Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Literaturo / Rezultoj de la Belartaj konkursoj

Rezultoj de la Belartaj konkursoj

de Kalle Kniivilä Laste modifita: 2004-07-30 11:53
Kontribuintoj: Georgij Kokolija
Ĉiujn tri premiojn en la branĉo "Teatraĵo" en la Belartaj konkursoj de UEA gajnis Paul Gubbins el Britio. Pro siaj prozaĵoj ricevis du premiojn Ulrich Becker el Germanio, kaj Mikaelo Giŝpling el Israelo ricevis du premiojn kaj honoran mencion por siaj poemoj. La rezultoj estis anoncitaj en la Pekina UK.

Poezio

1-a premio: Mikaelo Giŝpling (Israelo) pro "Transe"
2-a premio: Mikaelo Giŝpling (Israelo) pro "El ciklo Hamleto"
3-a premio: Paulo Sergio Viana (Brazilo) pro "Orienta rakonto"

Honora mencio: Mikaelo Giŝpling (Israelo) pro "Lumturo"

Partoprenis 33 konkursaĵoj de 16 aŭtoroj el 11 landoj

Prozo

1-a premio: Ulrich Becker (Usono) pro "La inico"
2-a premio: Ulrich Becker (Usono) pro "La virino kun la helbluaj okuloj"
3-a premio: Lenke Szasz (Rumanio) pro "La suno kaj la flava floreto"

Honoraj mencioj: Lena Karpunina (Germanio) pro "Paradizo de sultanoj" kaj Christian Riviere (Francio) pro "La bezonata vasto" kaj "La satana strato"

Partoprenis 24 konkursaĵoj de 14 aŭtoroj el 8 landoj

Teatraĵoj

1-a premio: Paul Gubbins (Britio) pro "Heksakloro unu komo tri"
2-a premio: Paul Gubbins (Britio) pro "Fina movimento"
3-a premio: Paul Gubbins (Britio) pro "Pacaj batalantoj"

Partoprenis 4 konkursaĵoj de 2 aŭtoroj el 2 landoj

Eseoj

Neniu premio aljuĝita. Partoprenis 2 konkursaĵoj de 2 aŭtoroj el 2 landoj.

Kantoj

3-a premio: Sonia Sanchez (Brazilo) pro "La danco de la papilio"

Partoprenis 3 konkursaĵoj de 1 aŭtoro.

Infanlibroj

Premio "Infanlibro de la Jaro 2003": Flandra Esperanto-Ligo pro "La aventuroj de
Pinokjo" de Carlo Collodi, tradukita de Jozefo Horvath.

Partoprenis 6 libroj de 4 eldonejoj el 4 landoj.

Vidbendoj

Neniu premio aljuĝita. Partoprenis 1 konkursaĵo.

Premio "Nova talento"

Keyhan Sayadpour (Irano) pro la poemo "Venis la printempo"
arkivita en: ,
Sten
Sten diras:
2004-07-30 12:48
La rezulto de ĉiuj Belartaj Konkursoj ekde la komenco en 1950 troviĝas ĉe: http://esperanto.net/literaturo/bk/