Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Ligoj / Prezento de "Historio de Esperanto" en la retejo de la eldonejo

Prezento de "Historio de Esperanto" en la retejo de la eldonejo

de Redakcio Laste modifita: 2005-10-09 11:48
El la antaŭparolo: " Libroj pri la historio de Esperanto kutime sekvas, post pritrakto de la unuaj jaroj, laŭkongresan kronologion. Tio donas al la legantoj la avantaĝon sekvi la jar-post-jaran eventoĉenon similan al la malnovrusa Rakonto pri la jaroj pasintaj. Ankaŭ ĉi tiu libro sekvas la kronologion. Tamen tia prezento ne ĉiam ebligas adekvate montri tendencojn, kiuj evoluigis la esperantistan komunumon. Pro tio la teksto ne estas distribuita egale laŭ la jaroj kaj jardekoj. Ekzemple, al la jardeko 1905–1914 estas dediĉita pli da atento ol al la jar-dudeko inter la eventoj en Montevideo (1954) kaj Hamburgo (1974), kvankam en la sferoj de la kongresoj, eldonado, gazetoj, eksteraj rilatoj k.a. dum ĉi tiuj dudek jaroj la agado estis pli granda ol en la antaŭmilita periodo. Pro tiu 'misproporcia' prezento oni povus kromtitoli la libron: Ĉapitroj el la historio de Esperanto."