Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / Nur tri pretis aŭskulti Giorgion Silfer

Nur tri pretis aŭskulti Giorgion Silfer

de Redakcio Laste modifita: 2006-07-01 12:08
La planita Skandinavia Esperantologia Seminario, kiun devis gvidi Giorgio Silfer, estis nuligita pro manko de interesiĝo. Nur tri personoj aliĝis al la seminario kiu devis okazi en Lesjöfors en Svedio fine de junio. Kelkaj pliaj petis informojn sed decidis ne aliĝi.
Nur tri pretis aŭskulti Giorgion Silfer

E-Gården en Lesjöfors

Laŭ informoj kiujn disvastigis la Esperanta Civito, la seminario devis "profundigi ĉe la partoprenantoj la lingvajn konojn, vastigi ilian Esperanto-kulturon (historie, literature, muzike) kaj enkonduki ilin al formado kiel kadroj je la servo de la Esperanto-popolo (didaktiko, redaktado, organizo)". Ankaŭ Norvega Esperantisto publikigis ampleksan informon pri la planata seminario en sia unua ĉi-jara numero.

Aliĝoj estis petataj jam por la 15-a de februaro, ĉar ĉiuj partoprenantoj devis anticipe hejme prepariĝi por la intensaj studoj. La nombron de partoprenantoj oni decidis limigi al maksimume 15. "Tial okazos selekto inter la kandidatoj", komunikis la Civito.

Lastan provon kolekti pli da seminarianoj la Civito faris la 10-an de junio. Tiam HeKo subite anoncis, ke ĝuste la 10-a de junio estas "la lasta tago por ricevi rabaton kiel frupaginto", kvankam origine la aliĝoj devis esti faritaj jam la 15-an de februaro.

Ĉar ankaŭ la rabato por "frupagintoj" ne logis pliajn interesiĝantojn, la 21-an de junio HeKo fine anoncis, ke la seminario ne okazos. Tamen la aŭtoro prude silentis pri la kialo de la nuligo,  kaj jam tute ne menciis, ke devis temi pri aranĝo de Kultura Centro Esperantista: El Svedio venis la informo ke la Skandinava Esperantologia Semajno, programita por la 26a-30a de junio 2006 ĉe Esperanto-Gården, ne okazos. Konsekvence ankaŭ la instruisto, c-ano Giorgio Silfer, nuligis sian viziton en Skandinavio.

En mesaĝo sendita al la interesiĝintoj Esperanto-Gården anoncis, ke oni faros novan provon organizi esperantologian seminarion en 2007. Ke nur tri aliĝoj aperis por la ĉi-jara provo ne malkuraĝigas la aranĝantojn: "Ni kredas ke venontjare ni estos pli sukcesaj per pli frua kaj pli vasta anoncado", skribas Martin Strid, la prezidanto de la estraro de Esperanto-Gården.

arkivita en: