Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / Konferenco pri EU kaj lingva diverseco en Litovio

Konferenco pri EU kaj lingva diverseco en Litovio

de Redakcio Laste modifita: 2006-05-18 16:00
La 12-14-an de majo en la urbo Kaunas en Litovio okazis internacia interfaka scienca konferenco organizita de Departamento de Regionaj studoj de Instituto pri politikaj sciencoj kaj diplomatio de la Universitato Vytautas Magnus.

La ĉeftemo de la konferenco estis "Lingvo, diverseco kaj integriĝo en vastiĝanta Eŭropa Unio: defioj kaj eblecoj". Krom du plenkunsidoj konferenco laboris en sep diverstemaj sekcioj (po 2 aŭ 3 samtempe) kaj tri kolokvoj. La konferencon partoprenis pli ol cent personoj el 23 landoj.

En la konferenco estis dece reprezentita Esperanto. En la sekcio "Eŭropa Unio kaj lingva diverseco" prelegon faris Michael Cwik el Bruselo. Du kolokvojn pri lingva politiko en Eŭropa Unio gvidis kaj mem prelegis prof. Robert Phillipson el Kopenhago. En tiu ĉi kolokvo krome prelegis vicsekretario de Esperanto Radikala Asocio el Italio Lapo Orlandi. Li eĉ proponis nome de la konferenco akcepti tiel nomatan Manifeston de Kaŭnas.

Pro neprepariteco al tio kaj de organizantoj kaj de la publiko kaj pro manko de projekto de la dokumento, kompreneble, ĝi ne estis akceptita, sed tio elvokis viglan diskuton. Sendube, tiajn aferojn oni devas anticipe plani kaj antaŭvidi por havi la rezulton.

Bedaŭrinde, pro lastmomenta ekmalsano ne povis veni al la konferenco Francois Simonnet el Francio, sed la resumo de lia prelego ( same kiel de aliaj) estas publikigita en konferenca libro. Prelegon pri temo "Egalrajteco kaj ekonomieco de internacia kunlaboro" faris sekretariino de Litova Esperanto-Asocio Aida Cizikaite. Tiu ĉi prelego estis preparita kune kun prof. Otto Haszpra el Budapesto, kiu pro sanproblemoj ne venis al la konferenco. Krome, en la kolokvo prelegon pri lingvaj minoritatoj en Eŭropa Unio faris prof. Roland Breton el Francio.

Precipe aktiva dum la konferenco estis Michael Cwik, kiu faris multajn demandojn kaj komentojn al diversaj prelegantoj. Entute estis legitaj 70 prelegoj kaj raportoj. Resumoj de ĉies estis publikigitaj en konferenca libro, kiun ricevis ĉiu partopreninto. Krome, poste aperos volumo kun plenaj tekstoj de prelegoj dum la konferenco.

La konferencon partoprenis ankaŭ prezidanto de Litova Esperanto-Asocio Povilas Jegorovas kaj estrarano, direktoro de Vilniusa teknika kolegio, Algimantas Piliponis. Litova Esperanto-Asocio iom helpis en organizaj preparlaboroj de la konferenco.

Pro diversaj kaŭzoj konferencon ne povis partopreni ankoraŭ kelkaj renomaj eksterlandaj esperantistoj, kiuj intencis veni al Kaunas, sed ili sendis resumojn de siaj prelegoj.

Ĉefan enkondukan prelegon al la temo dum la unua konferenca plenkunsido faris elstara fakulo pri lingvo-politiko prof. Bernard Spolsky el Israelo. Menciindas, ke ĉi-jare en Vilnius en litova lingvo aperos fama libro de prof. Robert Phillipson "Ĉu nur-angla Eŭropo?". Tiu ĉi libro estis reklamata dum la konferenco.

[Informis: Povilas Jegorovas]

arkivita en: