Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Literaturo / Svedio ricevis kvin premiojn en la Belartaj Konkursoj

Svedio ricevis kvin premiojn en la Belartaj Konkursoj

de Redakcio Laste modifita: 2005-08-03 22:44
Sten Johansson el Svedio ĉi-jare ricevis entute kvar premiojn en la Belartaj Konkursoj de UEA, en la branĉoj poezio, prozo kaj eseo. Plian premion al Svedio portis Leif Nordenstorm en la branĉo Prozo. Estis multe da konkursaĵoj en la branĉoj poezio kaj prozo. Malmultaj teatraĵoj partoprenis, kaj en tiu branĉo estis aljuĝita nur unu premio, la tria. La rezultoj estis anoncitaj en Vilno ĵaŭde posttagmeze.

Poezio

1-a premio: Benoît Philippe (Germanio), pro la poemserio "Ekvadoro"
2-a premio: Neide Barros Rego (Brazilo), pro "Rajdanto de l' revo"
3-a premio: Sten Johansson (Svedio), pro "Vilna vilanelo"
Partoprenis 31 verkoj de 16 aŭtoroj el 13 landoj.

Prozo

1-a premio: Leif Nordenstorm (Svedio), pro "Signoj dum ŝtormo"
2-a premio: Sten Johansson (Svedio), pro "Stranga hobio"
3-a premio: Tim Westover (Usono) pro "Spektaklo"
Partoprenis 34 verkoj de 18 aŭtoroj el 14 landoj.

Eseo

1-a premio (Premio Luigi Minnaja): Sten Johansson (Svedio) pro "Uzi interreton kiel tekstaron por lingvaj esploroj"
2-a premio: Sten Johansson (Svedio) pro "Bohemia amoro"
3-a premio: Ne aljuĝita
Partoprenis 6 verkoj de 5 aŭtoroj el 5 landoj.

Teatraĵo

1-a kaj 2-a premioj: ne aljuĝitaj
3. Marko Nikolić, (Serbio kaj Montenegro) pro "Vuk kaj revolucio"
Partoprenis 2 verkoj de 2 aŭtoroj el 2 landoj.

Kanto

1-a premio (Premio An-Song-San): Enrika Arbib (Israelo) pro "Balado pri Hamleto"
2-a premio: Roy McCoy (teksto, Nederlando), Reese Scott (melodio, Usono),  pro " Suna veno"
Dividita 3-a premio: Doron Modan (Isreaelo) pro "Eble"
Dividita 3-a premio: Alejandro Cosavella (Argentino) pro "La Pordo"
Partoprenis 11 verkoj de 9 aŭtoroj el 6 landoj

Infanlibro de la jaro

Esperanto-societo "Liberiga Stelo" (Kroatio) pro "Rakontoj sub la lito", de Antoaneta Klobučar. Familia verko: la libron verkis la patrino, ilustris la 12-jara filino Ana, kaj  el la kroata al Esperanto tradukis la patro Davor Klobučar
Partoprenis 2 libroj de 2 eldonejoj el 2 landoj.

Vidbendo

1-a premio: ne aljuĝita
2-a premio: Jill Gubbins, pro "La Duonokulvitro".
Partoprenis 3 konkursaĵoj el 3 landoj.

Rezultoj de la Belartaj Konkursoj dum antaŭaj jaroj troviĝas en la retejo OLE
arkivita en: