Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / "Daŭrigebla" iĝis "daŭropova" en la kongresa rezolucio

"Daŭrigebla" iĝis "daŭropova" en la kongresa rezolucio

de Redakcio Laste modifita: 2006-08-07 12:12
La vortoj "daŭrigebla evoluo" de la oficiala kongresa temo de la ĉi-jara Universala Kongreso iĝis "daŭropova evoluigo" en la fina versio de la kongresa rezolucio, aprobita de la komitato de UEA. Ni publikigas la tutan tekston de la rezolucio.


La 91a Universala Kongreso de Esperanto,

kunveninta en Florenco (Italujo) kun 2209 partoprenantoj el 62 landoj,

konstatinte,

  • ke la Jardeko de Edukado por Daŭropova Evoluigo 2005–2014 estas grava kadro por iniciatoj cele al evoluo kiu estu socie dezirinda, ekonomie vivkapabla, kulture taŭga kaj ekologie daŭrigebla,
  • ke nuntempe ekzistas gravaj minacoj kaj al biodiverseco kaj al kultura kaj lingva diversecoj, pro la reciproka dependeco inter la homo kaj la naturmedio,
  • ke la nuna superrego je monda skalo de unu lingvo havas maltrankviligajn ekonomiajn, sociajn kaj edukajn efikojn koncerne daŭropovecon, lingvan ekologion kaj la rajton je komunikado.
  • ke la strebado de la Esperanto-movado al lingva demokratio kongruas kun la valoroj de transnacia edukado celanta informitajn, aktivajn civitanojn kiuj estu kapablaj kritike kompreni sin mem kaj la ĉirkaŭan mondon por partopreni la evoluprocedon respondece kaj solidare.


Alvokas
la Esperanto-komunumon aktive engaĝiĝi en la agadoj kiuj, sur diversaj niveloj, strebas antaŭenigi praktikojn koherajn kun la principoj de la bezonata ŝanĝoprocezo, kaj utiligi siajn lingvon kaj retojn serve al tiuj klopodoj.

Rekomendas
al la Estraro de UEA doni al la ĉi-rilataj problemoj pli da atento en estontaj kongresoj kaj agadoj, partnere kun neesperantistaj organizaĵoj.

Konfirmas
la pretecon de la Esperanto-komunumo kunlabori kun Unesko kaj aliaj organizaĵoj cele al tutviva edukado por paco, socia justeco kaj kultura diverseco, kaj atentigas ilin pri la lingva aspekto de daŭropova evoluigo.

Florenco, 2006. 08. 04

arkivita en: ,