Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Literaturo / Parolantaj libroj estas plu bezonataj

Parolantaj libroj estas plu bezonataj

de Kalle Kniivilä Laste modifita: 2004-09-01 18:25
Ekde la 1930-aj jaroj oni produktas sonlibrojn, kaj en la 1950-aj jaroj oni komencis surbendigi ankaŭ esperantlingvajn librojn. Unika, granda kolekto de esperantlingvaj sonlibroj estis lastatempe detruita en Nederlando, kaj multaj ekzistantaj surbendigoj daŭre atendas prilaboron. Otto Prytz opinias, ke spite la teknikan evoluon, parolantaj libroj daŭre estas bezonataj.
Sonlibrojn oni komencis produkti en Usono en la 1930-aj, komence sur gramofonaj diskoj, kiuj turniĝis malrapide, je la rapideco de 16 turnoj minute. La celgrupo de tiuj libroj estis  blinduloj. En la 1950-aj jaroj oni transiris al registrado sur magnetofonaj bendoj, kaj tiam la sonlibroj disvastiĝis al multaj eŭropaj landoj. Daŭre la celgrupo estis blinduloj. Tamen en la lastaj jaroj oni komencis komerce produkti sonlibrojn ankaŭ por aliaj celgrupoj.

La konata blinda esperantisto Otto Prytz, universitata instruisto pri la hispana lingvo en Oslo, opinias ke sonlibroj daŭre estas bezonataj, spite la teknikan evoluon.

- Ili taŭgas por rapide legi, por legi sinsekve (sen foliumi tien kaj reen), por alproprigi enhavon... Sed ili absolute ne taŭgas por vortaroj. Mi iam bezonis kvaronhoron por bobenumi ĝis la ĝusta paĝo en sonlibro, en kiu la registranto indikis la paĝonumerojn (sed ne havis la teknikan eblon meti signalojn, kiuj aŭdiĝus ĉe bobenumado).

Ĉu tamen la graveco de la sonlibroj ne malpliiĝas pro la evoluo de la komputila teknologio? Ja nun eblas facile igi komputilon voĉlegi aŭ brajligi elektronikan tekston.


- Ne eblas respondi ĝenerale. Ne ĉiuj voĉsinteziloj estas sufiĉe bonaj por anstataŭigi homan voĉon; ne ĉiuj elektronikaj formatoj estas same alireblaj, ekzemple pdf estas aĉa, diras Otto Prytz.

Maria Sandelin, bibliotekisto kiu profesie okupiĝas pri sonlibroj, opinias ke la homa voĉo daŭre estas bezonata.

- Per voĉsintezilo oni apenaŭ povas ĝui beletran verkon. Tre gravas la homa voĉo, multaj el miaj klientoj eĉ speciale petas librojn, kiujn voĉigis ilia ŝatata legisto. Kaj brajlon la plej multaj maljunaj vid-handikapitoj tute ne kapablas legi, diras Maria Sandelin.

Kaj kion pri la brajlaj libroj, Otto Prytz, ĉu ili plu estas same bezonataj kiel antaŭe?

- Ne necese brajlaj libroj, sed jes brajlo. Se mi volas citi el faka artikolo, sonlibro malfacile taŭgas, ĉar la registrantoj ĝenerale ne donas la interpunkcion, nek literumas ĉiujn proprajn nomojn, nek atentigas pri kursivigoj, nek avertas, kie estas la alineoj, kaj tiel plu. Por tiaj bezonoj necesas skriba teksto, ĉu en la formo de surpapera brajlo, ĉu en la formo de "sur-ekrana" brajlo. Kaj brajlan libron oni povas kunporti pli facile ol komputilon: eĉ enlite oni povas komforte legi brajlon. Sed legado de brajlo ne estas tiom rapida, kiom legado de sonlibro.


Fine de la 1950-aj jaroj oni komencis iom pli vaste produkti ankaŭ esperantlingvajn sonlibrojn. Multajn sonlibrojn oni produktis en Ĉeĥoslovakio, kaj en la Blindul-muzeo en Brno eĉ konserviĝis la hungara magnetofono de la marko MOM, kiu estis uzata por surbendigi tiujn esperantajn sonlibrojn.

Esperantajn sonlibrojn produktis ankaŭ la Pola Radio, kiu interalie eldonis la tutan klasikan romanon La faraono de Bolesław Prus, en la traduko de Kazimierz Bein, voĉlegite de Andzrej Pettyn. Tiu libro plenigis 38 sonkasedojn.

Unu el la grandaj produktintoj de esperantlingvaj sonlibroj estis la biblioteko en Nijmegen, Nederlando. En 1986 aperis 20-paĝa katalogo de tiuj sonlibroj, sed la libroj mem ne plu estas haveblaj, ĉar la tuta kolekto estis detruita lige kun la transiro de la nederlandaj bibliotekoj al la pli moderna teknologio. Tiu detruo cetere ne trafis nur la esperantlingvajn sonlibrojn, sed ankaŭ la plimulton de la nederlandlingvaj.

- Ĉiujn originalajn sonbendojn (la patrinajn bendojn) oni detruis. Nur kelkajn titolojn (en la nederlanda, kiuj ankoraŭ estas popularaj) oni reregistris digitale, rakontas Jan Bemelmans, kiu mem okupiĝis pri brajligado de libroj en la sama biblioteko.

Otto Prytz kredas,
ke la plej multaj el tiuj libroj estas poreterne perditaj.

- La praktiko estis havi unu "mastran" ekzempleron registritan sur "profesia" bobena bendo (do je alta rapideco), kaj el tiu originalo oni faris surkasedajn kopiojn laŭ la bezono de la biblioteko (eble 5-6 ekzempleroj). Leginte la libron, la prunteprenanto devis resendi ĝin al la biblioteko. Kompreneble, se iu ne obeis la laste menciitan instrukcion, aŭ se iu hejme faris privatan kopion, povas ekzisti kopioj...

Tamen ekzistas aliaj kolektoj de sonlibroj, kiuj atendas transigon al moderna digitala formo por pli facila distribuado. Unu el la kolektoj troviĝas ĉe la esperantista sekcio de la Pola asocio de nevidantoj, PANES. Tiu asocio en 1977 kunlaboris pri la aperigo de La faraono, kaj en 1986 eldonis la famegan romanon Quo vadis de Henryk Sienkiewicz en 31 kasedoj.

Per moderna teknologio la tuta Faraono havus lokon sur unu disko, kaj ankoraŭ preskaŭ restus loko por Quo vadis. Tial en ĉiam pli multaj landoj la bibliotekoj kiuj okupiĝas pri sonlibroj estas transirantaj al la nova teknologio kun la nomo Daisy. Tiu sistemo uzas la sonformaton mp3, sed ĝi ankaŭ aldonas apartajn kodojn por ebligi specialan sistemon kiu faciligas trovadon de la serĉata loko en la libro. Krome tiu teknologio ebligas meti sur la sama disko en facile uzebla formo kaj la voĉlegitan version kaj la tekstan version de la sama libro. Tamen ĝis nun neniu esperanta libro aperis laŭ la nova sistemo.
arkivita en:
Nordulo
Nordulo diras:
2004-09-01 16:47
Sonlibroj taŭgas ne nur por nevidantoj kaj nelegkapablaj infanoj. En Norvegio dum la lastaj jaroj ege kreskis la merkato por KD-aj libroj. Ŝajnas, ke multaj libroŝatantoj preferas aŭskulti libron en sia aŭto aŭ preparante manĝojn, anstataŭ dediĉi sian plenan atenton al tradicia librolegado. En socio, kie malgraŭ novaj helpiloj homoj ial havas ĉiam malpli da tempo, tiaj "libroj" certe havos estontecon.
espensj
espensj diras:
2006-07-14 13:54

Sonlibroj ekzistas flanke al ordinaraj libroj, kaj sendube estas plu bezonataj. Ili estas utilaj ankaŭ por aŭdpovaj, ĉar ili ofertas alian manieron uzi kaj lerni la lingvon.

Jam ekzistas projekto por fari kaj senpage elŝuti sonlibrojn: www.geocities.com/sonlibro