Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / Nova retejo de TEJO: bela, sed sen Pepo

Nova retejo de TEJO: bela, sed sen Pepo

de Redakcio Laste modifita: 2006-05-07 22:29
Meze de aprilo Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) lanĉis sian novan retpaĝaron. La paĝaro momente estas nur esperantlingva - malaperis la plurlingva enirejo kaj klarigoj de la malnova retejo. Same malaperis la multjara maskoto de TEJO, la birdeto Pepo, kiu ofte videblas en la paĝoj de "TEJO tutmonde", la oficiala gazeto de TEJO. Ni petis ke Steven Brewer, unu el la kreintoj de la nova retejo de Esperanto-Ligo por Norda Ameriko (ELNA), donu sian prijuĝon pri la paĝaro de TEJO.

Dum sia kunsido en Roterdamo en la unua semajno de aprilo la estraro de TEJO finaprobis la lanĉon de la nova retpaĝaro kiu nun videblas ĉe www.tejo.org. Ĝia ĉefarkitekto estas la estrarano de TEJO pri informado Chuck Smith.

La plano de TEJO estas dum la proksimaj semajnoj finpoluri la enhavon de la konstanta kerno de la paĝaro, kaj en la dua duono de majo lanĉi ĝian tradukadon en kelkajn naciajn lingvojn. Poste oni planas vigligi la paĝaron per retaj taglibroj de la membroj, kaj per forumo.

Steven Brewer, unu el la kreintoj de la nova paĝaro de ELNA, konstatas ke la pozitivaj spertoj de ELNA estis uzataj ankaŭ de TEJO.

- TEJO, almenaŭ parte pro la sperto de la nova retpaĝaro de ELNA, ekuzas la saman enhav-administran sistemon Drupal por sia nova retejo. Ili eĉ uzas la Drupal-temon "Chameleon", la saman sur kiu baziĝis la temo de ELNA. Chuck "Amuzulo" Smith, la estro de la teamo kiu faris la laboron, ankaŭ partoprenis la starigon de retpaĝaro de ELNA kaj kontaktis min kelkfoje dum li esploris la kapablojn de Drupal kaj faris la laboron ĉe TEJO.

La aspekto kaj aranĝo de la nova retejo laŭ Steven Brewer estas klara plibonigo kompare kun la antaŭa, tamen kun kelkaj manketoj.

- La nova retpaĝaro de TEJO estas tre pura kaj bela - ĝi estas simpla kun multe da blanka spaco. La tekston, speciale tiun de la ligoj, mi trovas malgranda, sed TEJO estas ja organizaĵo de junuloj, do por ili verŝajne ne gravas. Kelkaj gravaj aferoj estas kaŝitaj - miaopinie Pasportan Servon oni pli facile trovu. Sed mi ĉiam emas meti tro da aĵoj sur la unua paĝo kaj tio estas afero de gusto - aliaj preferas ke la unua paĝo restu simpla. Oni neniam plaĉos al ĉiuj.

ekspepo.jpgIom dubinda Steven Brewer trovas la fakton, ke TEJO elektis ne uzi bildojn el veraj Esperanto-aranĝoj, sed aranĝitajn fotojn kiuj kredeble havas nenian rilaton al Esperanto.

- La bildoj estas tre profesiaj, trafaj, kaj taŭgaj, sed ili verŝajne ne estas bildoj de Esperanto-parolantoj. Ili kredeble devenis de iu firmao kiu vendas bildojn por reklamoj kaj similaj celoj. Unu danĝero tiam estas ke iuj el la homoj en la bildoj iam fariĝos famaj (aŭ fifamaj). Alia estas ke oni rekonos la saman bildon ĉe reklamo aŭ alia retpaĝaro kiu pritraktas ion kontraŭ-Esperantan. Antaŭ kelkaj monatoj, la firmao Microsoft ekuzis tian bildon, kian oni rekonis de multaj aliaj reklamoj, inter ili por konkurencaj projektoj kaj oni multe mokis Microsoft pro tio. Kaj, mi devas konfesi, mankas al mi la papago.

Laŭ oficiala komuniko, TEJO intencas baldaŭ anonci konkurson pri nova maskoto, sed ŝajne la celo ne estas komplete forigi la papagon Pepo, kiu jam de dudeko da jaroj ilustras diversajn eldonaĵojn de TEJO. Ankaŭ sian emblemon TEJO planas renovigi. Ĉar aldone estas planata konkurso pri fotoj por la paĝaro, povas esti, ke ankaŭ la fotoj en la nova paĝo de TEJO estas provizoraj, eble eĉ la baza aspekto de la paĝaro.

Kompare kun la freŝa paĝaro de TEJO, la tre informriĉa retejo de UEA subite ekaspektas iomete malnova, konstatas Steven Brewer.

uearetejo.jpg- La retpaĝaro de UEA, kiu estas en stilo tre moda antaŭ 10 jaroj, aspektas nun iomete eksmoda. Samtempe, la retpaĝaro havas klaran, multlingvan, organizon, kiu estas ja malfacila afero. La manko de simboloj kaj unueca kolora temo estas ĝustigindaj - la plej granda miskonekto okazas inter la unua paĝo kaj la aliaj paĝoj. Kiam vi pluiris de la unua paĝo, la organizado estas bona, estas multaj indikiloj pri tio, kie oni estas en la retejo, kiuj tre helpas.

Laŭ li estas klare, ke la precipa celo de la retejo de UEA estas doni informojn al tiuj, kiuj scias kion ili serĉas, ne allogi novajn interesiĝantojn.

- En la paĝaro de UEA preskaŭ tute mankas bildoj. La plej multaj homoj tamen trovas bildojn utilaj kaj allogaj por esprimi homan konekton. Kiel loko por trovi informon, la UEA-retejo ege taŭgas. Por allogi homojn kaj montri Esperanton kiel ion ekkonindan aŭ lernindan, oni evitu la retpaĝaron de UEA.

arkivita en:
mateno
mateno diras:
2006-04-24 22:08

la paĝaro de TEJO daŭre estas finpolurata, kaj ĝia grafika aspekto ankoraŭ ne estas definitivigita; esence, la uzata mastrum-enhava sistemo drupal permesas umi la grafikan aspekton ĝis nerekonebleco, sen devi iel ajn tuŝi la tekstan enhavon

TEJO daŭre planas konservi Pepon kiel sian maskoton (la vortoj "aldone al la papago Pepo" (TEJO Aktuale) donas ne "ŝajnon", sed diras tion tute klare), kaj ĝi plej verŝajne jes trovos sian lokon en la definitiva grafika aspekto de la paĝaro

anstataŭ paroli pri "kelkaj", ni esperas post du-tri monatoj povi fieri pri "multaj" naciaj lingvoj (la eksa paĝaro de TEJO legeblis en 29 lingvoj, kaj mi ne vidas kialon, kial la nuna ne povontus esti en same impresa nombro);

la radikon "mult-" mi tamen ne uzus parolante pri la "lingveco" de la retpaĝaro de UEA: multlingveco, same kiel informi ne-esperantistojn pri esperanto, ja ne estas ĝia celo: por tio, laŭ reprezentantoj de UEA, servu www.esperanto.net; aliflanke, se uea.org estas travideble informdona, tiukaze min kiel uzanton apenaŭ zorgigas, kiam ĝia aspekto estis, estas aŭ estos "moda"

Marteno MINIĤ

bab
bab diras:
2006-04-24 23:39

Sa! Frapas min ke la fotitoj de la pagxo estas cxiuj tre helhauxtaj (sen konsideri cxu iu Euxrop- aux Azi-devenas). Cxu ne utilus por lauxdire "tutmonda" organizo iom pli buntigi sian eksteran "vizagxon"?

antono
antono diras:
2006-04-25 14:25

Al mi tute ne plaĉas nova dizajno de TEJO-retejo. Ĉar ĝi aspektas iel reklam-dolĉe. Kie estas realaj vivaj homoj?

bab
bab diras:
2006-04-25 14:54

Jes, gxuste! Vivaj, spirantaj homoj (el diversaj etnoj). Nun gxi kvazaux donas impreson ke "se vi lernas Esperanton, vi igxos ricxa Kaliforniano kaj havos rolojn en filmoj"... (Pardonu min, Kaliforniaj esperantistoj!) Eble tio markas novan stilon de TEJO, rebaptebla kiel "reTEJO"... www.retejo.org ja estus perfekta adreso...! :-)

boriso
boriso diras:
2006-04-25 15:18

Mi tute konsentas kun bab kaj antono pri la fotoj. Mi esperas ke la TEJO anoj legos tiujn komentojn.

Kia bona ideo, www.retejo.org
la ideo estis tiom bona ke mi acxetis la retadreson (nome de montreala esperanto-movado), timante ke iu reklamfirmao faru antaux ni : kiu scias kio okazos al esperanto-movado nun kun tiaj bildoj en TEJO-retejo ! ;) ;). Nu, se iu sxatus starigi bonan esperantan retan projekton per www.retejo.org informu min!! Bab, ankaux cxar vi estis tiu kiu havis la ideon, mi povus ankaux redoni al vi rekte.

boris.legault (helico) esperanto (punkto) qc (punkto) ca

mateno
mateno diras:
2006-04-26 02:06

kara Boris, estu certigita, ke tiuj ĉi komentoj estos zorgeme konsiderataj fare de la teamo, kiu realigas la retejon; tamen koncerne anojn de TEJO, mi estus tre feliĉa, se vi ankaŭ vin kalkulus al tiuj;

la teamo certe bonvenigos viajn proponojn de fotografaĵoj, kiuj laŭ vi pli taŭgus por la paĝaro; cetere, estus tre bone pritaksi ankaŭ la enhavon kaj strukturon de la disponigataj informoj, kiuj (laŭ mia kredo) estas pli esencaj ol unu-du facile ŝanĝeblaj fotografaĵoj

Marteno MINIĤ

boriso
boriso diras:
2006-04-26 05:08

Resaluton

Do, la pagxo placxas al mi gxenerale, krom la fotografajxoj. Se la celo de TEJO estas aktiviga (ebligi al membroj partopreni retejan TEJO-an vivon), do oni donu eblecojn al uzantoj fari ion (cxu partopreni en forumo, cxu aldoni bildojn de siaj esperanto-eventoj, cxu krei subpagxojn aux blogajxojn pri siaj lokaj kluboj, ktp. Mi opinias ke unu el la plej grava aldono estus drupal-igi la RIC (reta informa centro) kiu nun sxajne tute ne plu funkcias kaj ebligi al uzantoj alsxuti faldfoliojn, varbadajn tekstojn ktp. Mi fakte estas prilaborante pagxon por loka urba klubo pere de la sama sistemo (drupal), sed gxojus se kelkaj el la eroj kiujn mi provas meti en mian pagxon (ekzemple elsxutejo simila al RIC) anstatauxe trovigxus en pli centra kaj grava retejo. Do, fakte mi gxoje kunlaborus pri TEJO-retpagxo.

amike, boriso, montrealo, kanado.

boriso
boriso diras:
2006-04-26 13:16

plia komento,

unue mi pardonpetu al liberafolio.org pro mia uzo de gxia retejo kvazaux kiel diskutejo/forumo. Eble tio ne estis la unua celo de libera folio. Sxajnas al mi ke fakte mankas bona diskutejo en esperanta reta mondo. Eble estas iuj kiujn mi ne konas.

Pri TEJO-pagxo, kaj gxenerale pri esperantaj grupoj: mi devas diri ke mi iom hontetas pro nia uzo de yahoogroups por niaj retlistoj, cxefe cxar 1) la firmao kiu kontrolas yahoogroups sxajnas etike fia. (Vidu ekzemple la komentojn en retpagxo de AVE : http://www.comlink.apc.org/ave/agotagoj.htm ) sed ankaux cxar 2) uzo de firmaaj retlistoj sxajnigas nian movadon kiel iom amatoreca.

TEJO povus montri la vojon kaj ekuzi novan sistemon por gxiaj listoj, cxu ne? Mi esperas.

amike, boris-antoine

limako
limako diras:
2006-04-28 03:31
Mi faras listojn diversmaniere (per majordomo, ezlm, kaj mailman), kaj mi devas diri ke la listojn cxe Yahoo estas ja suficxe bone
pli bone ol oni povas facile fari per multaj retservoj. Cxe la firmao kiun mi uzas, ne eblas tiom facile trakti la enskribadon kaj kontroladon de uzantoj tiel facile kiel oni faras per Yahoo -- tial mi konsilas al oni simple uzu Yahoo (aux Google, kiu estas plimalpli same bona).
piter
piter diras:
2006-05-06 13:38

salsa!

fakte, tejo jam nun pli kaj pli foriras de yahoogroups (kaj pro etikaj kialoj kaj por foriri de la reklamado de yahoogroups). ni jam instalis mailman cxe nia servilo kaj retlistoj por la estraro, komitato kaj ijk 2007 (kaj kelkaj aliaj) jam translokigxis tien. ni ankaux planas movi niajn aliajn listojn en la baldauxa estonteco (kiel ankaux menciita sur la pagxo rilate al dissendolistoj).

rilate al la aspekto kaj fotoj, kiel chuck skribis, la pagxo estas en evolua stato. por ni gravis lancxi ion pli aktualan ol la malnova retpagxaro rapide kaj modifii la pagxon surbaze de komentoj de uzantoj.

david-emil

amuzulo
amuzulo diras:
2006-05-02 15:02

Mi simple volas memorigi ke ni neniam publikigis ke estas nova aspekto de www.tejo.org, ĉar laŭ mi ĝi ankoraŭ ne pretas por la publiko. Ni lanĉis ĝin, ĉar ĝi jam pli bonis ol la malnova paĝaro. Certege multe plibonigindas, sed simple ne eblas fari ĉion samtempe. Se ni atendus ĝis kiam ĝi estus perfekta, ĝi neniam lanĉiĝus. Same pri la fotoj... ni elektis profesiajn fotojn, ĉar mi simple ne havis tempon trovi bonajn fotojn de esperantistoj, sed tamen volis havi multajn fotojn en la paĝaro. Tial ni baldaŭ lanĉos fotokonkurson. Cetere, en mia oficiala komuniko mi neniel diris ke ni ŝanĝus nian maskoton, nur nian logotipon, kiun preskaŭ neniu konas ĉiukaze. Pepo forestas nun simple ĉar mi ne povis trovi profesian manieron prezenti ĝin.

redakcio
redakcio diras:
2006-05-02 22:27
Laŭ Amuzulo TEJO neniam publikigis ke estas nova aspekto de www.tejo.org. Tamen Tejo-Aktuale skribas:

"2. TEJO HAVAS NOVAN TTT-PAĜARON
Dum sia kunsido en Roterdamo en la semajnfino 2006-04-07/09 la Estraro de TEJO finaprobis la lanĉiĝon de la nova retpaĝaro de nia organizo. Jam de kelkaj tagoj vi povas vidi ĝin ĉe www.tejo.org"

Laŭ Amuzulo TEJO ankaŭ neniel diris ke ĝi ŝanĝos maskoton, nur logotipon, tamen la sama Tejo-Aktuale skribas:

"Baldaŭ TEJO oficiale lanĉos konkursojn pri nova logotipo, nova(j) maskoto(j) (aldone al la papago Pepo)"

Cetere, "logotipo" ne troviĝas en PIV2, sed supozeble estas neologismo por "emblemo".

Kalle Kniivilä
redaktoro de Libera Folio
amuzulo
amuzulo diras:
2006-05-03 09:40

Do, mi ne verkis tiun anoncon nek aprobis ĝin. Ial mi maltrafis tiun numeron de TEJO-Aktuale, verŝajne ĉar mi ĵus revenis de feriado. Dankon pro la klarigo.

mbavant
mbavant diras:
2006-06-04 15:48

Neniam ĉesos min mirigi la kvazaŭscienca teoriumado pri stilo, klareco, kolora harmonio k.s. de retpaĝoj. Sendube estas bone ŝanĝi la prezenton de tempo al tempo (i.a. por uzi novajn rimedojn, faciligi mastrumadon kaj ne tro postresti la modon).

En la nova paĝaro de TEJO malplaĉas al mi la ŝablonaj fotoj de ridetantaj modeloj (aŭ ilin imitantaj veraj E-istoj). Mi scias, ke tio estas modo, ke belaj vizaĝoj povas kapti la atenton de preterpasanta surfanto, sed necesas serioze pripensi, al kiuj kliŝoj (sociaj k.a.) oni pretas prostitui sin, kaj kion oni per tia ofero vere atingas.

Krom tio mi trovas la ĝeneralan prezenton sufiĉe agrabla, sed ne pli apetitveka ol frostigita pico kun kolao [sed eble temas pri la plej ŝatata plado de "la" junularo?].