo ESF, kaj pri kunordigo respondecas la teamo de E@I, kiu realigis ankaŭ la popularegan Esperanto-instruan retejon Lernu.net. Ankaŭ Libera Folio partoprenas la novan projekton, kiu baldaŭ estos ekkonstruata en la adreso Aktuale.info.

Laŭ Petr Baláž, unu el la ĉefrespondeculoj, la planata retejo Aktuale.info estas natura daŭrigo de la sukcesa Lernu.net, kiu de kvin jaroj instruas Esperanton al miloj da interesiĝantoj en dekoj da lingvoj. Post la sukcesa sperto pri multlingva lern-retejo estas nature krei multlingvan informejon, li diras. Li ne scias klarigi, kial esperantistoj, kiuj ŝatas proponadi Esperanton kiel pontolingvon al internaciaj organizaĵoj, ĝis nun mem ne ekuzis ĝiajn avantaĝojn en komuna informa ret-projekto.

- Ni esploris dum unu-du jaroj la bezonojn, la eblojn kaj la ekziston de la ĝisnunaj ejoj pri informado pri Esperanto en naciaj lingvoj, kaj evidentiĝis, ke estas granda truo en tiu medio. Pro tio ni decidis lanĉi la projekton.

La usona fondaĵo ESF (Esperantic Studies Foundation) financis la planadon de la nova retejo per iom pli ol 12.000 dolaroj (8.000 eŭroj). Per la mono estas financata partatempa dungo de kunordigantoj kaj programistoj, sed ankaŭ la plan-kunsido ĵus-okazinta en Poznano. Al la kunsido estis invititaj pli ol dek spertuloj pri retprojektoj kaj pri ĵurnalismo.

Krom la kunordigantoj de la projekto, Peter Baláž kaj Jevgenij Gaus, partoprenis interalie kunlaborantoj de la Esperanto-redakcio de Pola Radio kaj reprezentanto de Lernu.net, Sonja Petrović. Kiel reprezentanto de UEA ĉeestis estrarano Barbara Pietrzak, kaj TEJO estis reprezentita de Felix Zesch, komisiito pri amaskomunikado kaj publikaj rilatoj. Inter la invititoj ĉeestis ankaŭ la redaktoro de Libera Folio, Kalle Kniivilä.

Unu el la ĉefaj inspiroj de la projekto estas la ampleksa kaj altnivela litovlingva retejo Esperanto mozaika, kiu enhavas ne nur bazajn informojn pri Esperanto, sed ankaŭ aktualaĵojn el la Esperanto-movado, fotojn, esperantlingvajn filmetojn kun litovaj tekstoj, esperantan muzikon kaj podkastojn. Pri la paĝaro respondecas Jevgenij Gaus, kiu laŭplane okupiĝos pri la programado kaj cetera teknika realigo de Aktuale.info.

- Mi povas uzi tre malmulte da tempo por aktualigadi Esperanto mozaika, kaj tamen oni povas konstati, ke ĝi estas la ĉefa fonto de novaj litovlingvaj lernantoj de Esperanto en Lernu.net. Oni ankaŭ povas vidi, ke en diskutoj pri Esperanto en litovlingvaj retforumoj la diskutantoj ne nur uzas Esperanto mozaika kiel fonton de informoj, sed tre ofte ankaŭ mencias ĝin kiel ekzemplon pri tio, ke Esperanto ekzistas kaj vivas, diras Jevgenij Gaus.

Li esperas, ke Aktuale.info povos ekhavi similan rolon internacie, kaj intencas kunigi sian litovlingvan retejon al Aktuale.info.

- Parte pro tio mi opinias la projekton interesa, estas pli agrable labori kune pri komuna projekto, ol sola ĉiu pri sia.

Laborkunsido pri Aktuale.infoAktuale.info tamen ne havas la celon anstataŭigi aliajn retejojn aŭ konkurenci kun ili, emfazas Peter Baláž. Laŭ li, male, la projekto povos esti utila al ĉiuj.

- Ni volas simple kunligi ĉiujn fortojn ĝisnunajn, kiuj ekzistas, kaj pliriĉigi ilin per la eblo aldoni nacilingve informojn, kiuj nun aperas nur en Esperanto.

Laŭplane, estos diversaj manieroj kontribui al la enhavo de la nova retejo.  Uzantoj povos proponi novaĵojn rekte en la retejo aŭ sendi retmesaĝon al speciala adreso, sed laŭ interkonsento eblos ankaŭ aranĝi aŭtomatan kopiadon de novaĵoj el partoprenantaj retejoj, ekzemple per RSS-fluo. Krome estas planata sistemo de personaj novaĵ-blogoj sub Aktuale.info. Eblos kontribui per informoj ankaŭ ne sciante Esperanton - tiam la novaĵo povos aperi unue en nacilingva paĝo de Aktuale.info, kaj poste esti tradukita al Esperanto, se ĝi havas pli ol lokan signifon.

El tiuj diversaj fontoj la redakcia teamo de Aktuale.info kunmetos taŭgan koktelon por la esperantlingva ĉefpaĝo, kaj traduk-teamoj faros tradukojn al naciaj lingvoj. La novaĵoj estos legeblaj en diversaj lingvoj rekte en Aktuale.info, sed ili ankaŭ estos facile republikigeblaj en aliaj retejoj. Ĉiuj tekstoj kaj fotoj de Aktuale.info laŭplane estos libere reuzeblaj, kondiĉe ke la fonto estos indikita. Tiel, se la projekto prosperos, ĝi povos iĝi centra novaĵperejo por informoj pri Esperanto kaj rilataj temoj ne nur en Esperanto, sed ankaŭ en granda kvanto da naciaj lingvoj.

Laŭ Sonja Petrović la sperto de Lernu.net montras, ke la kunlaborado de diverslingvaj traduk-teamoj per la reto povas funkcii tre glate, eĉ se kulturaj kaj politikaj diferencoj ja foje rimarkeblas.

- En Lernu.net estis multe da diskutoj kun iuj ĉinaj kunlaborantoj post mencio de Tibeto en kursteksto. Certe ankaŭ en la laboro de Aktuale.info oni ne ĉiam konsentos pri ĉio, sed la nacilingvaj teamoj ja ne estos devigitaj traduki ĉiujn novaĵojn, ili tradukos tiujn, kiujn ili volas traduki, ŝi diras.

Grava avantaĝo laŭ ŝi estas ke la projekto havas relativan financan sendependecon de movadaj instancoj, kio ebligos al ĝi raporti en interesa kaj kredinda maniero. Samtempe ŝi emfazas, ke bona kunlaboro unuavice kun UEA kaj TEJO tre gravas por diskonigi la projekton kaj por trovi aktivajn teamanojn.

Antaŭ ol la projekto pluiros la teamo prezentos al Esperantic Studies Foundation sian planon pri la sekvaj paŝoj. Peter Baláž esperas, ke ESF baldaŭ decidos pri la financado de la sekva fazo.

- Marte devus komenciĝi la realig-fazo de la projekto, kaj ni esperas iun beta-version lanĉi ĝuste antaŭ la UK en Roterdamo.

arkivita en:
esperanto
esperanto diras:
2011-05-28 18:40
http://www.esperantio.net/index.php?id=1720

Pli kaj pli oni ricevas la impreson, ke Esperantic Studies Foundation vane investis multege da mono en sensencajn projektojn.

Do, la fido kaj en la raciecon de ESF kaj en tiujn, kiuj realigis tiujn projektojn, malgrandighis.

Sed konsidere al la senlima naiveco, kiu ekzistas che certaj sponsoroj, kiuj siatempe jam fidis al la komunistoj, M'Bow kaj aliaj protagnoistoj de la oportunisma koterio, kiu politike perdis sian potencon en 1989, ktp., oni tuj chesas miri.
Bedaurinde UEA tro alkrochighis al tiuj protagonismoj, kondukante la Eo-movadon en sakstraton. Hodiau ili kredas je la interreto, kaj vershajne denove falas en la kaptilon.
Bedaurinde la samaj sponsoroj daure influas la Eo-movadon kaj estas stulte adorataj kaj aplaudataj de la trompita esperantistaro kiel duondioj.

Tamen, oni ne legis, ke ESF ripetas la samajn erarojn kaj investas sian monon en la enretigon de PIV.
Tamen, kaze ke la enretigo de PIV farighos plena sukceso, ESF trompis sin unu fojon pli kaj eble bedauros, ke ghi ne financis la projekton, char tio estus io por fieri kaj fanfaroni.
Sed char la informado en Esperantujo ne estas transparenta, tiel ke oni povas kredi al neniu kaj devas ech riski mensogadon, oni finfine ne scias, kiu financas kion, eble anonime.
Sed chu tio gravas ?

esperanto
esperanto diras:
2011-05-28 19:29
Pli saghe kaj utile estus lau mi, se oni investus monon en analogan Esperanto-projekton lau la modelo de

http://songcontest.ch/

pere de kiu oni povus prezenti/dokumenti la historion de la UNIVERSALAJ KONGRESOJ DE ESPERANTO ekde 1905 ghis nun. Materialo ekzistus.

Trovante la ghustan kombinon de interesataj kaj motivitaj fakuloj, do esploristojn, historiistojn kaj informadikistojn, oni povus esti certa, ke el tiu projekto ne farighus risko, fusho kaj fiasko, sed io interesa kaj daure valora, stabila kaj aktualigebla. Tiu vivanta ekspozicio parolus por si mem kaj bezonus nenian idiotan arteficialan propagandon pri Esperanto.
Sed mi ech ne audacas proponi formale iun tian ideon. Nuntempe oni preferas projektojn kiel lernu.net, pere de kiuj oni povas fanfaroni, ke cent mil homoj alighis al Esperanto. Pli malpli frue oni povos chion tion jheti en la rubajhujon, char la enhavo de tiuj retpaghoj rapide malaktualighas kaj interesas neniun plu (mi spertis tion mem pere de mia propra retpagha laboro).
dennis
dennis diras:
2011-05-29 17:33

Estas tre interese legi la komentojn de Andreas Kuenzli rilate la ESF, Esperantic Studies Foundation. En siaj du komentoj, Andreas substrekas la, lau li, malsukcesajn investojn de ESF por Esperanto-Projektoj. Traleginte la komentojn de Andreas, mi havas la impreson, ke li pensas, ke ESF estas sensenca investo-modelo, punkto.

Mi konsentas kun Andreas NE pri la ghenerala modelo, sed pri tio, ke certe estas kelkaj investoj de ESF kiuj ankorau ne donas la esperatajn, kontetigajn rezultojn. En tiu kategorio ni povas listigi eble la sekvajn: Indighenaj Dialogoj, Springboard to Languages, Lingva Prismo. (Mi tute ne diras, ke tiuj projektoj ne meritas subtenon, nur ke ili ankorau ne furore sukcesis.) Krome che la negative flanko, ni povas supozi, ke kelkaj homoj kiuj ricevis stipendiojn por cheesti kursojn de NASK au de Poznan, ne sufiche bone utiligis tiun monhelpon.

Aliloke en Libera Folio, mi komentis pri la Muzeo-Modelo, la Entrepreniko-Modelo, kaj la Investo-Modelo. (Vidu, la 22an de januaro, 2011 -- Chuck Smith kaj la Entrepreniko-Modelo). ESF enkadrighas en, kompreneble, la Investo-Modelo. Unu trajto de la organizoj de tia modelo estas, ke ili devas elekti inter multaj promesplenaj, se ankorau ne realigitaj, projektoj. Diri INVESTI estas samtempe diri RISKI. Kelkaj investoj sukcesos, kelkaj fiaskos. Kiel profesiaj ludantoj de sportoj, ne chiam eblas per bona frapo de la pilko, atingi la celon; mistrafoj apartenas al la mondo de chiaj profesiuloj kiuj devas konkurenci en la necerta, ekstera mondo..

Kvankam, ke ESF certe, kiel normala fondajho, havas siajn ne-optimalajn investojn, ghi ankau havas siajn sukcesojn. Kaj kiaj sukcesoj! Kiaj bonegaj sukcesoj! NASK, Language Problems and Language Planning, la eduko-filmo Pasporto al la Tuta Mondo, LERNU.NET, EDUKADO.NET, Interlingvistikaj Studoj en Poznan, Seminario al kiu cheestas Geore Soros, filmo de Sam Green! Ankau menciindas la granda kvanto da stipendioj por studentoj, mono por lingvo-esplorado, kaj ech trejnado de instruistoj por Afriko.

Miaopinie, ESF estas sukcesa projekto, sukcesa fondajho, kaj unu el la plej bonaj okazintajhoj por ni en la historio de la Espearnto-Movado.

Ne troveblas nuntempe alia organizo en Esperantujo kiu kapablas labori tiel bone informite, tiel celstrebe kaj tiel efike. Tamen, la organizo mem estas ege malgranda kiam ni komparas ghin kun aliaj fondajhoj ekster nia modesta Esperanto-Mondo. Du au tri milionoj da dolaroj en la monkestoj de ESF certe estas okulfrape malgranda sumo kompare kun tiu de la fondajhoj de Ford, de Getty au de Bill kaj Melinda Gates. Havante nur parton el la mono de tiaj fondajhoj, ESF jam eble sukcesigus Esperanton tra la tuta mondo.

