Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / TEJO serĉas novan volontulon

TEJO serĉas novan volontulon

de Redakcio Laste modifita: 2006-01-24 09:27
Tutmonda Esperantista Junulara Organizo TEJO denove serĉas volontulon por laboro en la Centra Oficejo en Roterdamo.

La deĵor-periodo de la sekva TEJO-volontulo komenciĝos en marto 2006, kiam la nuna volontulo Martin Minich reveturos hejmen. Martin Minich estas volontulo de TEJO ekde decembro 2004.

La nova volontulo devos bone regi Esperanton, bone koni la Esperanto-movadon, kaj preti deĵori en la Centra Oficejo minimume ok monatojn. Maksimume la deĵorperiodo de la nova volontulo povos esti unu kaj duona jaro.

La volontuloj de TEJO ricevas senpagan loĝadon en la Centra Oficejo mem, kaj negrandan poŝmonon por siaj elspezoj. Al la taskoj de la volontulo apartenas prizorgado de korespondaĵoj kaj de la arkivo de TEJO, ĝisdatigado de la retejo de TEJO, kunlaboro kun la redakcio de TEJO tutmonde kaj diversaj aliaj farendaĵoj.

La retejo de TEJO ankoraŭ ne enhavas informon pri la libera posteno, sed anonco pri la posteno aperis en la lasta numero de TEJO tutmonde, kiu nun estas liverata al la membroj kaj abonantoj.

arkivita en: