Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Literaturo / Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko aperos sur papero

Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko aperos sur papero

de Redakcio Laste modifita: 2005-11-29 22:27
De pli ol dek jaroj la plej bona gvidilo pri la esperanta gramatiko estas la manlibro verkita de akademiano Bertilo Wennergren. Tamen ĝis nun la verko troveblis nur en la reto, kie ĝi daŭre estis perfektigata de la aŭtoro. Antaŭ la fino de la jaro la verko aperos ankaŭ libroforme.

Plena Manlibro de Esperanta GramatikoLa plej kompleta kaj ĝisdata gvidilo pri la lingvo Esperanto finfine aperos ankaŭ libroforme. Tion anoncis la aŭtoro de PoMEGo, (Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko) la 2-an de novembro.

Jam de 1994 PoMEGo haveblas en la reto kaj daŭre perfektiĝadas per la persista laboro de Bertilo Wennergren, sed nur nun estis trovita eldonisto por papera versio de la manlibro.

- De proksimume dek jaroj mi ricevadas retmesaĝojn, kiuj starigas unu saman demandon: “Ĉu PMEG (Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko) estas havebla ankaŭ kiel libro?” Mi ĉiam respondis pli-malpli same: “Ankoraŭ ne, sed mi laboras pri la afero…”, skribas Bertilo Wennergren en sia blogo.

Tamen ĉi-somere la laboro ekhavis konkretajn rezultojn.

- Mi havis dum la jaroj kontaktojn kun pluraj Esperantaj eldonejoj, sed ĉiam la intertraktado fiaskis, precipe pro manko de mono por tiel granda eldonaĵo (temas pri ĉirkaŭ 700 paĝoj). Sed ĉi-somere, kiam mi estis en Usono ĉe la NASK-kursaro kune kun Birke, mi ricevis novan oferton pri eldonado. Tiu oferto venis de ELNA (Esperanto-Ligo por Norda Ameriko), pere de Tim Westover, kiu estas la motoro de tiu iniciato. Mirinde glate kaj senprobleme iris la intertraktado. Reveninte de Usono, mi devis sufiĉe rapide kaj ŝvite plenumi la lastajn korektojn kaj realigi la definitivan konvertadon al PDF-dosiero (interalie helpe de la mirinda programo “OpenOffice.org”). Tiun PDF-dosieron mi antaŭ kelkaj tagoj sendis al Usono, kie ĝi nun troviĝas en la presejo, Bertilo Wennergren skribas.

Se ĉio iros laŭ la planoj, la papera versio de la manlibro estos aĉetebla ĉe ELNA jam antaŭ la fino de la jaro, rakontas Bertilo Wennergren en sia blogo.


arkivita en: