Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Literaturo / Esperantisto aĉetas libron dufoje en jarcento

Esperantisto aĉetas libron dufoje en jarcento

de Kalle Kniivilä Laste modifita: 2004-11-15 12:24
En Esperantujo estas ekstreme prestiĝe legi esperantlingvajn librojn. Almenaŭ tion, se nenion alian, montras la respondoj de niaj legantoj en reta enketo pri legado. Preskaŭ ĉiuj respondintoj asertis, ke ili legis esperantlingvan libron dum la lasta semajno aŭ almenaŭ la lasta monato. Tamen, se ekzistas miliono da esperantistoj - kiel multaj asertas - la vendostatistiko montras, ke ĉiu esperantisto aĉetas esperantlingvan libron mezume dufoje en jarcento. Sten Johansson analizas la statistikon.
Laŭ ttt-enketo en Libera Folio, inter triono kaj duono el ĉiuj alklakintoj diras, ke ili legis Esperantan libron en la lasta semajno. Nu, ni ne scias kiom el ĝi ili legis, tamen ŝajnas ke la legantoj de ĉi ttt-gazeto estas intelekta elito...

Dum la 13 jaroj 1991-2003 la rubriko "Laste aperis" de revuo Esperanto enhavis 2 727 eldonitajn librojn "en aŭ pri Esperanto", do 210 ĉiujare, laŭ resumoj faritaj de Aleksander Korĵenkov en La Ondo. (Vidu jen, kaj por pli fruaj jaroj jen.) La meza paĝonombro de tiuj libroj estis 124 paĝoj. Triono estis beletro, preskaŭ kvarono temis iel pri Esperanto aŭ lingvaj aferoj, sepono estis lernolibroj, vortaroj kaj informiloj. La evoluo de jaro al jaro videblas en la suba diagramo.

Libroj eldonitaj tamen ne identas kun libroj legataj, eĉ ne aĉetataj. Laŭ raporto pri la vendado de la UEA-libroservo, prezentita de Osmo Buller en revuo Esperanto 2001 (vidu jen), UEA dum 1989-2000 vendis librojn por preskaŭ 1,5 milionoj da eŭroj. Buller prezentis liston de la cent plej "amase" venditaj libroj.

El liaj ciferoj ne eblas certi pri la suma nombro de venditaj libroj, kaj kompreneble ne pri la vendado ekster UEA, sed per iom da supozoj, taksado kaj kalkulado, mi venis al la konkludo, ke dum tiuj dek du jaroj eble vendiĝis inter 25 000 kaj 30 000 Esperanto-libroj ĉiujare entute en la mondo. Se la eldona agado restus pli-malpli konstanta je iom pli ol 200 libroj jare, kiel en 1991-2003, tio do signifus, ke ĉiu libro vendiĝus averaĝe en inter 120 kaj 150 ekzempleroj entute. Tiu iom proksimume taksita vendado dividiĝas jene je kategorioj:

Kvankam la jena diagramo baziĝas nur sur la cento plej vendata de UEA, kaj mi ne sukcesis perfekte rekrei la samajn kategoriojn kiel en la eldonstatistiko, tamen mi kuraĝas aserti, ke eldonisto kiu volas vendi multajn ekzemplerojn de Esperanta libro, prefere eldonu vortaron aŭ verkon pri Esperanta historio aŭ movado. Tradukita beletro ne furoras – ĝi ampleksas 21 % el la eldonataj libroj, sed nur 5 % el la vendoj – krom se temas pri infanlibro aŭ bildstrio, kiuj pli facile vendiĝas. Originala beletro ampleksas 12 % el la eldonoj kaj 13 % el la vendoj – se oni ne enkalkulas la legolibrojn, kiuj estas ankoraŭ 10 %.

Kiel konate, troviĝas unu miliono da esperantistoj, ne, pardonu min, du milionoj, ne ne ne, dek milionoj! Do, averaĝa esperantisto (el tiu miliona speco) aĉetas 0,02 librojn jare (aŭ 0,01 aŭ 0,002...) Aliflanke, se ni supozus (pardonu nin pro la herezo, sankta Ludoviko!), ke ekzistus nur 50 000 esperanto-parolantoj, tiaspeca ulo aĉetus averaĝe 0,5 librojn jare. Do, jam post du jaroj li jam posedus tutan Esperanto-libron, kiun li povus legi ĉiusemajne... (La milionoj sendube devas kontentiĝi per Interretaj e-libroj.)

Kiuj do estas la multe aĉetataj Esperantaj verkoj? Kiel kompreneblas el la supraj diroj, en la listo de Buller oni trovas pinte lernolibrojn, legolibrojn, vortarojn, prilingvajn kaj primovadajn verkojn. Krom tiuj, la Biblio kaj Asterikso tre popularas. Oni trovas infanlibrojn, kiel La eta princo, Winnie-la-pu, Muminvalo kaj Kumeŭaŭa. Inter la relative malmultaj "normalaj" beletraj verkoj, kiuj vendiĝis en sufiĉa grado por aperi inter la pinta centopo, troviĝas originalaj verkoj de Beaucaire, Piron, Schwartz, Dresen, Kalocsay, Baghy kaj Nedelĉeva, kaj tradukoj de Kalevala, Hamleto, poemoj de García Lorca, romano de Orzeszko. Kion do signifas pinta vendado en ĉi kazoj? La supre menciitaj beletraj verkoj vendiĝis de UEA en kvantoj inter 250 kaj 500 ekzempleroj en dek du jaroj. Sed, ĉar ili plejparte ne estis eldonitaj de UEA, oni devas supozi ke ili vendiĝis ankaŭ per aliaj kanaloj.

Miaj kalkuloj baziĝas sur la supozo, ke la UEA-libroservo plenumas trionon el la tuta vendado de libroj, kiujn eldonis aliaj ol UEA mem. (Tiun supozon pravigas aserto de Buller en la menciita artikolo, kaj same la vendoj de la eldonejo Al-fab-et-o, kiujn mi konas.) Se tio pravas ankaŭ pri la supraj furoraĵoj, ĉiu el ili do vendiĝis entute en inter 750 kaj 1 500 ekzempleroj en dek du jaroj.

Ne ĉiam facilas kompreni,
kio kaŭzas sukcesan vendadon de Esperanta beletraĵo, kaj kio rezultigas fiaskon. El la statistikoj de 1989-2000 oni vidas, ke kelkaj leĝeraj verkoj originalaj bone vendiĝis. Tio ŝajnas logika. Sed kial Marta de Orzeszko – la kvina eldono de antikvaĵo? Kaj kial Hamleto? Dum la dek du jaroj surmerkatiĝis ankaŭ multaj originalaj verkoj leĝeraj, kiuj ŝajne ne bone vendiĝis, ekz. de Austin, Gates, Lorjak kaj Nemere. Ankaŭ pli seriozaj romanoj kaj novelaroj aperis, ekz. de Bronŝtejn, Elgo, Steele, Štimec, Urbanová, Varankin, kiuj ne elstaras en la statistiko. Ho, Merkato! Neesploreblaj estas Viaj juĝoj, kaj nesekveblaj Viaj vojoj!

Post la studita dekdujara periodo furoris – se kredi je la gazetaro – verkoj tiel malsamaj kiel historia romano de Lowenstein, movada satiro de Ertl kaj psikologiaj noveloj de Karpunina. Nu, eble ni simple konkludu kiel LLZ, ke en ĉiu brusto estas sia gusto...

Tamen ni memoru,
ke furoro ĉi-kaze signifas vendojn po centoj, apenaŭ po miloj. Milojn atingas preskaŭ nur lernolibroj, vortaroj kaj Gerda malaperis. Do, se la 78 enketaj alklakintoj de Libera Folio iel reprezentas la esperantistajn amasojn (se tiu vorto ne tro ŝokas), plej kredindas ke ili en la lasta semajno elserĉis iun neologismon en PIV. Ja ankaŭ tio estas legado de Esperanta libro – ĉu ne?

Sten Johansson