Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / Belorusa esperantisto liberigita

Belorusa esperantisto liberigita

de Redakcio Laste modifita: 2006-04-12 09:12
La konata belorusa esperantisto Źmicier Łapcionak estis arestita en Minsko kune kun kelkcent aliaj manifestaciantoj kaj kondamnita je 15-taga malliberigo. Post la paso de tiuj 15 tagoj li estis liberigita.
Źmicier Łapcionak rakontas pri sia malliberigo en la reto:


Mi estis kaptita sur la placo nokte de la 23-a al 24-a kune kun ĉirkaŭ 400 aliaj kiuj trovigis en la protesta tendaro. Poste ni dum pluraj horoj atendis en prizono "Akreŝĉina" - ĉiu homo estis priserĉita, filmita, oni skribis raporton pri aresto. Adoleskantoj estis simple registritaj kaj liberigitaj. Ceteraj nur post tagmezo estis aranĝitaj en provizoraj ĉeloj.

La vivo en la malliberejo estis ne tre aĉa. Nur la unuajn tri tagojn ni havis malbonan mangon kaj fumuloj suferis pro nikotinomanko. Post la juĝo komencis veni sendaĵoj kun vestoj, higienaĵoj, mangaĵoj, trinkaĵoj, legaĵoj. Kaj de tiam restis nur malagrablaĵoj pro fermita spaco, enuo, kaj manko de informoj.

Legu la tutan tekston en SCE.

arkivita en: