Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Literaturo / Fabelo de Karina MacGill premiita en Finnlando

Fabelo de Karina MacGill premiita en Finnlando

de Kalle Kniivilä Laste modifita: 2004-10-23 18:10
Lunde la 18-an de oktobro oni publikigis la nomojn de la premiitoj en la fabelkonkurso organizita de Päätalo-instituto en Finnlando. La konkurson partoprenis preskaŭ naŭcent finnlingvaj fabeloj kaj deko da esperantlingvaj.
La unuan lokon de la finnlingva fabelkonkurso de Päätalo-instituto ricevis Niina Pelkonen. La premion La Fabelo Internacia gajnis Karina MacGill el Hungario per sia fabelo Makulul.

En la fabelkonkurso estas tri kategorioj. Inter la infanoj maksimume 8-jaraj plej bone sukcesis Monika Goralczyk el Pollando. La unuan lokon ricevis ŝia Konkursfabelo el Fora Nordo, kaj la trian lokon ricevis ŝia Fabelo 2. La duan lokon ricevis Pri perdita hundeto de Denisa Pavlasova el Ĉeĥio.

Inter la infanoj 9-10 jaraj plej bone sukcesis Francesco Bentivogli el Italio. Lia fabelo De la mallumo al la lumo gajnis la unuan lokon. Sur la dua loko estis metita Leontodo kaj formiko de Dinara Buzanakova el Rusio, kaj sur la tria Sorĉa fungo de Ramil Kosbiev, same el Rusio.

Inter la infanoj 11-13-jaraj plej bone sukcesis do Karina MacGill per sia fabelo Makulul. La duan lokon ricevis Kiu forrabis epifanian feinon? de Silvio Ravaioli el Italio. Tria loko ne estis aljuĝita.

La fabelkonkurso ekzistas de pli ol dek jaroj, kaj la esperanta konkurso okazis nun la kvinan fojon. La rezultoj estas ĉiam anoncataj en la 18-a de oktobro, kiam laŭ la finna kalendaro estas la nom-festo de Satu. Tiu finna nomo signifas "Fabelo".

Konstanta problemo
de la esperantlingva branĉo estas manko de partoprenantoj, kaj ankaŭ ĉi-jare preskaŭ ĉiuj partoprenintoj estis premiitaj. La kvanto de la esperantlingvaj fabeloj dum la lastaj jaroj malpliiĝis.

- En la jaro 2000 venis 25 fabeloj, sed iuj de ili fakte ne estis fabeloj sed rakontetoj.  En 2001 venis 20, en 2002 venis 15, en  2003 partoprenis 14 fabeloj kaj nun 10. Do ni kolektis entute 84 fabelojn aŭ rakontetojn, inter ili sufiĉe multaj bonegaj fabeloj, rakontas Aini Vääräniemi, la ĉefa organizanto de la esperantlingva branĉo de la konkurso.

- Ĉi tiu jaro ne estis kontentiga, ŝi komentas la kvanton de la alvenintaj fabeloj.

Tamen eĉ pli grandajn problemojn havas la branĉo por fabeloj en la samea, minoritata lingvo parolata en la norda parto de Finnlando kaj la najbaraj landoj. Eĉ ne unu fabelo en la samea partoprenis la konkurson. Ankaŭ en alia minoritata lingvo de Finnlando, la sveda, venis tre malmultaj fabeloj.