Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / Pli ol ducent esperantistoj partoprenis Internacian Festivalon

Pli ol ducent esperantistoj partoprenis Internacian Festivalon

de Redakcio Laste modifita: 2006-01-19 09:30
207 partoprenantoj el 25 landoj trovis la vojon al la 22-a Internacia Festivalo (IF) okazinta en Treviro (Trier), la plej malnova urbo de Germanio, de la 27-a de decembro 2005 ĝis la 3-a de januaro 2006. Treviro estis fondita antaŭ pli ol du mil jaroj, kaj en la jaro 180 romianoj konstruis muron ĉirkaŭ la urbo por defendi sin kontraŭ ĝermanoj. La temo de la ĉi-jara IF rilatis al faligo de muroj.
Pli ol ducent esperantistoj partoprenis Internacian Festivalon

Restaĵoj de la romia urba murego.

La kadran temon "Eŭropo pligrandiĝinta" aparte utiligis Akademio Internacia de Sciencoj en kunlaboro kun Eŭropa Klubo, kiuj ofertis apartan programon kun pluraj prelegoj (ekzemple pri lingva kaj sekureca politikoj) kaj diskutforumo. Eĉ en la bulteno de Verein Deutsche Sprache (Asocio por la defendo de la germana lingvo) aperis tutpaĝa invito al tiu okazo.

Tuttaga ekskurso, gvidata de Brian Moon, kondukis nin al la najbara Luksemburgo, kaj revene ni preterpasis la monumenton en Schengen, kiu memorigas pri grava paŝo survoje al libera eŭropa merkato sen limkontroloj; Brian gvidis ankaŭ pliajn promenojn tra Treviro.

Pliaj prelegoj kaj prezentadoj temis pri 25 jaroj post la Raŭma Manifesto (Tuomo Grundström), Latvio en Eŭropo (Biruta Rozenfelde kaj Margarita Zelve), 40-jariĝo de legenda SEJM (Mikaelo Bronŝtejn), Kroatio survoje al EU (Marija Beloŝevic), Spertoj pri edukado en suda Hindio (Ugo de Riu kaj Annarosa Andrei), aŭ enkonduko en la vivon de Karl Marx - filo de la urbo Trier - kun posta vizito de la rilata muzeo, sub gvidado de Dieter Rooke kaj Ulrich Brandenburg.

Dum nacia kaj internaciaj vesperoj estis ĝueblaj kvizoj aŭ kantoj el Ruslando (Mikaelo Bronŝtejn kaj lia lernantino Vera Vlasova), Dagestano (Elmira Kurbanova), Hispanio (Solotronik), Britio (Ian Fantom), Koreio (Jeong-ok Song), Finnlando (Tuomo Grundström), Latvio (Austra Pumpure kaj Biruta Rozenfelde) kaj diverslingvaj kantoj de JoMo.

Ne mankis tradiciaj programeroj kiel kursoj pri origamio, Jumeiho-gimnastiko, dancvespero, la silvestra balo kun ampleksa, ege bongusta bufedo kaj plurfoja festado de la Nova Jaro laŭ diversaj tempozonoj de la partoprenantoj; okazis kursoj pri ĵudo, okazis paroligaj horoj por progresantoj kaj tablotenisa turniro.

Aparte rimarkinda estis la "knajpo" (drinkejo) en ejo, kiu ĵus dum la aranĝo festis sian unumilionan gaston, kun tre afabla personaro en promena distanco de la kerna urbo. Ĉiukaze indis partopreno, ne nur pro la konatiĝo kun novuloj, kies granda kvanto estis videbla.

Mikaelo Bronŝtejn kaj Abdurahman Junusov kune kun Elmira Kurbanova turneas en Germanio post la IF, parte kune, interalie en Duisburg, Nurembergo, Munkeno, Dresdeno kaj Berlino.

Robert Bogenschneider

arkivita en: