Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / Jam 45.000 artikoloj, sed Vikipedio volas plu kreski

Jam 45.000 artikoloj, sed Vikipedio volas plu kreski

de Redakcio Laste modifita: 2006-06-07 23:23
La 4-an de junio 2006 la reta enciklopedio Vikipedio ekhavis sian 45.000-an artikolon en Esperanto. Laŭ tiu ĉi nombro, Esperanto daŭre estas sur la 15-a loko inter la pli ol 200 lingvoj de Vikipedio. La nombro de artikoloj en Esperanto kreskas ĉiutage je 40-80, sekve oni povas supozi, ke la 50.000-a artikolo aperos iam en aŭgusto

Lau Ulrich Matthias, unu el la aktivuloj de Vikipedio, la projekto estas gravega projekto por Esperanto ĉar ĝi ebligas al esperantistoj facile kaj senpage trovi interesajn artikolojn pri ajna temo, sed ankaŭ ĉar ĝi estas bona medio por evoluigi la esperantan terminologion. Aldone, pro Vikipedio multaj neesperantistoj ekscias pri Esperanto, ĉar ĉe centmiloj da Vikipediaj artikoloj en naciaj lingvoj videblas la informo, ke ĝi haveblas ankaŭ en Esperanto.

- Kiam eksteruloj asertas, ke Esperanto ne estas tre disvastiĝinta, ni nuntempe povas fiere rakonti pri la 160 milionoj da artikoloj, kiujn Google trovas laŭ la serĉvorto "Esperanto". Entajpante ĉe Google "+Esperanto +Wikipedia", ni vidas, ke ĉirkaŭ 90 % de tiuj ĉi artikoloj ni dankas al Vikipedio, konstatas Ulrich Matthias.

Laŭ li, la esperanta Vikipedio havas jam dumilon da kunlaborantoj - kelkaj estas tre aktivaj, dum aliaj nur foje eniras por fari etan aldonon aŭ ŝanĝon.

La specifaĵo de Vikipedio estas, ke kiu ajn povas redakti ajnan artikolon aŭ mem aldoni novan. Iuj opinias, ke pro tiu specifaĵo Vikipedio estas nefidinda, dum aliaj asertas, ke pro tio eraroj kaj misoj povas esti rapide korektitaj.

- Oni povas komenci la kunlaboron per korektado aŭ ampleksigo de ekzistantaj artikoloj; oni facile komprenas la funkciadon kiam oni ­ komencante de la paĝo eo.wikipedia.org ­ rigardas kelkajn artikolojn, asertas Ulrich Matthias.

[Laŭ raporto de Ulrich Matthias]

arkivita en:
edmundo
edmundo diras:
2006-06-16 12:00

Estas interese, ke "+esperanto" donas 143 milionojn, dum "+esperanto +wikipedia" donas 127 milionojn, sed mi ne scias, kion oni povas konkludi el tio. Ja ne estas vere konate, kiel Guglo kalkulas tiujn nombrojn. Ekzemple, "esperanto" donas alian nombron ol "+esperanto". Ne temas pri simpla nombrado de pagxoj, sed pri ia statistika takso. Kelkfoje la nombroj sxajnas tre suspektindaj.

ArnoLagrange
ArnoLagrange diras:
2006-07-11 05:18

Oni supozis ke Vikipedio atingos kvindek mil artikolojn en auxgusto, sed gxi jam trafis tion la 7-an de julio, kaj nun jam estas preskaux 55 000. jen la komuniko de la vikipediistoj : Hodiaŭ, la 7-an de julio 2006, en la esperantlingva Vikipedio estis verkita la 50.000a artikolo. La Vikipedio estas multlingva libera interreta enciklopedio, verkita kunlabore fare de volontuloj.

Vikipedio aperis en 2001, unue kiel nur anglalingva versio, sed ĝi rapide fariĝis plurlingva. Esperanto-versio aldoniĝis en 2002 kaj komenciĝis dank al la kolektita de Stefano Kalb materialo por la unua reta esperantlingva enciklopedio "La Enciklopedio Kalblanda". Ekde tiam la internacia lingvo daŭre okupas bonan pozicion inter la plej vaste uzataj lingvoj de la mondo. La anglalingva vikipedio atingis unu milionon da artikoloj jam en marto 2006. La germana, franca, pola, japana kaj nederlanda vikipedioj preterpasis ducent mil. Sekvas la sveda, itala, portugala kaj hispana kun pli ol cent mil. Atinginte kvindek mil artikolojn Esperanto eniras la klubon kun la ĉina, la rusa la norvega kaj la finna. Sekvas 12 lingvoj kun pli ol dudek mil, 12 aliaj kun pli ol dek mil. Entute la Vikipedio ekzistas jam en preskaŭ cent lingvoj, inter kiuj kelkaj estas nur ekĝermintaj projektoj.

Gravas do, ke en tiu ĉi multlingva projekto Esperanto aperu inter la plej gravaj lingvoj de la mondo, kvankam esperantoparolantoj estas malpli multnombraj ol parolantoj de aliaj lingvoj, inter kiuj ĝi staras. Tion oni povas danki al konstantaj penoj de volontula multnacia redaktantaro: miloj da kontribuintoj, inter kiuj kelkdek tre aktivaj, laboris por ekkonstrui tiun ĉi vastan projekton, kies celo estas krei kiel eble plej kompletan fonton de sciaĵoj pri ĉiuj temoj.

En la Vikipedio ĉiu unuopa artikolo estas ligita al ĉiuj samtemaj artikoloj en ĉiuj aliaj lingvoj: sekve ĉiufoje kiam iu artikolo ekzistas en Esperanto, legantoj de la samtema artikolo en la aliaj lingvoj povas vidi ke ĝi ekzistas kaj povas eklegi ĝin tre facile per simpla alklako sur la vorto "Esperanto" kiu aperas en la flanka strio de la paĝo.

Ju pli valora estos la esperantlingva vikipedio, des pli indos por la estontaj generacioj lerni la lingvon, ĉar ili scios, ke ili povos trovi helpon en siaj studoj ĉi tie. La fenomeno jam funkcias por la plej disvolviĝintaj vikipedioj: lernantoj, studentoj, instruistoj kaj ĉiu ajn pli kaj pli aliras la vikipedion por tie trovi fidindajn respondojn al siaj demandoj. La TTT-ejo de la Vikipedio kaj de ties idaj projektoj (Vikivortaro, Vikicitaro, Vikispecioj, Vikinovaĵoj, Vikilibroj, ...) nun staras inter la plej vizitataj ttt-ejoj en la mondo.

La vikipedian miraklon ni devas danki al la vikitekniko, kiu ebligas al ĉiu ajn retvizitanto tuj fariĝi kunredaktanto per simpla alklako de la ligilo "redaktu", kiu aperas sur ĉiu paĝo. Jen tial tiu ĉi projekto tiom rapide kreskis kaj plu kreskas: dekoj da miloj da homoj kunlaboras aldonante, korektante, plibonigante, kunligante la pli kaj pli vastan artikolaron. La timo, ke libera ttt-ejo, kiun ĉiu ajn povas redakti, fariĝu ĥaoso, montriĝas senkaŭza: en la realo ĉiu intenca aŭ malintenca difekto de la komuna verko estas rapide korektita de atentemaj aliaj partoprenantoj.

Estas menciinde, ke la artikolo pri Esperanto ekzistas en 71 lingvoj de Vikipedio, el kiuj 7 estis elektitaj kiel elstaraj artikoloj, do, ili estas aparte bonkvalitaj kaj informoplenaj artikoloj. (Kompare esperanto.net, la Multlingva Informcentro pri Esperanto, ekzistas en 62 lingvoj).

Konklude pro ĉiuj tiuj kaŭzoj la vikipedio povas signifoplene helpegi al la progresoj de la ideo, kiun homoj ekhavas pri esperanto. Vikipedio helpas Esperanton: esperantistoj kunhelpu por ke la esperantlingva vikipedio ankoraŭ pliboniĝu kaj pliriĉiĝu.

ArnoLagrange
ArnoLagrange diras:
2006-07-11 05:20
  • Ĉefpaĝo de la Vikipedio: http://eo.vikipedio.org - Statistikoj pri la vikipedioj en ĉiuj lingvoj : http://stats.wikimedia.org/EO/Sitemap.htm - 50000-a artikolo, Viktoria Akvofalo: http://eo.wikipedia.org/wiki/Viktoria_Akvofalo