Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / Polaj esperantistoj en Nepalo liberigitaj

Polaj esperantistoj en Nepalo liberigitaj

de Redakcio Laste modifita: 2006-04-06 09:17
Kvar polaj vojaĝantoj, el kiuj almenaŭ du estas esperantistoj, estis haltigitaj de maŭismaj ribeluloj en la regiono de Mount Everest en Nepalo pasintsemajne, post la Sesa Himalaja Renkontiĝo, kiun partoprenis entute 58 esperantistoj. La kaptiteco tamen daŭris nur unu tagon, kaj la kaptitoj estis liberigitaj post kiam ili pagis monon al la kaptintoj. "Sep aŭ ok ribeluloj haltigis nin en la vilaĝo Bhandara kaj petis de ni monkontribuon. Ili portis pafilojn kaj mangrenadojn. Ili diris ke ni ne rajtos pluiri, se ni ne pagos", diras Wojciech Mysiara.
Polaj esperantistoj en Nepalo liberigitaj

Marzena Staniszewska, Wojciech Mysiara.

La novaĵ-agentejo Associated Press pasintsemajne raportis, ke kvar poloj kun rilato al Nepala Esperanto-Asocio estis kaptitaj de maŭistoj. Du el la kaptitaj poloj devenas el Toruń. Ili jam delonge vojaĝadas tra la mondo - informis siavice la pola novaĵ-agentejo PAP, kiu citis informojn "el la medio de polaj esperantistoj".

Kiel informis Teresa Nemere, instruisto de Esperanto en Studumo de Fremdaj Lingvoj ĉe Nikolao Kopernik-Universitato en Toruń, du el la forkaptitoj estis Marzena Staniszewska kaj Wojciech Mysiara, kiuj vojaĝas tra la mondo, uzante esperantistajn kontaktojn. Ili estas studintoj de la Toruna Universitato.

Kun ili veturas du aliaj poloj, Konrad Kakolewski kaj Maria Los, kiuj ŝajne ne estas esperantistoj.

En lundo la 27-a de aprilo Wojciech Mysiara telefonparolis kun raportisto de la novaĵ-agentejo Reuters kaj konfirmis ke ĉiuj kvar poloj estis liberigitaj.

- Sep aŭ ok ribeluloj haltigis nin en la vilaĝo Bhandara kaj petis de ni monkontribuon. Ili portis pafilojn kaj mangrenadojn. Ili diris ke ni ne rajtos pluiri, se ni ne pagos, li diris.

La vojaĝantoj rifuzis pagi, kaj estis devigitaj dormi en la vilaĝo. Laŭ la vortoj de Wojciech Mysiara ili tre timis. En la sekva tago ili konsentis pagi 20 000 nepalajn rupiojn (280 usonajn dolarojn) kaj rajtis pluiri.

La vilaĝo Bhandara situas proksimume cent kilometrojn okcidente de Katmanduo, duonvoje al Lukla.

La nepalaj maŭismaj ribeluloj estas multnombraj en la regiono de Lukla, sed ilia oficiala politiko estas ne malutili al turistoj, kiuj donas gravajn enspezojn al la malriĉa regiono. Tamen la maŭistoj kutimas kolekti "imposton" de la turistoj.

  • La retejo de Marzena Staniszewska kaj Wojciech Mysiara


arkivita en:
nepo
nepo diras:
2006-03-27 23:00

Pro informo de AP Esperanto (kutime en la formo de "poloj ligitaj al Nepala Esperanto-Ligo) aperis kiel cxefnovajxo en cxiuj gravaj amaskomunikiloj matene. Jen...! MW

niavojagxo
niavojagxo diras:
2006-04-15 09:43

DANKOJ AL NIAJ HELPINTOJ

Ni kore dankas al cxiuj homoj kaj organizajxoj, kiuj ne sciinte jxuste, kio okazis kun ni dum tagoj 23-27 de la marto 2006 sur vojo al Lukla, kaj suspektinde, ke ni eble estis forkaptitaj per maoistoj, faris grandegan agadon celintan klarigon de nia situacio kaj se necesus - liberigon. Precipe kaj unue ni dankas al la estraro de Nepala Esperanto-Asocio kaj aliaj, multaj nepalaj samideanoj, kiuj laux plej bonaj intencoj alarmis ogranizajxojn pri homaj rajtoj, kio vesxajne povus esti nura efika helpa agado, se ni vere estus forkaptitaj per maoistoj. Ni dankas al multaj polaj geesperantistoj kiuj dum tiuj tagoj montris sian plej grandan zorgon pri ni. Precipe ni dankas al Teresa Nemere kaj Kinga Czachowska-Nemere, kiuj tenis sencxesan informan kontakton kun nepalaj esperantistoj, trankviligis niajn geproksimulojn kaj, kvankam malmultaj informoj, donis al la polaj amaskomunikiloj plej prudentan klarigon de nia situacio. Elkorajn dankojn al cxiuj eksterlandaj esperantistoj, amikoj kaj nekonatuloj, kiuj maltrankviligxis pri nia situacio kaj deziris al ni felicxan revenon el Himalajo. Specialaj dankoj al neesperantistoj - s-ro Pawan Lama Sherpa kaj direktoro de la „Sita Air”, kiuj helpis al ni sekure flugi reen al Katmanduo.

Majxena kaj Vojtek polaj geesperantistoj – mondvojagxantoj Gosia (Maria) kaj Konrad polaj gemondvojagxantoj

ps

Nia versio pri la afero oni povas legi en nia retpagxo: http://www.naszawyprawa.com/relacje_es.asp?ID=272&autor;=Marzena&op;=wyswietl