Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Literaturo / Ferenc Szilágyi: Novelisto kun du hejmlandoj

Ferenc Szilágyi: Novelisto kun du hejmlandoj

de Redakcio Laste modifita: 2005-09-06 09:28
Ferenc Szilágyi naskiĝis en Hungario, venis al Svedio por instrui Esperanton komence de la 1930-aj, revenis al Svedio fine de la jardeko kaj jam ne reveturis al la ekmilitanta centra Eŭropo. Li estis unu el la plej grandaj prozaj stilistoj en Esperanto, precipe kiom temas pri noveloj. Li ankaŭ redaktis Nordan Prismon, la elstaran literaturan periodaĵon kiu post la milito iĝis la heredanto de la tradicio de la legenda Literatura Mondo.
Malmultaj Esperanto-verkistoj tiom plene dediĉis sian vivon al multflanka kaj rezultodona laboro por Esperanto kiel Ferenc Szilágyi, homo de multaj talentoj. Ferenc Szilágyi naskiĝis en 1895 en Budapeŝto. Liaj junaĝaj jaroj estis malfacilaj, liaj gepatroj estis malriĉaj, sed li, tamen, povis fini gimnazion. En lia poemo Vivraporto oni povas legi pri la zorgoj de liaj gepatroj pro liaj pluaj studoj:

Nun sekvis zorgoj: kie prenu
Gepatroj monon por la fil'.
Sopiris ĉiuj ni kun mil
Esperoj, ke la Tago venu.
Ĝi venis: mi al patra dom'
Fiere iris kun diplom'.

Szilágyi diplomiĝis kiel doktoro pri juro. Sed la malfaciloj ne ĉesis, kaj dum jaroj li estis plejparte senlabora, kiel miloj da hungaraj intelektuloj dum la jaroj inter la du mondmilitoj.

Szilágyi lernis Esperanton en 1924 kaj tuj komencis fervore labori en la Esperanto-movado. En 1932 kaj poste li instruis Esperanton en Svedio en dekoj da sukcesaj kursoj kaj faris multajn prelegojn. Tiu agado preparis por li la vojon al definitiva enloĝiĝo en Svedio ekde 1938. Li fariĝis sveda civitano, sed liaj ligoj kun la gepatra lando kaj ĝia kulturo tamen daŭre estis fortaj.

Kiel originala verkisto
Szilágyi estas plej konata kiel proza verkisto, precipe de noveloj. Li tamen verkis ankaŭ poemojn, sed ili neniam aperis en aparta poemlibro. En 1929 tamen aperis volumo de liaj tradukoj de poemoj de 53 hungaraj poetoj, kaj en 1934 kelkaj liaj originalaj poemoj aperis en la kolekto Dekdu poetoj.

La unua originala novelaro de Szilágyi, Trans la Fabeloceano, aperis en 1931. Ĝi havas la subtitolon Modernaj fabeloj, ĉar la aŭtoro ne sekvas formulojn karakterizajn al tradiciaj fabeloj, sed provas modernigi la inklinojn de siaj fabelaj kreitaĵoj. Tiu metodo montras tendencon al milda ironio, kiu ĉiam poste estas konstatebla kiel ia subtono en la originalaj prozverkoj de Szilágyi.

Tri pliaj kolektoj de noveloj sekvis en la postmilitaj jaroj: La granda aventuro (1945), Inter sudo kaj nordo (1950) kaj Koko krias jam (1955). Ili montras lian daŭran progreson kiel verkisto. Plej notindas la humanismo de la aŭtoro. Szilágyi estas, unuavice, etika verkisto, tamen li neniam pozas kiel ĉiosciulo, kiu pretendas la rajton kritiki kaj ordoni. Liaj verkoj estas realismaj kaj ofte pritraktas konkretajn kaj psikajn problemojn.

En 1958 aperis lia sola romano, Mistero minora. Ĝi estas verkita en la unua persono, la mi-persono, kies pensojn la aŭtoro intime konas. Tiu metodo kondukas al psikologia pritrakto de temo, kiu evoluas kiel krima intrigo, kie la mi-persono, Marteno Bíró, surprenas la rolon de detektivo. Li suspektas pri murdo de sia antaŭa amatino sed havas nur muzikaĵon kiel atestilon. La rakonto iras malrapide en la komenco, sed ĉiam pli akceliĝas ĝis surpriza fino. La stilo estas elasta, la lingvo bela kiel ĉiam ĉe Szilágyi. Tiu lia sola romano estas valora perlo en nia literaturo.

En 1955 Szilágyi fondis la kultur-revuon Norda Prismo, kies ĉefredaktoro li estis ĝis sia morto en 1967. Tiu revuo tuj fariĝis la plej elstara literatura revuo en Esperanto. La ĉefredaktorecon baldaŭ transprenis William Auld kaj la revuo daŭris ankoraŭ kvin jarojn, ĝis 1972. Provo ĝin revivigi en 1974 ne sukcesis. Kiel ĉefredaktoro de Norda Prismo Ferenc Szilágyi floris kiel publicisto, kaj oni povas rigardi ĉi tiun lastan periodon de lia vivo kiel kronon de lia multvaria kaj sukcesa laboro de unu el la plej energie optimismaj aktivuloj sur la kampo de Esperanto kaj ĝia kulturo.

Baldur Ragnarsson
aperis pli frue en Juna Amiko

arkivita en: