Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Literaturo / La fina venko de la ĉapeloj

La fina venko de la ĉapeloj

de Redakcio Laste modifita: 2006-09-19 14:25
Ĉiun jaron en Esperantujo aperas almenaŭ unu nova propono de alfabeta reformo. Ĉi-jare Libera Folio decidis aperigi la unuan, kaj espereble lastan, reformproponon de 2005. En antaŭe neniam publikigita novelo de Sten Johansson la ĉefa heroo sukcesas savi la fundamentan alfabeton per antaŭe neniam elprovita argumento.


Subĉapele


Hieraŭ posttagmeze mi renkontis mian amikon Bengt survoje hejmen de la laboro. Mi vidis lin de malproksime kaj ŝanĝis trotuaron, sed ankaŭ li transiris la straton, kaj tiam mi ne povis refoje transiri al la alia flanko ĉar li jam estis tro proksima. Do mi devis halti por iom interparoli. La problemo estas ke iom interparoli kun li povas facile etendiĝi dum horoj.

"Saluton, samideano!" li entuziasme diris kaj poste transiris al nia nacia lingvo. Mia amiko Bengt tre amas Esperanton. Li amas ĝin tiom ke li ne volas paroli ĝin, pro timo profani ĝin per lingvaj eraroj. Oni devas konfesi, ke lia timo estas motivita. La dek ses reguloj ne estas tre multaj, tamen ili ne bone akordiĝas kun la pensmaniero de Bengt. Precipe la akuzativon li rigardas kvazaŭ akuzon, de kiu necesas iel eskapi sen kompromitiĝi. Por Bengt la akuzativo estas ia ornamaĵo kiun oni ŝutas sur vortojn en la fino de frazoj, precipe se la frazo iom longas, iomete kiel oni ŝutas spicherbojn sur pladon antaŭ ol surtabligi ĝin. Akuzativo – la petroselo de Esperanta frazo.

Cetere, mi neniam komprenis kial li honoras min per la titolo "samideano". Ĝis nun neniam okazis, ke mia amiko Bengt kaj mi havis saman ideon pri io ajn. Kaj ĝuste tio ŝajne tre feliĉigas lin kaj kaŭzas, ke li tre volonte pasigas kelkajn horojn surstrate kun mi, survoje hejmen de la laboro. Se mi ĝuste komprenas lin, mi ludas rolon de ia kanibala animisto por lia misia ekspedicio en la ĝangalon.

Ĉi-foje li volis diskuti la ĉapelojn. Se "diskuti" estas trafa vorto pri lia traktado de iu temo. Lia komenca proklamo estis "for la ĉapelojn!" Kompreneble li diris tion ne en Esperanto, sed en nia nacia lingvo.

Nun necesas informi la leganton, ke nialingve "for la ĉapelon!" estas malnova esprimo de alta estimo, kvazaŭ "ni levu la ĉapelon en respekto al..." Kompreneble, nialande neniu plu vere portas ĉapelon, do temas pri pura metaforo. Kaj ĉiel ajn, mia amiko Bengt tute ne celis tiun sencon de la esprimo. Li pensis pri tute aliaj ĉapeloj, ol tiuj kiujn oni nialande ne plu portas surkape.

"Mi legis en la gazeto, ke la ĉapeloj ĝenas la komputilojn", li diris. "Tio ja estas neakceptebla. Ni devas esti modernaj! Ni ne enŝovu iujn diablajn ĉapeletojn, kiuj riskas ŝtopi la komputilojn!"

Mia amiko Bengt estas tre modernema homo, sed li ne scias tre multe pri komputiloj. Kelkfoje li venas al mi kun ia terura teksto, kiun li petas min faksi per mia komputilo al iu Esperanta gazeto. Kompreneble li ne scias la diferencon inter telefakso kaj retpoŝto. Kaj mi ne plu provas klarigi al li tiun distingon, sed prenas la paperon, skanas kaj retas ĝin plu al la koncerna bulteno.

"En kiu gazeto vi tion legis?" mi nun demandis.

"En La Gazeto!" li ripetis.

"Jes ja, sed en kiu?"

"Mi ja diris! En La Gazeto! En la gazeto La Gazeto!"

Fine mi komprenis la radion kaj komentis:

"Ho, do mi divenas! Sendube temas pri la alfabeto, ĉu ne?"

"Jes, mi ja diris. La ĉapelitaj literoj ne bone trairas la komputilojn. Oni enigas ilin kunĉapele, sed ili elvenas senĉapele, kvazaŭ al entombigo!"

Mi nun pensis, ke eble estus bona taktiko parte konsenti kun li, do mi diris:

"Nu, efektive estis ja iom da problemoj pri diakritaj literoj en pli frua epoko. Ne nur la ĉapelitaj, sed ankaŭ niaj literoj kun punktetoj kaj supra ringo ja kelkfoje estis mistraktataj. Sed hodiaŭ tio apenaŭ plu estas problemo."

"Certe estas problemo. Kun la kreskanta uzo de komputiloj tio tute malhelpos la Finan Venkon!" li aŭguris.

Dum kelka tempo mi meditis pri liaj propraj manuskriptoj, kreataj fingrofrape per antikva duonpanea tajpilo, kaj kun mane aldonitaj ĉapeloj. Eble iom da kreskanta uzo de komputilo ne tro ĝenus ilian aspekton. Mi tamen ne kuraĝis prikomenti tiun flankon de la afero.

"Kion vi do pensas pri nia nacia lingvo?" mi anstataŭe scivolis. "Kaj la franca, germana, hispana ktp ktp? Ĉu ankaŭ ili pereos sub la pezo de siaj supersignoj?

Sed Bengt ne volis diskuti aliajn lingvojn. Por li gravas nur Esperanto. Krome li verŝajne sufiĉe prudentas por vidi, ke li nenion povus fari pri la diversaj muŝfekaĵoj de naciaj lingvoj grandaj. Necesas elekti laborkampon de konvena amplekso, kaj Esperanto evidente ŝajnas al li oportune manipulebla kampeto.

"En La Gazeto mi jam vidis, ke multaj spertuloj konsentas, ke necesas nova alfabeto por eviti la problemojn de ĉapeloj en komputiloj", pluis Bengt.

"Jes, ankaŭ mi de temp' al tempo legis tiujn proponojn", mi agnoskis. "Eĉ ŝajne ne sufiĉas unu nova alfabeto, ĉar de dudek debatantoj mi vidis dudek malsamajn proponojn."

Kompreneble mi devus jam antaŭvidi, ke kun mia amiko Bengt jam ne temos pri dudek, sed pri dudek unu.

"Ili ja principe pravas", li juĝis. "Sed bedaŭrinde ili estas kontraŭfundamentaj, ĉar ili uzas du literojn por unu sono. La Fundamento ja diras unu litero – unu sono, ĉu ne?"

"Jes ja, vi sendube pravas", mi konsentis iom hipokrite, ĉar se diri la veron mi efektive neniam legis tiun faman Fundamenton. Mi eĉ ne scias, kie ĝi troviĝas legebla. Ĉu ĝi estas ĉizita en iujn ŝtonajn tabulojn ie en Bjalistoko? Aŭ eble konservata en iu Roterdama kelo?

"Do, mi pripensis la aferon", Bengt daŭrigis kun la celkonscio de malrapida sed nehaltigebla ercvagonaro, "kaj mi trovis la solvon."

"Vi tamen ne povis trovi novan fundamentan alfabeton?" mi riskis kontesti.

"Jes ja!" diris Bengt kun la fido de piulo. "Vidu! Du el la supersignitaj literoj ja efektive reprezentas ne po unu, sed po du sonojn! Tio ja estas kontraŭfundamenta!"

"Ĉ-ĉu?" mi balbutis nenion komprenante.

"Jes! Ĉu vi neniam rimarkis tion?" li triumfis. "Ĉ ja estas du sonoj, t + ŝ! Kaj same ĝ estas d + ĵ. Tio ege faciligas la aferon. Vidu..."

Ĉi tie necesas interŝovi la komenton, ke ne tre facilis sekvi la klarigon de Bengt, pro lia aparta maniero prononci la koncernajn literojn. Kiel la plej multaj esperantistoj el nia lando, li ne distingas z de s, nek ĵ de ŝ, kaj li normale prononcas ĉ kiel tj kaj ĝ kiel dj. Krome li nomis la ĉapelitajn literojn Esperante, sed la ceterajn nacilingve. Do, kion li fakte diris, estis "Tjo estas te plus ŝo, kaj same djo estas de plus ŝo". Tamen, konante liajn kutimojn, mi post momenta pripensado sukcesis fari ian ordon en la konfuzo kaj retrovi lian pensfadenon.

"Do", pluis mia reformema amiko Bengt, "se ni skribu ŝ kiel q, ĉ nature iĝas tq, kaj se ĵ estas j, do ĝ iĝas dj, ĉu ne? Krome ĥ estos x kaj ŭ estos w, kaj jen la tuta afero estos glata. Tre facile por la komputiloj, kaj tute fundamente – unu litero – unu sono, male al la nuna ĉapela alfabeto, kiu fakte ne estas fundamenta. Se ne paroli pri tiuj teruraj x-sistemoj! Abomenaj! Kaj malfundamentaj!"

Interesa vidpunkto, mi pensis. Sed ĉu vere troviĝas pluraj x-sistemoj? Eble jes. Laŭ mia sperto ĉiu esperantisto uzas sian propran sistemon. Cetere, ĉu povas esti hazardo, ke laŭ la alfabeto de Bengt li eĉ skribos la sonon ĝ precize kiel li jam nun prononcas ĝin, do kiel dj? Tamen mi trovis iun hokon en la ezoko.

"Pardonu, sed ĉu mi aŭdis vin diri, ke j estos ĵ? Aŭ male, ke ĵ estos j? Sed kiel tio eblos? J ja jam estas okupita de j, ĉu ne?" mi kvazaŭ balbutis.

"Jes, jes, sed j estos y, ĉu mi forgesis diri tion?"

Tiel do ĉio estis klara. Kaj tute fundamenta, kompreneble. Ja estas natura leĝo, ke ĉiu propra propono estas fundamenta, dum tiuj de aliuloj atencas la sanktan Fundamenton. Same ĉiu vorto, kiun oni mem uzas, estas necesa kaj utila radiko, kiu nur pro neglekto ankoraŭ ne estas oficialigita, dum la vortaĉoj misuzataj de aliuloj estas fiaj neologismoj kaj tute superflua balasto kiu malfaciligas nian karan lingvon al miliardo da kompatindaj ĉinoj kaj sabotas la Finan Venkon.

"Se mi nur povus igi la Akademion akcepti ĉi tiun alfabeton, mi pensas ke Esperanto estus adoptita de EU, poste de UNO kaj tiel plu. Sed en la Akademio ja troviĝas ĉefe dormantaj antikvuloj, kiuj ne komprenas kion la moderna epoko postulas, kun komputiloj kaj poŝtelefonoj kaj mikroondaj fornoj.

Mi ne perfekte komprenis, kiel la mikroondoj rilatas al literoj kun- aŭ senĉapelaj, tamen timante plian horon da klarigoj, mi decidis preterlasi tiun flanktrakon de la diskuto.

"Sed Bengt", mi tamen riskis diri, "ĉu vi ne notis, ke jam aperis centoj da internaciaj lingvoj sen supersignoj? Kaj ili ĉiuj pereis! Nur Esperanto travivis ĝis hodiaŭ, kaj eĉ sufiĉe sanas kaj viglas, protektata de siaj ĉapeloj... Ĉu ne povus troviĝi ia kaŭza interligo inter tiuj faktoj?"

Mi fieras diri, ke dum du sekundoj li staris senvorte, mute gapante al mi. Sed tre longe ne eblas mutigi mian amikon Bengt.

"Tute ne", li diris. "Ĉu vi ne konas Volapukon? Ĝi havis supersignojn, amasojn da supersignoj. Kaj ĝi mortis!"

"Sed tiuj ja estis punktoj!" mi protestis. "Estas grandega diferenco inter du punktetoj, kiuj alportas neniun ŝirmon, kaj bela, oportuna, bone sidanta ĉapelo, protektanta kontraŭ ĉiaj ajn malagrablaĵoj, kiuj povus fali sur nian lingvon. Krome..." mi ne sciis, ĉu mi kuraĝos daŭrigi la komedion, sed...  nu, kial ne? Mi provu! "Krome, ĉu vi ne notis, ke oni akuzas Esperanton pri tio, ke ĝi estas tro Eŭropa? Sed nun momenton rigardu tiujn ĉapelojn! Ĉu vi ne rekonas ilin? Ja ne temas pri angla bulĉapelo, nek franca klakĉapelo, nek tirola feltoĉapelo, nek hispana larĝranda ĉapelo. Rigardu refoje! Ja estas la ĉapelo de ĉina kamparano sur rizokampo! Ĉu ne evidente? La simbolo de la plimulto de malriĉaj azianoj! Kaj tiun simbolon vi volas demeti, eĉ forĵeti! Kredu min, sen la ĉapeloj Esperanto pereus!"

Mi ne vere kredas ke mi konvinkis lin. Nenio ajn venanta de ekstere povas konvinki mian amikon Bengt. Sed trafis lin momento de ŝanceliĝo kaj foresta rigardo, kaj tiun mi utiligis por levi imagitan ĉapelon en adiaŭa gesto kaj foriri laŭ la strato, hejmen al mia prokrastita vespermanĝo.


Sten Johansson
arkivita en: