Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / Blair sekvas la ekzemplon de Corsetti

Blair sekvas la ekzemplon de Corsetti

de Redakcio Laste modifita: 2006-04-09 09:57
En decembro la prezidanto de UEA, Renato Corsetti, malfermis la esperantlingvan version de reta banko de promesoj, alvokante dek aliajn bonfaremulojn sekvi lian ekzemplon kaj sendi libron al esperantisto en malriĉa lando. La dek aliaj promesoj aperis ene de kelkaj tagoj. Nun ankaŭ la brita ĉefministro Tony Blair aliĝis al la uzantoj de la reta promes-banko. Li faris sian promeson en la angla, sed la granda atento kiun la britaj amas-komunikiloj donis al lia paŝo sendube allogos kelkajn vizitantojn ankaŭ al la esperantlingva sekcio de la retejo.
Blair sekvas la ekzemplon de Corsetti

Ĉefministro Blair.

La brita ĉefministro Tony Blair la 5-an de aprilo lanĉis promeson ĉe la retejo PledgeBank.com, sekvante la pioniran paŝon, kiun faris Renato Corsetti antaŭ kvar monatoj.

Decembre, je la okazo de la lanĉo de la nova esperantlingva fasado de PledgeBank (t.e. PromesoBanko), S-ro Corsetti estis inter la unuaj, kiuj afiŝis promeson, tiukaze por helpi Esperantiston en malriĉa lando per sendo de libro. La promeso rapide sukcesis, kaj libroj jam estas senditaj.

Nun, ankaŭ S-ro Blair faris promeson. Li promesis iĝi patrono de loka sportklubo, kiel parto de la propagando por la Londonaj Olimpiaj Ludoj je 2012. Per sia promeso, li petas, ke ankaŭ 100 aliaj famuloj faru la saman paŝon, por helpi al multaj sportkluboj. Ĝis nun, subskribis la promeson la urbestro de Londono, Ken Livingstone, kaj la ministro pri kulturo, amaskomunikiloj kaj sporto, Tessa Jowell.

Reagoj al tiu nekutima iniciato estas diversaj. Dum kelkaj komentintoj aprobas la promeson plialtigi la gravecon de sportkluboj kaj sportistoj, aliaj demandas (eĉ sur la paĝo de la promeso mem) kial S-ro Blair elektis tiun ĉi momenton kaj tiun ĉi agmanieron, kaj demandas sin ĉu la baldaŭaj lokaj elektoj iel rolis en la decido.

Ĉiukaze, la okazaĵo allogas multajn personojn al tre altkvalita retejo, kie sube de la paĝo troviĝas la vorto "Esperanto" kiel ligilo al la nialingva versio de la retejo. Alklakinte tion, oni vidas, ke la retejo funkcias ankaŭ esperante, kaj eventuala esploranto malkovros promesojn en nia lingvo el diversaj landoj.

La retejo PledgeBank.com kaj ĝiaj kreintoj ĉe la bonfara fondaĵo mySociety ĝenerale ricevas altan takson en la brita nacia gazetaro, ekzemple en freŝa artikolo en la ĵurnalo Guardian, kaj en artikolo de BBC, kiu aperis sur la hejmpaĝo dum kelkaj horoj en la 5-a de aprilo, kaj la ligo inter tiuj taksoj kaj Esperanto povas esti nur bonaĵo por la lingvo kaj la movado.

Nun, ni atendu la 25-an de julio - la findaton de la promeso de s-ro Blair - por malkovri ĉu li havos similan sukceson kie Renato Corsetti. Intertempe, se vi serĉas helpantojn, kunlaborantojn, ĉeestontojn, ktp. por via projekto, ankaŭ vi povas krei propran promeson kaj profiti de ties aŭtomate preparataj reklamaj materialoj por allogi subskribontojn.

Tim Morley

arkivita en: