Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / UEA ricevis du novajn landajn asociojn

UEA ricevis du novajn landajn asociojn

de Redakcio Laste modifita: 2006-08-15 21:42
La komitato de UEA en vendredo akceptis du novajn landajn asociojn kaj ankoraŭfoje aprobis la deskribon de prunto al la projekto Indiĝenaj Dialogoj. En la nova konsisto de la internacia ekzamena komisiono ne estis reelektita Gbeglo Koffi. Propono subteni la monkolektan kampanjon de ITV ne estis akceptita. La komitat-kunsido planita por la 9-a horo komenciĝis dek minutojn malfrue en iom tro varma salono Hodler, sed baldaŭ post la malfermo de la kunsido ankaŭ la klimatizilo ekfunkciis. Komence de la kunsido mankis unu komitatano de la kvorumo, sed jam post minuto alvenis la bezonata 38-a komitatano. La komitataj kunsidoj estas malfermaj por la publiko, kaj en la salono ĉeestis dudeko da kongresanoj kiuj volis sekvi la diskutojn.

La baza jara kotizo de UEA estis laŭ la propono de la subkomitato de financoj altigita de 56 al 57 eŭroj. Kvankam la financa raporto de UEA por la pasinta jaro jam estis akceptita en la unua kunsido de la komitato,  la subkomitato pri financoj proponis ankaŭ, ke la komitato aparte esprimu sian aprobon al la decido de la estraro, deskribi la ŝuldon de la projekto Indiĝenaj Dialogoj al la asocio.

- Oni multe parolis pri tiu temo en la komitata retlisto lastatempe. En la subkomitato aperis la propono, ke la komitatu eksplicite donu sian subtenon al la decido de la estraro. Estis diskuto pri tio, ĉu tio vere formale necesas. Ni tamen decidis rekomendi tian decidon, por ke estu tute klare ke la komitato subtenas la decidon de la estraro, diris Yves Bellefeuille, kiu prezentis la raporton de la subkomitato.

La propono estis akceptita unuanime, kaj same kiel en la unua komitata kunsido, neniu komitatano aliĝis al la laŭta kritiko de Gbeglo Koffi, kiu dum lastatempe en la komitata diskutejo ripete kaj agreseme asertadis, ke la prunto estis farita kontraŭregule.

Gbelgo Koffi mem ne ĉeestis en Florenco, sed lastmomente atingis la komitaton lia propono, ke UEA havu "arbitracian komisionon". Ne klaris kiaj estu la taskoj de tia komitato, kaj  restis nur kelkaj minutoj de la kunsid-tempo, kiam oni alvenis al la lasta punkto de la anticipe fiksita tagordo. Tial ne restis tempo por diskuto pri la propono, kaj Renato Corsetti proponis, ke la afero estu ŝovita al la kunsido de la komitato en Jokohamo.

- Tia decido postulus ŝanĝojn en la statuto. Ni eble povas pritrakti la aferon en la venontjara kunsido, li diris, kaj ricevis la subtenon de la plej multaj komitatanoj.

Komitatano Edvige Tantin-Ackermann voĉdonis kontraŭ la pritrakto de la propono de Gbeglo Koffi en Jokohamo - ŝi opiniis, ke ĝi prefere tuj estu malakceptita.

- Mi entute ne vidas la bezonon de tia komisiono, ŝi diris.

Gbeglo Koffi estis aktuala ankaŭ ĉe alia punkto de la komitata tagordo, kvankam lia nomo ne estis menciita. La komitato de UEA konfirmis la novan konsiston de la internacia ekzamena komisiono, kaj li ne estis reelektita. Anstaŭ li, Afrikon en la komisiono nun reprezentos la konata ĉe-metoda instruisto Oliver Mazodze el Zimbabvo. Presidanto de la ekzamena komisiono estos Probal Daŝgupto el Barato.

La nova konsisto de la ekzamena komisiono estis aprobita preskaŭ unuanime. Kontraŭ akcepto voĉdonis nur komitatano Yves Bellefeuille.

- Mi estis malkontenta pri la elekto de Boris Kolker, pro liaj rasismaj eldiraĵoj, Bellefeuille rakontis poste.

Estis iom diskutita ankaŭ la pasintjara provo igi Uneskon rezolucii favore al Esperanto. En la Vilna kongreso Renato Corsetti diskonigis, ke la registaro de Litovio decidis fari proponon pri tia rezolucio al la ĝenerala konferenco de Unesko pasintjare, sed pro tempomanko tia propono neniam estis farita. La sekva ŝanco estos en la jaro 2007.

- Por ke oni povu varbi apogon de landaj registaroj por la propono de la litova registaro, neccesas ke la litova registaro unue faru la proponon, diris Osmo Buller.

Komitatano Spomenka Ŝtimec atentigis,ke la registaro de Kroatio tamen jam formale decidis subteni la iniciaton, kaj volis scii, ĉu simila subteno estis ricevita de aliaj landoj.

- La sola lando en la mondo kiu subtenis per vera ministeria decido, ke la ambasadoro subtenu, estis Kroatio. estis krome proksimume kvin aliaj landoj, Irano, Nederlando, Slovakio, kaj ankoraŭ iuj,  buŝe instrukciis sian reprezentanton subskribi la rezolucion, se ĝi estos prezentita, diris Renato Corsetti, kiu esperis je la subteno de pliaj grandaj landoj, sed la rezolucio efektive estos prezentita al la sekva ĝenerala konferenco de Unesko venontjare.

Osmo Buller atentigis, ke ankaŭ UEA mem devas ion fari por ke Unesko volu subteni la rilatojn kun la asocio.

- Ni devas memori, ke ili atendas ke ni faru ion por ili. Tio estas la bazo por ke ili konsideru utila havi oficialajn rilatojn kun UEA. La plej videbla afero kiun ni povas fari estas, ke ni dediĉas nian kongresan temon al io ligita al Unesko. Krome povas temi pri eldona agado. En la lastaj jaroj ni ne eldonis ion de Unesko, sed nun ni planas ke ĝis la sekva UK aperu libro pri la lingva kaj biologia diverseco de la homaro, rakontis Osmo Buller.

La subkomitato pri kulturo kaj kongresoj proponis, ke diversaj programeroj de la Universalaj Kongresoj estonte estu spekteblaj kaj  aŭdeblaj en la reto. Tiu rekomendo estis akceptita de la komitato. Aliflanke la komitato ne volis subteni alian proponon de la subkomitato, laŭ kiu UEA subtenu retajn televid-elsendojn en Esperanto per alvoko al donacado de mono.

- Mi havas problemon pri tiu punkto. La projekto ITV petis monon, ĝi kolektis monon, sed poste ĝi ne donis klarigojn pri kiel la mono estis uzita. Mi ne povas rekomendi, ke UEA alvoku donaci monon, kaj poste ĝi malaperas en iu nigra truo, diris komitatano Yves Bellefeuille.

Pluraj aliaj samopiniis, kaj la frazo pri subteno al monkolektaj kampanjoj estis forstrekita.

Ĉi-jare UEA ricevis tri aliĝpetojn de novaj landaj asocioj: de Unuiĝo de Malagasaj Esperantistoj, de Nepala Esperanto-Asocio, kaj de Asocio de Esperantistoj en Taĝikio. La taĝikia asocio tamen en sia peto ne promesis respekti la statuton de UEA. Tia deklaro estas nepra kondiĉo por ke nova landa asocio povu esti akceptita, sed spite atentigon la taĝikia asocio ne sendis kompletigon, kaj ĝia peto ne povis esti konsiderita ĉi-jare.

La aliĝpetoj de la du aliaj landaj asocioj estis akceptitaj per sekreta baloto, kaj poste Osmo Buller deklaris, ke UEA nun havas 67 aliĝintajn landajn asociojn. Estis aprobitaj ankaŭ la petoj de Rondo Kato kaj la partio Eŭropo Demokratio Esperanto (EDE) pri statuso de kunlaborantaj organizaĵoj.

- Mi estas ne tute trankvila pri kunlabora kontrakto kun politika partio. Se mi estus membro de alia partio, mi eble ne estus tute kontantenta. Sed la aliĝpeto plenumas la formalajn kondiĉojn por kulabora kontrakto, diris komitatano Yves Bellefeuille

Kunlaboranta organizaĵo laŭ la statuto de UEA ne bezonas esti politike neŭtrala, male ol aliĝinta asocio, sufiĉas ke ĝi respektas la homajn rajtojn. Por la akcepto de EDE voĉdonis 37 komitatanoj, kontraŭ 8 kaj sindetenis 7.

Ankaŭ la elekta komisiono, kiu preparas la venontjaran elekton de nova estraro, faris raporton al la komitato, sed neniuj nomoj de eventualaj kandidatoj estis menciitaj.

- Ĉu la nova estraro estos prezentita nur en Jokohamo, aŭ ĉu la komitato rajtas scii antaŭe, kiuj estos en la nova estraro, demandis komitatano Marcel Delforge iom ironie.

Edvige Tantin-Ackermann nome de la elekta komisiono klarigis, ke la raporto de la komisiono estos nur rekomendo, kaj  ke la finan elekton faros la komitato mem. Osmo Buller atentigis, ke la konkluda raporto de la komisiono kun listo de ĉiuj validaj kandidatiĝoj devas esti sendita al la komitato de UEA meze de majo.

En sia unua raporto la elekta komisiono rakontas, ke ĝi jam "invitis, ricevis kaj pridiskutis ne malmultajn kandidatecojn, sed en ĉi tiu fazo devas teni la koncernajn nomojn konfidencaj". Krome la elekta komisiono alvokis ĉiujn membrojn de UEA aktive proponi taŭgajn kandidatojn.

Daŭre rapidigite de la prezidanto Renato Corsetti, la komitato sukcesis trairi la tutan tagordon dum la rezervitaj tri horoj, kaj la lasta kunsido de la nuna komitato estis fermita unu minuton antaŭ la 12-a horo. En Jokohamo venontjare kunsidos parte renovigita komitato, kiu elektos novan estraron por UEA.

arkivita en:
bkolker
bkolker diras:
2006-08-05 00:33

"Kontraŭ akcepto voĉdonis nur komitatano Yves Bellefeuille. - Mi estis malkontenta pri la elekto de Boris Kolker, pro liaj rasismaj eldiraĵoj, Bellefeuille rakontis poste."

Yves Bellefeuille estas vaste konata en la novajxgrupo soc.culture.esperanto pro siaj kontraux-israelaj eldiraĵoj.

Kolonjano
Kolonjano diras:
2006-08-05 03:09

"Yves Bellefeuille estas vaste konata en la novajxgrupo soc.culture.esperanto pro siaj kontraux-israelaj eldiraĵoj."

Bonege. Kaj aliaj faras eldirojn kontraŭ-usonajn, kontraŭ-rusujajn, ... kontraŭ-germanujajn eĉ!

Sed mi ne vidas rilaton al "rasismo" ...

Eble s-ro BELLEFEUILLE unue prezentu pruvojn por la "rasismaj eldiraĵoj" de s-ro KOLKER.

Alikaze lia aserto ne meritas iun plian konsideron.

Koncize, Kolonjano

tuvalkin
tuvalkin diras:
2006-08-09 16:53

Yves Bellefeuille estas konata ne nur pro eldirajxoj en s.c.e. Ignori lian vastan movadan agadon estas maljuste kaj malice.

farri
farri diras:
2006-08-15 13:23

Kritiki la agadon de iu politika sxtato, cxefe se temas pri ies armeo, ne estas rasismo. Ecx mi lauxdas la fakton kritiki militisman politikan sxtaton.