Kaj krom la videblaj sukcesoj de ESF, estas la elstara, ekstera raportado pri la organizo mem. La retejo ne nur estas alloga, ghi estas tre informhava. Mi rekomendas al Andreas, kaj al chiuj Esperantistoj, ke ili bone trarigardu tiun retejon, kiu legeblas kaj en la angla kaj en Esperanto. Vi povas informighi pri chiu enspezo, pri chiu elspezo. Pri chiu projekto, pri kiom da mono. Pri chiuj stipendiantoj. Pri chio. (Trarigardu la jarajn raportojn kaj speciale la raporton por la impostoj che www.esperantic.org/eo).

Andreas parolas mem pri alia projekto, nova projekto. Li skizas ghin iomete, kaj prezentas retejon kiu paralelas la faman Eurovision Kanzono-Konkurson. La projekto pritraktus la HISTORION DE LA UNIVERSALAJ KONGRESOJ DE ESPERANTO. Tia projekto de Andreas eble interesos al la Estraro de ESF. Mi pensas, ke spite al la, lau mi, tro negativa takso de la Esperantic Studies Foundation far Andreas, la homoj de ESF interesighos pri ebla investo kaj kunlaborado kun li.

Estas multe da bono en la esperantaj organizoj, kaj multe da bonaj homoj kun bonaj ideoj. Kaj la Investo-Modelo de ESF estas unu el la plej bonaj manieroj kunligi tiujn homojn kaj tiajn ideojn al nia praktika mondo de efikeco kaj rezultoj.

Dennis Keefe
esperanto
esperanto diras:
2011-05-29 21:11
Certe mi havas nenion kontrau ESF en si mem, kiu vershajne estas nobla kaj bonvola organizajho (kiu en la fono ludas fortan konkurencan rolon al UEA, almenau rilate financojn kaj sponsoradon), sed kontrau la maniero trakti la aferojn kaj rilati kun homoj. Dum longa tempo ghi estis diskreta fonajho, pri kiu oni nenion au malmulton audis, sed en la lastaj jaroj, precipe post la akiro de grasa heredajho (kiun oni bedaurinde grandparte perdis dum la akcia krizo, sed kiu intertempe espereble regajnis valoron), ghi iusence pli popularighis kaj oni audis pli, char ghi komencis sponsori diversajn agadojn kaj ankau publikigas raportojn pri tio sur sia websajto. En tiu chi rilato ghi estas sufiche transparenta. Kompreneble i.a. diversaj orienteuropanoj flaris monon en Usono kaj kandidatighis por povi profiti ghin.

Problemo che ESF shajnas ekzisti en tio, ke ESF ne havas sufiche demokratan decidostrukturon. En ghi la aferoj estas esence izolite deciditaj far unu persono (kiu konsideras sin plej kompetenta kaj kiu estas konsiderata kiel plej kompeteneta - kontrau kiu neniu kuraghas "ribeli" au kritiki - li havas preskau nur amikojn): Tonkin. Fettes havas lau mi neniun personan opinion, kiel speco de sekundanto li simple konfirmas kion Tonkin decidas kaj diras. (Mi sufiche ofte observis tion en la lastaj jardekoj).

Koncerne la decidojn pri disdono de mono Tonkin kutimas konsulti chefe Blanke kaj Lins, kiuj sidas en diversaj komisionoj (de UEA kaj CED - aliaj du ikonaj organizajhoj, je kies nomoj oni disdonas monon, premiojn ktp. La limo inter UEA, CED kaj ESF povas kelkfoje nebuli au esti forvishita, char esence la samaj homoj FAKTE decidas en tiuj organizajhoj la aferojn). Blanke estas autokrato, kiu kutimas diktatore "proponi" siajn ideojn, sen konsulti iun ajn, eble krom la edzinon kaj formale eble s.inojn Fiedler kaj Mannewitz, kiuj nepre aplaudas lin - kaj kutimas krude rifuzi la apogon al iuj projektoj, kiuj ne plachas al li PERSONE. Lins estas forte influita de personaj antaujughoj, shatoj kaj malshatoj kaj decidas lau simpatio au malsimpatio pri certaj personoj.

Mi ne celas diri, ke tiuj personoj misuzas sian povon au potencon, sed la tendenco tamen kushas en la naturo de la aferoj, por tiel diri.

Mi ne celas disvastigi kalumniojn. Sed mi chi tie reagas iomete en la rolo de "investigativa" jhurnalisto. Se mi skribas malverojn, oni povas korekti min kaj mi denove pripensos la aferojn.

Char la praktika kunlaboro kun Tonkin ktp. montrighis komplika, neefika kaj nesufiche honesta, mi ne estas interesata pri tia kunlaboro.