Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / Forpasis Poul Thorsen

Forpasis Poul Thorsen

de Redakcio Laste modifita: 2006-02-03 13:32
La 30-an de januaro forpasis la dana Esperanto-poeto Poul Thorsen en la aĝo de 91 jaroj. Thorsen, kiu profesie estis instruisto, lernis Esperanton en 1931 kaj jam baldaŭ ekaktivis en la laborista Esperanto-movado. En 1937 li unuafoje partoprenis SAT-kongreson en Roterdamo, invitante tie al partopreno en la Kopenhaga kongreso en 1939, kiun li organizis kun Paul Neergaard.

En la 50-aj jaroj Thorsen gajnis plurajn premiojn en la Belartaj Konkursoj de UEA. De 1954 ĝis 1962 li gvidis la eldonejon "Koko" kaj estis kunredaktoro de la altnivela kultura-literatura revuo "Norda Prismo" de 1957 ĝis 1974. Liaj ĉefaj eldonitaj verkoj, kiujn ofte karakterizas satira humuro, estas la poemaroj "Rozoj kaj urtikoj" (1954), "Sen paraŝuto" (1963), "Gruk" (de Kumbel, 1956), "Pluk: miniaturoj" (1960); "Du el" (kun Marjorie Boulton, 1985), la rakontaro "Stokita vino" (1995), kaj la rememoroj "Babile kun mi mem" (1996).

Grandaj hobioj de Poul Thorsen estis, kiel li mem diris, "ekscesa vojaĝemo" -- li vizitis pli ol 80 landojn -- kaj fungoj, pri kiuj li longe ankaŭ estis fakdelegito de UEA. Membro de UEA li estis ekde 1947. En 1997 li kaj lia edzino Roma donacis al UEA grandan monsumon por starigi la kason Biblioteka Apogo Roma kaj Poul Thorsen, kiu intertempe helpis kelkdekon da Esperanto-bibliotekoj por pliriĉigi siajn kolektojn.


[Gazetara Komuniko de UEA]

arkivita en: