Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Literaturo / Mortigi edzinon ne plaĉis al ĉiuj en Vilno

Mortigi edzinon ne plaĉis al ĉiuj en Vilno

de Redakcio Laste modifita: 2005-07-30 22:22
Laŭ multaj spektintoj, la teatraĵo "Kiel mortigi sian edzinon", surscenigita dum la kongreso en Vilno dufoje estis bone prezentita. Konsentas pri tio ankaŭ nia aŭtoro Dominique Couturier. Tamen ŝi forlasis la salonon jam post tri kvaronhoroj. "Se iu ajn teatraĵo montrus al ni afrikanon aĉan, stultegan, aŭ judon avaregan, oni prave protestus, ke tio estas neakceptebla rasismo kaj diskriminacio. Sed kiam temas pri in-homo, edzino, oni ial opinias tion tre amuza", ŝi skribas.
Teatro en la esperanta lingvo nepre bezonas maturiĝi. Ĉu profesiaj, ĉu amatoraj, la trupoj ja estas dankindaj jam pro sia nura ekzisto mem, sed en nia neperfekta mondo, ili bedaŭrinde ne povas ricevi unaniman laŭdon de la spektantoj.

Mi spektis la du teatraĵojn proponitajn al ni en la Universala Kongreso en Vilno. La unua estas "Familia etoso", traduko de fama franca teatraĵo "Un air de famille". La dua estis "Kiel mortigi sian edzinon".

"Familia etoso" estas sufiĉe interesa verko. Per ĝi, oni iom post iom malkovras kiel kaj kial la vidmaniero kaj nekomprenemo de patrino povas komplete fuŝi la rilatojn en familio, kaj eĉ tiel malbone influi sur la gefilojn, ke tio malhelpas al ili fariĝi feliĉaj kaj liberaj plenkreskuloj. Bedaŭrinde, la geaktoroj ne sufiĉe laŭte parolis, pro kio multaj spektantoj forlasis la teatron antaŭ la fino.

Male, la spektantoj de "Kiel mortigi sian edzinon" ŝajne restis, kaj bone ĝuis la "zorgorompilon, humuran refreŝigon" (laŭ la folieto kiun oni ricevis okaze de tiu ĉi teatra vespero). Multaj el ili eĉ ridegis. La geaktoroj vere bonege rolis, laŭte parolis, oni ĉion bone komprenis.

Do, kial tamen mi eliris jam antaŭ la fino de la unua horo? Ĉar, kvankam la program-folio avertis "Vi ĝuu kaj forgesu pri ĉiu kritiko", mi tute ne povis elteni vidaĵon (kaj aŭdaĵon) tian, kia estis tiu ĉi teatraĵo.

Se iu ajn teatraĵo montrus al ni afrikanon aĉan, stultegan, aŭ judon avaregan, oni prave protestus, ke tio estas neakceptebla rasismo kaj diskriminacio. Sed kiam temas pri in-homo, edzino, oni ial opinias tion tre amuza.

Fakte, mi povas kompreni karikaturon, kiam ĝi estas inteligenta kaj ekvilibra. Sed la 45 komencaj minutoj de "Kiel mortigi sian edzinon" estis nur aro de la plej stultaj prastultaĵoj pri inoj. Tio ne honorigas la homaranismon de la esperantistaro.

Dominique Couturier
arkivita en: ,
redakcio
redakcio diras:
2005-08-03 13:48
Mi volis reagi leginte la vortojn de Dominique C sed ne trovis mian pasvorton.
Mi tute samopinias kun ŝi pri la teatraĵo. Mi tute ne komprenas ke iu persono, almenaŭ virino, povas ridi aŭdante tiajn stultaĵojn. Mi ne foriris sed mi dormetis ĝis la fino.
Soile Lingman, Svedio