Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / La prezidento de Italio patronos la Universalan Kongreson

La prezidento de Italio patronos la Universalan Kongreson

de Redakcio Laste modifita: 2006-08-07 17:51
La prezidento de Italio, Giorgio Napolitano, nun akceptis iĝi la Alta Protektanto de la Universala Kongreso de Esperanto, okazonta en Florenco. La oficiala decido estis farita la 7-an de julio. Temas pri agnosko malofte donata, kaj la Loka Kongresa Komitato multe laboris por ĝin atingi.
La prezidento de Italio patronos la Universalan Kongreson

Giorgio Napolitano.

Giorgio Napolitano naskiĝis en 1925, kaj estis elektita parlamentano unuafoje en 1953 kiel ano de la tiama Itala Komunista Partio. Inter 1969 kaj 1975, li okupiĝis ĉefe pri la kulturaj aferoj en la partio.  De 1989 ĝis 1992 li estis deputito en la Eŭropa Parlamento, kaj poste prezidanto de la Ĉambro de Deputitaro de Italio.

En 1996, Napolitano estis ministro de Internaj Aferoj en la registaro de Romano Prodi. Poste li estis denove parlamentano, en la nuna Partio de la Maldekstraj Demokratoj. Li estis elektita kiel la 11-a prezidento de Italio en majo 2006.

La Universala Kongreso en Florenco estas krome oficiale patronata de la itala ministerio pri kulturaj havaĵoj kaj agadoj, kaj de la ministerio pri eksterlandaj aferoj. En la honora komitato de la kongreso estas la eksa prezidanto de Italio Francesco Cossiga, la nobelpremiita verkisto Dario Fo, la kantisto Luciano Pavarotti, kaj pluraj aliaj konataj italoj.

Lige kun la  kongreso en Florenco, la itala poŝto dum du tagoj proponos specialan stampon honore al la kongreso. La stampoj estos riceveblaj proksime al la kongresejo lunde la 31-an de julio, kaj marde la 1-an de aŭgusto. Estos krome aĉetebla speciala kongresa poŝtkarto.

La stampo estas ricevebla en unu el la kongresejaj konstruaĵoj, en ejo alirebla ankaŭ de la ĝenerala publiko. La limigo al nuraj du tagoj dependas de la fakto, ke por havi tiun stampon la Kongreso devis pagi, krom fiksa monsumo, ankaŭ kromsumon proporcian al la tagoj de uzado. Pro la sama kialo oni elektis du labortagojn, ĉar alie oni estus devintaj pagi la aldonan kromsalajron de la du deĵorantaj poŝtistoj.


arkivita en: ,